<<

#316 ; Kiel saviĝi viva en la postvirusa mondo?

>>

La virusa epidemio klare ne estas ankoraŭ finita, kaj eble eĉ neniam estos? Ŝajnas tamen ke dum la epidemio multe aliiĝis la kondiĉoj de homa vivo. La nuna kaj futura vulgara homa vivo plej probable estos pli trista kaj neoptimisma ol por jaroj antaŭ 2020.

Ŝanĝoj en nia mondo ne estas novaĵo. Ekzemple dum la 1990-aj jaroj multe ŝanĝiĝis la eblecoj por akiri ordinaran porvivon. Eĉ dum mia infaneco jam okazis grava malutilo por tradicia kampara vivo en Finnlando, ekzemple dum la 1960-aj jaroj. Nuna agrokulturo estas multe alia ol la tradicia. Malnovaj receptoj ne plu validas. Malgranda ne plu estas profita.

Laŭ onidiro okazis fino de mondo ekzemple en jaroj 2000 kaj 2012. Ankoraŭ la mondo tamen ne tute pereis. Multaj histeriaj homoj estas nun terurigaj kaj abomenigaj pri la tutmonda klimato dum la venontaj jardekoj, ekzemple ĝis la jaro 2080. Ekzemple Ĉinio, grava industria lando kaj tre granda malpuriganto, tamen volas kontinui same kiel antaŭe. Nature la plej grandaj malpurigantoj determinos la destinon de planedo. Malgrandaj kaj jam relative puraj landoj ne estas signifaj en ĉi tio rilato.

Mi ne kredas ke tute finiĝus la mondo dum mia propra vivo. Mi estas jam 63-jara kaj mi kredeble ne vivos tiel longe ke eblus travivi la finan agonion de tera vivo, aŭ la finon de moderna homaro kio ja estas iom alia afero. Klare estas jam tro multe da homaro, tro multe da konkurado, tro multe da produktado kaj konsumado en la granda mondo. Tioj estas la ĉefaj problemoj. Oni tamen apenaŭ povus atendi plibonigon al tiuj problemoj. Amasoj da novaj elektraj aŭtoj ne savos la mondon. Pliigo de produktado kaj konsumado ne estas bona por la futuro de homaro.

La plej granda akuta risko por la moderna homa vivo estas milito kun nukleaj armiloj. Ioma uzo de fortaj nukleaj armiloj povus kaŭzi falon de mondaj temperaturoj per 10 ... 20 gradoj por multaj jaroj pro la sekvanta tiel nomita "nuklea vintro", longa malvarma sezono kio daŭras multaj jaroj sinsekve. Tio signifus ke la meza temperaturo de planedo povus resti eĉ sub ±0°C, sub la frostpunkto de pura akvo. Tio kaŭzus tre grandaj problemoj ekzemple por agrokulturo ekzemple en Eŭropo. Kredeble sekvus rapide signifa homa suferado, migrado kaj mizerego. Grava problemo tute sen solvo kaj oni ne bezonas atendi dekoj da jaroj por la konsekvenco. Ni memoru ke nukleaj armiloj ne estas nur ornamaĵoj, ili estas laboriloj de milito, konstruitaj por vera uzo.

Unu problemo certe povas konduki al alia problemo. Problemoj povas fortigi unu la alian. La monda homa vivo povus komenci spiralfali al damniteco ekzemple pro granda sekeco kaj sekvanta malsatego aŭ pro severa manko de pura akvo en landoj de granda loĝantaro. Konkurado pro malabundaj rimedoj povus kaŭzi militoj. Malsanoj povus disvastigi kun aroj da migrantoj. Malfacilaj cirkonstancoj kaj forta konkurado povas gvidi al perforto, al militoj kaj eĉ al uzo de nukleaj armiloj.

Nature eblas granda nuklea milito aŭ disvastigita kaj fatala uzo de novaj biologiaj armiloj dum miaj lastaj jaroj. Tion mi tamen tute ne povas obstakli kaj tial mi ne volas pri ili speciale funebri. La tutmonda klimato estas plejparte la respondeco de plej grandaj landoj kiel Ĉinio, Hindujo kaj Usono.

Miaj propraj problemoj en la relative norma nuna socio tamen provizore pli multe min ĉagrenas. Kiel elnaĝi el la iom ĝena ekonomia situacio? Certe mi volus subtenadi kaj evoluigi la profesian sperton. Praktikaj eblecoj por tio tamen estas iom apenaŭaj. Akiro de nova salajrita norma profesia laboro estas jam tre neverŝajna. Lernejoj estis nur amara elreviĝo. Ekonomia futuro sajnas tre malserena.

Ion solvon mi bezonas por la resto de vivo. Sendube mi dum sekvantaj jaroj multe batalos kontraŭ malicaj finnaj burokratoj. En Finnlando certe sufiĉas burokratoj, sanitaraj burokratoj, socialaj burokratoj, laborfortaj burokratoj, konstruaj burokratoj, ĉirkaŭaĵaj burokratoj, persekutistaj burokratoj, impostaj burokratoj, loĝejaj burokratoj kaj tiel plu. Evidente ekzistas eĉ iaj burokratoj por elektro.

Malgraŭ la jam granda kvanto da burokratoj opinias la verde-ruĝa registaro ke oni bezonas pli kaj pli da burokratoj en Finnlando. Finnlando klare estas la permesita lando, la perfekta Paradizo por burokratoj. Ĉiuj burokratoj multe ŝatas Finnlandon ĉar Finnlando tiel bone zorgis pri la aferoj de burokrataro. Se vi volas aŭdi kiel tre bona lando Finnlando estas, demandu el kiu ajn burokrato. La finna popolo, la impostpaguloj, bezonas nur pagi la salajrojn. Por la popolo Finnlando do estas daŭra Infero.

Nu, la pretan respondon por la demando en la titolo de artikolo mi ankoraŭ ne scias, sed espereble mi ĝin trovos dum venontaj jaroj. Mi ja estas fiera kaj nesklavigebla. Mi ne kapitulacios. Nia lando Mueleja Insulo ankoraŭ prosperos, ion belan tagon.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)