<<

#32 ; La klasika stela sfero aŭ malnovtempa ĉiela globo

>>

Steloj ja ne vidiĝas ĉiam sur la ĉielo. Komputero estas tre artefarita rimedo por vidi la stelojn, prefere oni ĝin evitu. La steloj kaj la ĉiela sfero devas esti konkretaj. Do oni bezonas konstrui klasikan ĉiela globon kiel bazo por steloj ĉiam videblaj.

En ĉi tiuj malnovaj tri-dimesiaj modeloj mi ankoraŭ ne atingis stelojn. Stelojn oni aldonu pli poste. Ĉi tie temas nur pri la baza strukturo de ĉiela sfero kiun oni volas konstrui el plataj partoj, el platoj. Eble estus plej profite tranĉi la partojn de globo el platoj de metalo aŭ ligno?

Aŭ povas esti ke mi nur pensis pri diversaj astronomiaj kordinatoj. Kordinatojn oni ne malestimu. Kordinatoj estas la bazo de astronomia scipovo.

Ekvatoriaj kordinatoj estas natura ekira punkto. Ni volas imagi ke la steloj estas kiel fiksitaj en iu surfaco de sfero. Al ni ŝajnas ke la steloj estas ĉiuj egale malproksimaj. Ni volas pensi ke ni situas en centro de ĉiela sfero.

Fakte la ĉiela sfero ne estas reala. La distancoj de steloj estas vere tre diversaj. Tamen estas ronda ĉiela sfero utila koncepto kaj indas ĝin imiti per tia miniatura etmodelo.

La ekvatoro de ĉielo kaj la ekliptiko estas tre gravaj grandaj cirkloj sur la sfero. Tiujn oni prefere markas en la globo. Eble oni ankaŭ volas marki la kankran kaj la kaprikornan tropikon kie la Suno ŝanĝas sian sudo-nordo sencan movadon. Tropikoj tamen ne estas grandaj cirkloj en la surfaco de globo. Tiun oni memoru se oni intencas uzi sferan trigonometrion.

Ni ja vidas ke la ĉielo turniĝas horloĝdirekte, de oriento al okcidento. En la ĉiela globo estas nordo la direkto de norda ĉiela poluso. Sudo estas la direkto de suda ĉiela poluso. Aliflanke oni parolas pri ĉefaj direktoj nordo kaj sudo en la horizonto. Tiuj ne estas tute samaj.

Nia propra loko estus en la centro de sfero. Fakte ni devus pensi ke ni rigardas elen aŭ eksteren el la centro de sfero. Tiu kauzas iom problemoj en prezentado de steloj kaj konstelacioj.

Do ni staras ekster la miniatura ĉiela sfero kaj rigardas al la sfero. Ni volas tamen pensi ke fakte ni situu en la centro de sfero. La steloj kaj la konstelacioj en la surfaco de sfero devas nature vidiĝi korekte al observanto kiu situus en la centro de sfero. Ni tamen rigardas al steloj el alia flanko. Do ni vidas la konstelacioj en la apuda surfaco de globo turnitaj, oriento vidiĝas kiel okcidento, okcidento kiel oriento.

En la norda hemisfero ni vidas orienton maldekstre en la vera ĉielo, kaj okcidenton ni vidas dekstre. Kiam ni rigardas al apuda miniatura modelo de ĉielo ekster la globo, ni vidas maldekstre okcidenton kaj dekstre orienton. La konstelacioj aperas iom strange se oni ne atentas tion.

Globuson de nia planedo la Tero ni normale volas vidi tiel ke la ekliptika nivelo estas horizontala. Globuso de steloj tamen eble estas plej utila kiam ĝia kliniĝo estas konforma kun la ĉielo kiun ni fakte povas vidi en nia loko. Do estas nature ke la kliniĝo de ĉiela sfero devas esti regulebla tiel ke la horizontala nivelo estas akurata.

La ĉielo ja rotacias, do la interno de etmodelo devas ankaŭ esti turnebla al diversaj pozicioj. Ni volas ke la globo estu en stabila ekvilibro tiel ke ĝi normale konservas sian pozon.

Proksimuma transformado de kordinatoj eblas kun la miniatura modelo kiam la kliniĝo de globo estas korekta. La globo estas tre perobjekta laborilo. Ĝi montras klare kia rilato ekzistas inter ascensio recta kaj la loka hora angulo.

La globo montras kiel la horizontaj kordinatoj de steloj ŝanĝiĝas kiam la ĉielo rotacias. Se la globo havas skalon de azimuto kaj movantan skalon de altitudo, povas oni facile kaj akurate sekvi ŝanĝon de horizontaj kordinatoj.

Eblecoj de muntado kaj kunmeto el plataj partoj estas multaj. En tiuj desegnaĵoj la partoj eble estas tro dikaj kaj masivaj? Prefere la globo estu preskaŭ travidebla.

Restas la problemo de prezentado de steloj kaj konstelacioj. La konstelacioj ne rajtas esti tro kovrantaj. Oni devas iom vidi tra la globo.

Oni bezonus esti lerta artisto por povi prezenti la klasikajn konstelaciajn figurojn de ĉielo. Ni ja tamen normale ne fakte vidas ursojn, hundojn, flugantan ĉevalon kaj antikvajn grekajn mitologiajn figurojn sur la ĉielo. Oni vidas nur steloj, punktoj de lumo.

Ĉu eblus konstrui ĉielan globon laŭ tute diferencaj principoj? Ĉu estus profite uzi eksteraj lagroj? Kiel grandan globon oni konstruu? Ĉu sufiĉas diametro de du metroj?

La baza ideo de ĉiela sfero estas ja ke la observanto kuŝu en la centro. Do kial ne konstruu tre grandan globon, diametro eble 4 metroj, kaj vere metu la observanton sur seĝo en ĝia centro!

Se la granda globo fakte estas uzita nur en geografia latitudo 60° de Nordo, estas la deklinacioj suden de -30° neniam uzataj kaj la suba parto de globo estas vana. Fakte oni plejparte rigardas al la horizonta direkto sudo. Do eble sufiĉas duono de sfero? Hmmm, pli zorgeme pensinte duonsfero ne sufiĉas.

Tre granda globo estus alloga, sed ekzistu al la observanto ankaŭ facila kaj sekura rimedo de en- kaj eliro. Mi ne intencas konstrui mian hejmon en ĉiela sfero tial ke rotacio estas esenca aspekto de ĝia naturo. Rotacianta domo, eble ne la perfekta ideo por la tagoj de maljunaĝo. Krome estas iom strikte kaj malvaste en la centro de sfero.

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)