<<

#320 ; Mi movigu motoroj kiel honesta mekanika inĝeniero

>>

La suba foto estas el komenco de monato junio ĉijare. Mi tre malofte fotas vivaj homoj kaj publikigas iliaj bildoj. La foto tamen estas grava ĉar estas unu el tre malmultaj fojoj kiam mi vidis homoj en la greka teatro apud proksima lageto. Alian foton de tio greka teatro vi povas vidi ekzemple en malnova artikolo #291.

En la foto kredeble estas lokaj lernejanoj dum iliaj lastaj lernejaj tagoj antaŭ somero. Mi provis foti ilin kaŝe, sed evidente mi malsukcesis.

Mi tute ne estas eksperto en taksado de junularaj aĝoj, sed eble ili estas proksimume 15-jaraj?

Eble ili opinias ke mi estas ia "paparazzi", tenaca fotila persekutisto de famuloj? Beluloj ili klare estas, kvankam ne birdoj.

Somero jam pasis sed estus tamen domaĝe ne uzi la foton. Pardonon se necese. Unuopaj personoj tamen ne estas facilaj por identigi el la distanca foto.

La vera motivo de ĉi tio artikolo tamen estu malgrandaj elektraj motoroj, interesaj stepper -motoroj. Per motoroj ni konkeru la mondon de mekaniko! Mekaniko ja estas la vera kialo por vivo. Komputiloj estas nur stultaj helpiloj.

Antaŭe mi prezentis kelkaj malgrandaj stepper -motoroj ekzemple en artikolo #148. Nun mi tamen posedas kelkaj novaj motoroj kiojn mi volus testi. Motoro tipo unipolar estus pli facila por uzi ol la tipo bipolar kio postulas fortan H-ponton.

Kelkaj 6-konduktilaj oficiale bipolar -motoroj oni tamen laŭ onidiro povus uzi kiel "bipolar half coil", ĉar ili havas mezan konduktilon en bobenoj. Mi esperas ke tian bipolar -motoron oni povus uzi kvazaŭ same kiel unipolar -motoron, sen H-ponto, kvankam nur per iom pli malgranda mekanika efekto. Mi ne bezonas tre multe da efekto.

Mia uzo de vortoj "konektilo" kaj "kuplilo" estas cetere iom nestabila. Ĉu estus pli bone por nomi "aligilo", "almetilo", "aneksilo" aŭ "kunigilo" simplan junton de elektraj dratoj, ekzemple tian ke facile eblas fiksi kaj malfiksi sen laboriloj? La vorton "konduktilo" mi tamen espereble uzis konsekvence por dratoj kioj helpu por kondukti elektran kurenton.

Mi certe ne estas ia Ekcelenco de teknika Esperanto. Nun mi tamen sentas ke mi jam konfesis miajn plej gravajn gramatikajn pekojn kaj tial mi estos libera future por uzi kiojn ajn vortojn mi volas. Mi ja ĉiuokaze estas Majesto kaj Reĝo. Ĉe "Microsoft" oni povas eĉ proklami mallumon kiel nova regulo se lampo rompiĝis, kial do mi same ne povus agi kiel la plej alta Reganto en mia propra civito Mueleja Insulo!!!

Sed motoroj nun estu la temo.

La maldekstre fotita bipolar -stepper estas "Joy-IT NEMA17-03 - 42SHD0513-20", nominale por tensio 5 voltoj kaj kurento 1,2 amperoj.

La ... nu, ĉu mi skribu aligilo ... estas por 6 konduktiloj, sed bedaŭrinde nur 4 el ili estas uzitaj, do evidente neniaj mezaj dratoj el la du bobenoj kaj sekve nenia "bipolar half coil" ebla.

Kelkaj aliaj interesaj scioj pri la maldekstra relative malmultekosta motoro, angle, laŭ vendisto:

La dekstra iom pli granda kaj pli peza bipolar -stepper estas nomita "Joy-IT NEMA17-04 - 42SHD0217-24B", nominale por tensio 3,3 voltoj kaj elektra kurento 1,5 amperoj.

Kelkaj aliaj interesaj scioj pri la dekstra bipolar -motoro, angle:

Ambaŭ la motoroj havas la normaj 200 paŝoj por unu tuta turno de akso, do la plej malgranda angulo por turni estas 360°/200 = 1,8°. Mi selektis ilin ĉar la nominalaj tensioj estas iom malaltaj. Ekzemple 12 voltoj estus por mi iom multe. Kredeble tamen eblus uzi per ±50% alia tensio, same kiel malgrandaj elektraj motoroj ĝenerale. Nature la bezonata elektra kurento kaj aliaj ecoj povas tiam esti iom aliaj.

Ho ve! Ĉi tiuj interesaj malgrandaj motoroj tamen estas pure bipolar per vere nur 4 ... nu, mi skribu drataj aneksiloj ... kaj ne eblas uzi sen H-ponto. Mi tamen volas komenci aŭ per simpla unipolar motoro aŭ kun vere 6-drata bipolar motoro kun bobenaj mezaj konduktiloj tiel ke eblus uzi kiel "bipolar half coil". Tiam oni uzas nur duonon de bobenoj, sed oni ne bezonas aliigi la direkton de kurento per la iom ĝena forta H-ponto. Pli ol unu ampero da kurento jam estas iom multe.

Do eble mi unue uzos aliaj motoroj por eksperimentoj, ekzemple la pli grandan NEMA23 motoron "The Big Fu..." ... tuso, tuso ... pardonon ... "The Big Sucker", kion ni renkontis ekzemple en artikolo #220.

Ĉiuokaze estas speciale interesaj scioj por mekanika inĝeniero la anglaj "Rotational inertia" kaj "Detent / Holding torque". Espereble mi iam trovos por ili ion veran uzon. Kredeble temas pri rotacia inercio kaj torda momanto en norma turno kaj ĝustloke, por la motoro. Kun masiva mekanika kargo la inercio de rotacio de tutaĵo (motoro + kargo) nature estos iom pli granda.

Nun mi devas konstrui veran iom fortan FET-fortigilon por unipolar -tipa motoro, kapablan por almenaŭ 2 amperoj da elektra kurento. Eble mi povus gvidi stepper motoron per la memkonstruita fortigilo kaj per la GPIO-pintoj de Raspberry Pi. Multe por batali.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)