<< | #322 ; Nun jam kapitulaciu, "The Big Fuc ... ööh ... Sucker"! |
>> |
Nun jam plej malfrue estas aktuale por solvi kaj klarigi la sekretojn de iom granda 6-drata NEMA23 bipolar stepper -motoro, kio tute ne havas norman elektran informon de fabriko. La motoro ŝajnis tute nekonata en Internet. Mi volas la motoron testi por ĝin uzi per gracila mikrokomputilo kaj forta FET-fortigilo.
Mi iom mane testis la tre malbone konatan MINEBEA -motoron kaj jam ŝajnas la situacio pli bona. Mi kredas ke mi trovis uzeblan ordon de pulsoj por ambaŭ rotaciaj direktoj per simpla eksperimento kun baterio kaj la 6 konektiloj.
Certe ekzistas iaj kodoj de koloroj por la konektiloj de stepper -motoroj, sed mi ne scias ĉu estus validaj por ĉiuj kazoj. Prefere testi mem.
Norme eblas trovi la du konduktiloj de sama bobeno almenaŭ por bipolar stepper -motoro tiel ke oni provas paroj da dratoj, oni faras kurtan cirkviton por la du dratoj (klare ke tute sen ekstera elektro) kaj provas mane turnigi la akson de motoro. Turno de akso provas produkti elektran tension kaj se por tio elektro eblas por flui tra kurta cirkvito, tio bezonas mekanikan energion. Se estas iom malfacile por turnigi la akson, tio paro de konduktiloj kredeble apartenas al la sama bobeno. Aliflanke se estas relative facile por turni la akson, estas dratoj de aliaj bobenoj, la elektra kurento ne fluas kaj tial multe da energio ne estas bezonata. Oni testu ĝis oni trovas utilan solvon.
Nu, ne eblas facile turni mane la akson de kelkaj motoroj kaj en kelkaj kazoj oni tute ne rajtas turni la akson mane, sed ekzistas alia metodo. Oni povas mezuri la elektran reziston inter la malligitaj konduktiloj de motoro. Se la elektra rezisto inter dratoj estas tre granda, estas dratoj de aliaj bobenoj, sen galvana konekto inter ili.
Mi provos uzi ĉi tion bipolar -motoron kiel "bipolar half-coil", praktike same kiel unipolar -motoron. Mi mezuris rezistoj en paroj da konduktiloj proksimume 5 Ω kaj 10 Ω inter la dratoj kaj mi scias ke estas 2 bobenoj kun meza konduktilo. La paroj kun rezisto 10 omoj devas esti la finoj de bobenoj. La por ili apartenanta drato kun rezisto 5 omoj estas la meza drato de bobeno. Mezaj dratoj de bobenoj mi povas kunigi por "bipolar half-coil". Tie estus la propra loko por la pozitiva elektra poluso (+) de elektra fonto.
Nu, fakte la bona ordo de dratoj iom helpis por solvi la enigmon. La mezaj dratoj de bobenoj estas meze de eksteraj konduktiloj por la bobenoj. Tio tamen ankoraŭ ne rakontas al kioj konduktiloj oni konektu kioj elektraj pulsoj por peli la motoron al certa direkto.
Do mi simple testis la konduktilojn mane kun baterio de iom malalta sed tamen sufiĉa tensio 3V. La elektran pluson (+) de baterio mi konektis al la mezaj dratoj de du bobenoj. Baterio kredeble havas iom grandan internan reziston kaj tial la kurento ne povas kreski tro multe. Kaj estas ja almenaŭ 5 Ω da DC-rezisto inter la konduktiloj. Miaopinie estas sekura testo. Ni ja bezonas iom multe da kurento por peli la motoron kaj tial tre malalta tensio ne taŭgas. Certe mi ne rekomendas por uzi energian fonton kio povus proponi tre grandan kurenton. Eblas bruligi la motoron se oni uzas tro multe da kurento.
Mi supozis ke la maldekstraj dratoj apartenas por bobeno A kaj dekstraj por bobeno B. Mi donis iaj mallongaj pulsoj per la 3V baterio. La dratoj estas preskaŭ en la ordo de skemoj en la antaŭa artikolo, nur malgranda diferenco. La "ne" (streko super la litero A kaj B) konduktiloj nome estas tute flanko ĉe flanko.
Post ioma eksperimentado mi trovis la apudan solvon. Mi sentis per fingro en la akso de motoro ke kurta pulso ekzemple por "A" kaj "neB" (kion mi unue kredis esti "B") rotacias la akson al aliaj direktoj. Stepper -motoro ja movas nur malgrandan paŝon per unu pulso eĉ se la pulso estus longa. Ĉi tio motoro havas 200 paŝoj por unu tuta turno de akso kaj tial la akso turnas 1/200 de tuta turno per paŝo. En kelkaj pozoj de akso pulso eble tute ne movigas la akson, se la pozo jam estas tio al kio la pulso celas.
Ordo de pulsoj ..., A, B, neA, neB, ... turnigas la akson de ĉi tio motoro al unu direkto kaj la kontraŭa ordo de pulsoj ..., B, A, neB, neA, ... al la alia direkto.
Mi ja bezonus doni 50 fojoj tiuj 4 elektraj pulsoj por turni la akson de motoro unu tutan rondon, sed mi nur provis kelkaj pulsoj. Kredeble kaj espereble la situacio estos la sama por ĉiuj pulsoj. Mane iom penige por testi.
Jes, iom kruda kaj primitiva metodo por testi stepper -motoron. Mi tamen opinias ke estas sekura kaj perobjektiva metodo. Klare oni bezonas iomaj - kvankam eĉ simplaj - "mekanikaj" aranĝoj por plenumi la eksperimentojn. Sen tiaj simplaj aranĝoj estus kredeble iom malfacile por utile testi per nuraj fingroj kun la 6 dratoj de motoro kaj la 2 dratoj de baterio. Per kio fingro vi sentus la eblan movon en akso de motoro se ĉiuj viaj fingroj jam estas uzitaj por manipuli la dratojn?
Parenteze: La uzitaj kaj en fotoj videblaj konektiloj finne nomita tipo "sokerinpala", esperante "sukera peco", tute ne estas idealaj por la maldikaj dratoj. Oni ilin ofte uzas por la pli grandaj dratoj de tensio 230 V AC. Ian solvon oni tamen bezonas.
Nature mi povas nur diveni kiom la norma uza tensio por la motoro povus esti. Mi tamen ne bezonas trovi la plej ekstreman limon de efekto. Jam sufiĉe se la motoro funkcias iom bone. Kredeble 1 ampero da kurento tamen ne estus tro multe por la iom granda motoro kaj tial mia norma 5 voltoj kredeble estos bona.
La en supra foto maldekstre nur iom videbla interesa unipolar -motoro el artikolo #148 bedaŭrinde ne havas bonan kunigilon. Sekve mi povus tamen testi la pli malgrandan 6-dratan Vexta NEMA17 -motoron kion ankaŭ eblus peli kiel "bipolar half-coil".
Nun ni havas novan foton de tio alia bipolar -motoro apude. Ĉi tio motoro havas 400 paŝoj por unu tuta turno de akso kaj tial estas la movoj de akso pli malgrandaj kaj iom pli malfacilaj por observi, sed tamen eblaj. La akso de motoro turnas 360°/400 = 0,9°
por unu paŝo.
La ordo de dratoj el motoro estas iom malbona kaj ne helpas por klarigi la aferon. Facile mi tamen trovis per mezurilo ke la dratoj ruĝa, blanka kaj blua estas unu bobeno kaj la dratoj verda, flava kaj nigra estas la alia bobeno. La dratoj blanka kaj flava estas la mezoj de bobenoj kaj ilin mi tial unuigis kaj konektis al pozitiva elektra poluso (+) de baterio. La rezistanco inter la finoj de bobenoj estis proksimume 10 omoj kaj la 4 duonoj de bobenoj do estas proksimume 5 Ω el la mezaj konduktiloj.
Nun mi havis nur 4 lokoj en "sukera peco" por la tro maldikaj konduktiloj, sed tio ja estas sufiĉe por aliaj ol la mezaj dratoj de bobenoj. Mi tute arbitre konektis la 4 gravaj dratoj de bobenaj finoj en ordo ruĝa, blua, verda, nigra kaj decidis por nomi la maldekstran bobebon A kaj la dekstran B.
Post ioma eksperimentado kun la 3 voltoj de baterio la selektita ordo de konduktiloj malkovriĝis hazarde bone selektita. Okaze la ordo de dratoj nome estis la sama kiel por la "sucker" : A, neA, neB, B kaj eblas ilin uzi per pulsoj en la sama ordo.
Ankaŭ la Vexta -motoron eblas peli al unu direkto tiel ke oni sinsekve donas pulson (fakte nur konektas la elektran teron) al konduktiloj en ordo ..., A, B, neA, neB, ... kaj al la alia direkto la "pulsoj" nature estu en la alia ordo ..., B, A, neB, neA, ...
Ordon de bobenoj mi klare selektis nur ajne kaj tio povus esti alia. Klare la koloroj de konduktiloj tamen estas aliaj en MINEBEA kaj Vexta kvankam la tipoj de motoroj estas praktike samaj.
Eble la koloraj kodoj por konduktiloj en Vexta estas pli normaj? Mi tute ne scias. Mi nur esperas.
Ĉi tion tagan laboron mi ĉiuokaze povas nombri kiel venko. Ŝajnas - almenaŭ provizore - ke la mallumaj sekretoj de "bipolar half-coil" estas nun konkeritaj. Pli faman matematikiston oni ne bezonis por la tasko!
Nu, restas multe por batali antaŭ ol mi povas aŭtomatigi la uzon de tioj stepper -motoroj per forta elektronika FET-fortigilo kaj ne tiel forta elektre, sed tamen lerta programe komputilo.
Fine mi volas aldoni ke aperis iomaj videblaj elektraj sparkoj kiam mi mane konektis kaj malfiksi la draton por la finoj de bobenoj. La iom forta magneta kampo de bobeno rebatis kun sparko de iom alta tensio kiom estis rapida aliigo en la elektra kurento tra la bobeno. Por tiajn iom altajn tensiojn oni certe aparte bezonas sin gardi. La delikata komputila elektroniko facile rompiĝas. Ekzemple fortaj FET-transistoroj de mia venonta fortigilo renkontos la saman problemon, kvankam ili ne fizike malfiksos dratojn. La FET devas lasi la agresivan "sparkon" de bobeno pasi sen eniro en la komputilo. Fortaj bobenoj estas danĝeraj por komputiloj!
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |