<< | #323 ; La lasta nekonkerita fortifikaĵo en lando de motoroj |
>> |
Ankoraŭ unu malbenita malhontulo restas sur la bela eksterlanda akacia plato de jam iom malnovaj stepper -motoroj, nome la kredeble bonkvalita japana unipolar -motoro sen honesta konektilo. Kiam mi tion firman kaj malamikan fortifikaĵon konkeros, tiam mi estos la nekontestebla Grandsinjoro en la plata lando de motoroj. Povas tamen okazi ke ankaŭ poste restos por mi iom por fari ... eble eĉ iom multe.
Tio motoro estas nominale por 0,54 amperoj @ 6 voltoj kaj ĝin oni eble povus peli sekure per 5 V kun iom pli malgranda kurento ol 0,5 A, per iom malforta fortigilo por unipolar -motoro, sen mia planita pli forta FET-fortigilo.
Mi tamen nun testos la motoron per baterio kaj 3 voltoj. Per rezistanca mezurilo estis facile por testi la 6 pintoj sur la motoro. Ili estis en bona ordo. Rezistanco inter finoj de bobenoj estis proksimume 22 Ω kaj meza konektilo por ambaŭ bobenoj estis proksimume 11 omoj distanca el finoj.
La plej granda problemo: Kiel bone kaj sekure konekti - sen honesta konektilo - al la tre maldikaj pintoj kioj estas la konduktiloj al la bobenoj? Bonan solvon mi ne havas. Mi improvizis ian krudan konekton kun fibraj sekce 1 mm2 areaj konduktiloj (intencita por elektraj laboroj en aŭtoj). Mi faris unue ian truon por la fino de konduktilo inter la kupraj fibroj per akra pinglo kaj sekve puŝis la konduktilon super kaj sur la maldika pinteto. Iom dubinda solvo kaj certe nenia belulo, sed la elektra konekto tamen estis provizore uzeble bona.
La iom dikaj 1 mm2 konduktiloj estas facilaj por la "sukeraj pecoj". Mi nur bezonas 4 kunigiloj por la finoj de bobenoj. La mezoj de bobenoj ne estis unuigitaj origine, sed mi ilin kunigis per ruĝa konduktilo kie mi ankaŭ konektos la pozitivan poluson (+) de baterio.
La uzebla ordo de pulsoj por ĉi tio unipolar -motoro estas facila por trovi, estas la sama kiel por la pli granda bipolar -motoro MINEBEA kiam la mezoj de bobenoj estas kunigitaj.
La konvena ordo de elektraj pulsoj por unu rotacia direkto de akso estis la jam bone konata ..., A, B, neA, neB, ... kaj kontraŭa ordo por la kontraŭa rotacia direkto.
Ĉi tio unipolar -motoro do havas escepte 6 apartaj konektoj (kaj ne nur 5 kiel ordinare) por la du bobenoj kaj la mezoj de bobenoj ne estis origine unuigitaj. Iu povus demandi, kial ĝi do ne estas bipolar? Ĉu la motoron ne eblus uzi same kiel bipolar? Kio profunda diferenco fakte estas inter unipolar kun 6 konektoj kaj bipolar half-coil kun dratoj por mezoj de bobenoj? Multe tro profundaj demandoj por mi por respondi.
Mi provas anstataŭ respondi - kaj eĉ sukcese - al kelkaj pli facilaj demandoj, gravaj praktikaj demandoj kiojn vi kredeble eĉ tute ne komprenus por demandi:
Jes, tiel ni bone lernos gravaj aferoj, iom-post-iom!
Provizore estas la plata lando de stepper -motoroj nun oficiale konkerita, sed novaj bataloj certe nin atendos.
Mi future malkompateme batalos kun diversaj motoroj, fortega elektronika FET-fortigilo, delikataj komputiloj, dikaj teknikaj lernolibroj, diversaj dokumentoj, pompaj politikistoj, banalaj burokratoj, ...
Nun mi tamen iom poste klarigu pli bone unu bazan aferon.
Nu, mi multe skribis pri "pulsoj" en la lastaj artikoloj. Mi fakte pensis pri tioj pulsoj kiojn mi donu por la fortigilo kio future pelu la motorojn. Ĉi tioj tamen estis nur simplaj manaj provoj. Mi simple konektis baterion mane al la finoj de duonoj de bobenoj en motoro por testi la sekvantajn movojn de motora akso.
La apuda desegnaĵo pli bone klarigu kion mi fakte faris. La strukturo de tioj motoroj ja estas praktike la sama por uzanto kiam la mezoj de bobenoj estas kunigitaj. Elektra pozitiva poluso, la pluso (+) estu en la kunigitaj mezoj de bobenoj.
Nenia vera aparta pulso, mi nur konektas baterion al la duono de bobeno. Mi konektas alterne la nigran draton - kio ja estas la negativa poluso (-) de baterio - al la aliaj finoj de bobenoj tiel ke la elektra kurento fluas tra la duono de bobeno. La FET-transistoroj ankoraŭ ne ĉeestas kaj tial mi faris mem la laboron de FET per unu drato, kvankam multe pli malrapide.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |