<< | #315 ; Unuaj paŝoj kun la "Lite" vario de RPi |
>> |
En la antaŭa artikolo mi muntis la varion "Lite" de operaciumo al Raspberry Pi 3 kio havis "micro SD" -memoran karton de kapacito nur 8 GB. Nun mi komencas por provi ĝin uzi.
Mi uzis mian malnovan 19-colan VGA-ekranon kun la RPi3. Mi havas tian kontaktilon ke eblas konekti HDMI el RPi al VGA-ekrano (sen sono ĉar la VGA ne havas laŭtparolilon). La teksto sur la ekrano estas sufiĉe granda, kvankam ne bone videbla en la apuda foto. Mi konstatis ke Python 2.7 estas uzebla en la sistemo. Bone funkcias la aparato.
Ioma problemo certe ekzistas en sistemo kio ne havas grafikan laboran tablon. Nome estas iom malfacile por memori la situojn de datumoj. En kio registro mi nun estas? Kie estas miaj propraj programoj kaj aliaj datumoj? Oni bezonas iom multe skribi por trovi la situojn. Nu, eble ne tre multe, koncernas pri kutimoj de laborado.
En la apuda foto mi uzis la komandon sudo raspi-config
kaj mi konektas SSH al uzo. Klare ke mi unue aliigis la sekretan vorton per komando passwd
. La blua fono kaj kolora teksto sur ekrano eble aperas iom kiel grafiko, sed fakte ĝi estas nur teksto.
Parenteze mi volas mencii ke oni bone memoru la selektitan sekretan vorton de "Lite" -sistemo, ĉar eĉ la loka uzanto ne povas eniri sen la korekta sekreta vorto. Por norma muntado kun labora tablo eblas por loka uzanto eniri sen scii la sekretan vorton kaj oni povas selekti alian sekretan vorton sen scii la malnovan. Tamen aliaj reguloj validas por malnovstila "Lite" -sistemo.
Evidente oni povus uzi ankaŭ SPI, I2C kaj 1-Wire kun RPi ( por aldonaj elektronikaj aparatoj kiojn oni konektu al GPIO-pintoj ) ĉar ekzistas videblaj samtempe tiaj alternativoj.
Mi provis uzi ankaŭ VNC por la komputilo sen labora tablo, sed tio provizore ne sukcesis, kvankam la sistemo opiniis ke estus OK.
Por mi estis surprizo ke la komando hostname -I
produktas alian rezulton se la RPi3 estas rekte konektita al Internet kiel en la antaŭa artikolo, aŭ se ĝi estas nur konektita al alia RPi-komputilo. En du-RPi sistemo la IP de "Lite" -komputilo estas 169.254.26.126. Nu, mi fakte ne konas la IP-aferojn tre detale. Tion mi tamen scias ke oni bezonas kruce konektitan Ethernet -kablon inter du komputiloj.
Do sekve mi provas SSH-konekton el RPi4 (maldekstre en la suba foto) al RPi3 kun kruce konektita blanka Ethernet -kablo. La kablo mem estas norma kaj rekta, sed la ruĝa parto en RJ45 kaŭzas ke la tutaĵo estas kruce konektita tiel ke la du komputiloj povas rekte paroli unu al la alia, sen aparta "Ethernet switch".
Do mi komencis la SSH -konekton el RPi4 (kio posedas la videblan HDMI-ekranon) en komanda fenestro per komando ssh pi@169.254.26.126
kaj sekve donis la novan sekretan vorton de alia komputilo, por la norma uzanto "pi".
Kaj bone tio funkciis. Tiel eblas havi du fenestroj en RPi4, unu fenestro por instrukcioj por operaciumo 'Linux' kaj la komanda fenestro kun SSH konekto al la alia komputilo kiel la dua fenestro. Tiel eblas bone lerni 'Linux' kaj skribi programoj por la alia komputilo kaj la rezultojn mi vidas en la komanda fenestro.
Dum SSH-konekto la tekstoj videblaj en la komanda fenestro de RPi4 ja estas efektivigitaj en la alia komputilo RPi3 kio estas videbla dekstre en la apuda foto.
Je fino oni povas en SSH-konekto doni komandon sudo shutdown
por la distanca komputilo kaj oni facile finos la SSH-konekton antaŭ ol la distanca komputilo estingiĝos.
Mi pensas ke mi apenaŭ vere bezonus lerni programadon de komputila reto, ekzemple en stilo "Sockets". La SSH-konekto facile ebligas por uzi la programojn de alia komputilo. Do evidente mi iom-post-iom skribu tiaj Python programoj por la "Lite" -komputilo.
VNC-konekton mi ankoraŭ ne sukcesis komenci kun la sistemo sen labora tablo, sed kredeble mi ne bezonas tion tute nepre por "Lite". Komanda fenestro kaj SSH bone sufiĉas.
La "Lite" projekto ŝajnas bone uzebla. Tiel mi provas iom-post-iom lerni novaj aferoj.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |