<<

#321 ; Ni konkeru la landon de malloge naŭza "The Big Sucker"!

>>

Jam fine estas tempo por senindulge militi kontraŭ la malamika lando de "Half-coil bipolar" kio tiel longe por ni mokpikis. Ni frapu profunden al la kerno de tio egocentra naciaĉo. Ni disŝiru ĝiaj visceroj, ni pendigu ĝian deŝiritan kapon al fino de bastono ... Aŭ almenaŭ ni lernu kiel en praktiko uzi la 6-konduktilan bipolar -motoron "The Big Sucker" kiel "Bipolar half-coil".

Maldekstre estas la elektra skemo de plej simpla norma bipolar -motoro kun 2 bobenoj kaj iliaj 4 eksteraj kunigiloj. Tamen ekzistas neniaj eksteraj kunigiloj por la mezoj de bobenoj.

Oni ja pelas stepper -motoron per fortaj elektraj pulsoj, iom multe da elektra kurento en tioj pulsoj. Ekzistas nenia alia fonto de energio, nur la pulsoj. Oni certe devas uzi tiuj pulsoj en la kunigiloj en korekta ordo kaj en korekta direkto.

Por bipolar -motoro oni devas kapabli por uzi elektran kurenton en aliaj direktoj en samaj konektiloj. Iam oni ekzemple sendas kurenton el "A" al la alia konektilo de tio bobeno kaj iam al la kontraŭa direkto, kion ni povus nomi "A-" ĉar la direkto de kurento estas alia. En la unua kazo estis elektra pluso (+) en "A" kaj elektra minuso (-) en la alia konektilo de sama bobeno, sed en la dua kazo estas elektra minuso (-) en "A" kaj pluso (+) en la alia konektilo. Praktike tio postulas H-ponton kio povas turni la direkton de elektro por ambaŭ konektiloj de bobeno samtempe.

Ordo de pulsoj estas grava kaj kredeble la norma ordo por unu rotacia direkto estus A+, B+, A-, B- kaj kontraŭa ordo por la kontraŭa direkto de turnado. Ĉi tie ekzemple A+ signifas ke estas elektra pluso (+) ĉe la konektilo kio estas proksima al litero A kaj A- signifas ke tie estas elektra minuso (-). La alia elektra poluso (-/+) nature estu ĉe la alia konektilo de tiu bobeno.

Dekstre estas desegnaĵo pri la elektra skemo de simpla norma unipolar -motoro kun 2 bobenoj kaj mezaj konduktiloj de bobenoj. Ofte estas nur 5 eksteraj kunigiloj ĉar la mezoj de bobenoj jam estas interne kunigitaj en la motoro.

Oni povas konekti fikse la elektran poluson pluso (+) ekzemple al la mezoj de bobenoj. Tiam oni povas konekti ekzemple konektilon "A" al tero aŭ elektra minuso (-) kaj tial fluas la kurento en bobeno al unu direkto. Aliflanke oni povas konekti la konektilon en la alia fino de bobeno nomita "neA" (aŭ "A-streko" en la bildo) al tero aŭ elektra minuso (-) kaj tiam fluas la kurento en la sama bobeno al la alia direkto. Oni nur uzas duonon de bobeno, sed oni ne bezonas aliigi la direkton de elektra kurento por kunigiloj, kaj tamen estas la direkto de kurento en la bobeno alia en kazoj "A" kaj "neA".

Mi ankoraŭ ne mem provis la aferon, sed laŭ mia provizore plej bona kompreno oni povas uzi 6-dratan bipolar -motoron - kun 2 mezaj dratoj de bobenoj - same kiel unipolar -motoron. Tia bipolar -motoro havas 6 eksteraj kunigiloj kaj oni povas mem kunigi la mezojn de bobenoj ekstere.

"Half-coil bipolar" (same kiel unipolar) uzas la bobenojn iom neekonomie, ĉar ĝi uzas nur duonon de bobeno pofoje, sed eblas peli sen H-ponto. Nature eblus peli tian 6-dratan bipolar -motoron kun nur la 4 ordinaraj dratoj kiel norma bipolar -motoro kaj tute ignori la mezojn de bobenoj. Tiam oni nature tute ne konektu la dratojn de mezoj de bobenoj.

Apude estas praktike la sama skemo kiel por unipolar -motoro desegnita iom alie, sed nun ni pensu pri bipolar -motoro kun 6 dratoj. La mezoj de bobenoj estas kune konektitaj al elektra pluso (+). Ni havas 4 duonoj de bobenoj, "A", "neA" ("A-streko"), "B", "neB" ("B-streko"). Ĉiu duono de bobeno havas sian propran FET -transistoron kio povas laŭ vico lasi la kurenton flui al tero.

Oni bezonas nur tre malgrandan elektran efekton en "G" ("Gate") de FET por malfermi la korelativan FET kaj tiam iom granda elektra kurento povas flui el "D" ("Drain") al "S" ("Source"). Nature samtempe la sama elektra kurento ankaŭ fluas tra la korelativa duono de bobeno. Perdo de efekto estas nur malgranda en FET, multe pli malgranda ol en ordinara BJT-transistoro.

Tia do estas mia plano por elektronika fortigilo por peli "Half-coil bipolar" -motoron. Mi ne volas uzi "breadboard" ĉar temas pri kurentoj de kelkaj amperoj kaj la konduktiloj en "breadboard" estas tro maldikaj por tiel grandaj kurentoj. Mi ne volas ekbruligi ion. Mi nome jam preskaŭ ekbruligis unu "breadboard" dum testoj de demo-teko por PWM, kies iom kruda ventumilo bezonis surprize multe da kurento.

Ordo de pulsoj estas grava, jes. Provizore mi kredas ke konvena ordo de pulsoj por unu rotacia direkto estus A, B, neA ("A-streko"), neB ("B-streko") kaj alia ordo por la alia direkto. Tamen certe eblas komplikaĵoj. Mi bezonas testi la aferon. Kio funkcias, tio estas bona. Se mi evidente eraris, mi poste korektigos.

Kredeble ekzistus pretaj komercaj solvoj por peli tian stepper -motoron. Mi tamen volas mem kompreni kaj mem konstrui. Inĝeniero konstruas mem!

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)