<< | #329 ; Mi jam humile konfesu miajn pezajn pekojn |
>> |
Estas dimanĉo, la tradicia (kvankam nur kristanisme) sankta tago de semajno kaj superregas grava krizo en nia lando Mueleja Insulo. Mi multe eraris kaj tial mi devas nun humiliĝi eĉ ĝisgenue kaj tuj konfesi miajn plej grandajn (neseksemulajn) pekojn antaŭ la potenca Dio de elektraj motoroj. La religio de elektraj motoroj ja estas la nia ...
... Aŭ ĉu eble estis tiel ke natura religio estu la nia selektita sankta kredo? Nu, mi ne memoras tiel akurate ĉiuj detaloj de socio. Mi estas larĝanima persono. Nenia granda principa diferenco eblas inter religio de naturo kaj religio de elektraj motoroj. Nia inĝeniera religio ja ne povas esti kontraŭnatura. Nek povus nia natura religio esti kontraŭteknika. Motoroj nepre bone funkciu ankaŭ en naturaj cirkonstancoj.
Ĉiuokaze estas grave por esti sincera, nekaŝema pri eblaj teknikaj problemoj kaj antaŭ ĉio por praktiki nian bonan lingvon Esperanto. Jen bona ebleco por uzi nian karan lingvon. Ni turnu antaŭan ioman perdon al granda futura venko!
En la eterna batalo inter lumo kaj mallumo ... nu mi ne scias ĉu kvanto de lumo fakte povus esti religie grava afero. Stela kaj tial malhela ĉielo ja estas por ni grava. Batalo tamen estas ĉiutaga fakto de vivo.
Mi komencu denove: En la eterna batalo inter bona kaj malbona ... ööööh tamen bona kaj malbona klare dependas de vidpunkto kaj estus iom nestabila bazo por ĝenerala religio. Kio estas malbona por mi, povas esti bona por iu alia individuo. Kio estas bona por Finnlando, povas samtempe esti malbona por mi. Ekzemple burokratoj estas bonaj por Finnlando kaj Finnlando estas bona por burokratoj, sed por mi vera demokratio estus pli konvena, anstataŭ vana "burokratio".
Ĉiuokaze mi povas konstati: Eraroj mi faris, tio estas certe. Mi tro haste saltis el unu afero al alia. Mi tro multe supozis kaj fidis al necertaj tezoj. Mi tro malmulte dubis kaj kontrolis.
Do mi korektigu miajn erarojn. Mi forlasu la religie larĝaj malumaj privilegiaj vojoj kaj prefere selektu la religie helaj mallarĝaj ŝtonaj padoj ... nu mi ne scias ĉu la kristanismaj metaforoj kaj paraboloj fakte estus la plej bonaj tropoj por nia propra civiteto Mueleja Insulo. Ĉiuokaze ni agu pli korekte. Ni aspiru al pli bonaj rezultoj.
Kioj estas la kialoj, la simptomoj kaj la kernoj de problemoj? Ni ilin nun bone analizu. Ĉu mi tamen ne estis sufiĉe bona matematikisto?
Mi tro multe kredis al malnovaj supozoj pri la preta kaj iom fiksa kombinaĵo de motoro 28BYJ48
kaj sia propra ULN2003
fortigila karto.
Mi tro multe kredis al la tempa sekvenco "..., A+, B+, A-, B-, ..." kio praktike sufiĉe bone funkciis dum manaj eksperimentoj per unuopaj pulsoj.
Mi stulte supozis ke la ordo de konduktiloj en konektiloj ĉiam estus la sama A+, A-, B-, B+
Por bipolar -motoroj oni ja donas fortaj pulsoj samtempe por ambaŭ bobenoj en certa ordo. Tio tamen apenaŭ pruvas ion pri la ordo de unuopaj pulsoj por unipolar -tipaj motoroj.
Por la artikolo #98 mi desegnis belan bildon pri la 8 paŝoj de tio malgranda unipolar -motoro. Mi tamen ne plu konfidas ke estus korekte. Samtempe A+ kaj A- kaj samtempe B+ kaj B-, tio estas logike nur absurde. La magnetaj kampoj de bobenoj ja estus kontraŭaj kaj tio tute ne estus utila paŝo de ciklo. Anstataŭ tioj la paŝoj devus esti ekzemple A+ kaj B- samtempe aŭ A+ kaj B+ samtempe.
Mi evidente tro diligente desegnis kaj tro malmulte pensis pri la plej grava afero, stultaj kontraŭaj magnetaj kampoj. Stulta malnova eraro poste fariĝis ia sankta dogmo kion mi tute ne plu komprenis por dubi kaj kritiki per freŝa cerbo kaj libere aperta menso.
Superregis ioma konfuzaĵo en mia terminaro, sed mi provos klarigi la aferon. En praktiko la motoroj funkciis kun la simpla tempa sekvenco de unuopaj pulsoj. Samtempaj pulsoj por du bobenoj postulas iom alian modelon. Tion mi volas trovi kaj tion mi iam trovos. La nombro de aliaj alternativaj kunmetaĵoj estas ja tre limigita. Kio plej bone funkcias en praktiko, tio nepre estas korekta.
Apude estas denove foto de fortigila karto el artikolo #110.
Kune kun la foto de motoraj dratoj ĝi atestas:
La malhele RUĜA drato ja estas komuna por la ambaŭ mezoj de bobenoj, loko por pluso (+), la pozitiva elektra poluso.
Situo de ruĝa ja estas alia en la kontaktilo kaj la eniro de motoro, sed tio ne estas problemo. La ordo de dratoj estas iom alia, sed nenia vera problemo.
La mezoj de bobenoj estas unuigitaj ene en la motoro. Tio tamen certe estas problemo. Do fakte ni ne scias kioj dratoj apartenas al kioj bobenoj, kioj paroj de dratoj apartenas al la sama bobeno. La solvo estas kaŝita en la motoro ... sed mi ne malfermos la motoron. Mi trovos la solvon per logiko kaj eksperimento.
Ekzemple la dratoj ORANĜA kaj FLAVA estas tute flanko ĉe flanko en la fortigila karto kaj ankaŭ en la eniro de motoro. Laŭ mia logiko ili tamen ne povas aparteni al la sama bobeno "A" aŭ "B" ĉar la unuaj paŝoj de 8 paŝa ciklo uzas ilin samtempe ("in1" kaj "in2"). Samtempe pulsoj por A+ kaj A- estus nur senutile, vane, malracie kaj stulte, ĉar la magnetaj kampoj de bobeno estus kontraŭa kaj la rezulto estus: Praktike nenia magneta kampo.
Egale la tute flanko ĉe flankaj konduktiloj HELRUĜA kaj BLUA ne povas aparteni al la sama bobeno ĉar ili estas por "in3" kaj "in4", kiojn oni iam pelas samtempe, sed devas fakte esti dratoj de aliaj bobenoj, kvankam tion oni ne povas konkludi per mezurilo de rezistanco, ĉar la mezoj de bobenoj estas nevideble kunigitaj.
La vera ordo de dratoj en la kontaktilo de malgranda motoro (sen la ruĝa meza drato de bobenoj) eble estas A+ B+ A- B-
aŭ eble A+ B- A- B+
ĉar ekzemple A+ ne povas esti tute flanko ĉe flanko kun A- pro la sekvantaj kontraŭaj kaj tial neuzeblaj magnetaj kampoj.
Tial eble pli bona ordo de kontaktoj estus ekzemple:
Do kiam mia honesta intenco estis por doni unuopaj pulsoj en la tempa ordo "..., A+, B+, A-, B-, ...", fakte mi donis la pulsojn en iom alia sekvenco ... jes, sed kia? Ĉu eble "..., A+, B-, B+, A-, ..." aŭ eble "..., A+, B+, B-, A-, ..." ???
Ĉi tiaj pensoj eble helpos min malkovri la sekretojn de unue ŝajne stranga malgranda unipolar -motoro. Eble la motoro 28BYJ48
fakte estas relative senkulpa, tute komprenebla kaj ordinara?
Nu, klare estis iomaj problemoj, kvankam la motoroj funkciis per unuopaj pulsoj, sed ion belan tagon ni trovos la solvojn ...
Nia malgranda mondo rezistos la krizon. Ni ja estas la racia inteligenta sendependa bona inĝeniera ŝtateto Mueleja Insulo. Nia malgranda mondo estos en bona ordo. Ni korektigos niajn erarojn. Ni pli bone laboros. Vi restu trankvilaj. Poste mi kontinuos kaj trovos la bonajn praktikajn solvojn.
... Poste mi daŭrigos ĉi tion laboron ...
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |