<<

#314 ; Baza 'Linux' estu nia firmega ŝtona soklo

>>

Unue mi volas konstati ke ekzistas solvo por la problemo de malforta sono en orelumoj (aŭdiloj) de Raspberry Pi (mallongigo RPi) nova vario 4, se oni uzas konvenan HDMI-ekranon.

En antaŭa artikolo mi ja menciis ke sono en orelumoj de RPi4 estas preskaŭ neaŭdebla, almenaŭ por miaj jam iom maljunaj oreloj. Tamen la apude fotita 10-cola HDMI-ekrano havas propran konektilon por aŭdiloj.

Se oni selektas en RPi4 sonon por la alternativo HDMI (kaj ne por la propra aŭdila konektilo de RPi4) kaj konektas la aŭdilon al la konektilo en la HDMI-ekrano, estas la sono multe pli forta en orelumoj. Tiam la orelumoj anstataŭigas la laŭtparolilon de ekrano. Tre bone, jam bone eblas uzi orelumoj kun RPi4. Mi tamen ne estas tute surda!

Parenteze, en la apuda foto de matena novaĵelsendo de YLE ("Yleisradio") oni raportas ke baldaŭ finos la tiel nomita "somera tempo" por ĉi tiu jaro. Ha! Tio stulta klaŭnado jam sufiĉe longe daŭris en EU. Kaj bedaŭrinde sendube ĝi daŭros ankaŭ dum venonta jaro, eble por ĉiam? Bonaj aferoj estas neeblaj en la malbenita EU.

En Finnlando oni devas nepre pagi apartan imposton por subteni la nacian televidilon YLE kies novaĵan programon mi apude fotis. Oni pagu la imposton eĉ se oni tute ne uzas televidilon. Certe estas ankaŭ aliaj programoj ol novaĵoj. Vera komerca konkurado ankoraŭ ne efektiviĝis en publika komunikado kaj distraĵo. Pli bona principo estus: vi pagu nur pri tio kion vi uzas.

Sed la vera temo de ĉi tiu artikolo estu la operaciumo 'Linux'. Mi volas nun trovi la fundamenton de norma operaciumo de RPi.

Maldekstre vi vidas la hodiaŭan agadan kampon. La fotita RPi3 havas malnovan memoran karton de nur 8 GB kapacito. Tiel malgranda kapacito apenaŭ plu sufiĉus por norma operaciumo kun la jam ordinara moderna grafika labora tablo. Tial mi volas munti kaj testi la plej ekonomian varion "Lite" de norma operaciumo por tio RPi3. Ĝi uzos tekston laŭ stilo malnova.

La alternativo por la memora karto de malgranda kapacito 8 GB do estu "Raspberry Pi OS Lite (32-bit)" kiel ni vidis en la antaŭa artikolo. Malpli ol 2 GB da memoro sur karto bezonata? La nomon "Lite" oni kredeble povus kompreni kiel unu formo de angla vorto "Light" kio signifas malpezan kaj delikatan, eble ankaŭ malgrandan.

La memora karto estis antaŭe uzita por alia intenco kaj tial mi unue preparis ĝin en PC/Windows -komputilo, same kiel en la antaŭa artikolo. La programo fine raportis ke ekzistas 7,39 GB da preparita kapacito sur la oficiale 8 GB karto. Mi uzis la iom malnovan varion de NOOBS_v3_2_1 same kiel antaŭe. La vera operaciumo tamen ja ĉiuokaze venas el Internet kiam mi uzas mian konekton por la komputila reto.

La memora karto tamen ne funkciis rekte en RPi. La RPi unue raportis "Error resizing existing FAT partition ..." kaj proponis ke mi korektigu la problemon. Estis ia problemo en FAT sur la karto. Mi renkontis la saman problemon jam antaŭe kelktempe kun 8 GB kartoj. Mia PC/Windows -komputilo tamen tuj detektis la problemon kaj rapide ĝin riparis. Kaj tiel la vera muntado de baza sistemo povis komenci denove norme.

La muntado de vario "Lite" estas iom pli simpla ol por aliaj alternativoj. Oni ekzemple ne povas selekti novan sekretan vorton dum muntado. Kaj certe la vidaĵo de baza 'Linux' sen grafika labora tablo estas iom trista, nur teksto. La operaciumo ne prezentas la uzeblajn komandojn. Oni devus ilin mem memori. Ekzistas fakte iom multe por memori. 'Linux' tamen estas la plej kutima operaciumo en la tuta mondo kaj tial inda je lernado.

Ekzistas multaj programoj, sed ili ne estas rekte videblaj. La vidaĵo estas nur unu granda komanda fenestro. Mi bedaŭrinde ne plu memoras multe da uzeblaj komandoj por 'Linux'. Evidente mi devas ilin denove lerni. Nu, tio estas nur bone. La komando hostname -I raportas dum reta konekto inter alie la nombroj 192.168.100.22 kaj tio do kredeble estas la loka IP-adreso de nova sistemo ( ... sed poste mi komprenis ke mi eraris ... ). La teksto tamen estas iom malgranda en la 10-cola ekrano.

Uzanto de sistemo estas la norma "pi" kaj la sekreta vorto unue la bone konata "raspberry", sed SSH apenaŭ estas komence uzita kaj tial nenia granda danĝero ekzistas. Oni ja povas poste aliigi la sekretan vorton. Kaj oni tion nepre faru antaŭ uzo de SSH.

Kiel oni do uzu la bazan 'Linux' -sistemon? Mi kredas ke oni povus ĝin uzi kiel ia sklavo tra ekzemple Ethernet -kablo kaj SSH-konekto el io alia distanca komputilo. Nature oni tamen unue lernu pli bone por uzi la bazan 'Linux' -sistemon kaj ekzemple 'shell/bash-script'. Eble oni ankaŭ povus esplori la eblecojn de loka Python -programo. Ekzistas bonaj rimedoj en Internet en la angla lingvo. Nature angla ne estas ia vere internacia lingvo.

Plej bone oni praktikadu la bazan 'Linux' -sistemon kun norma grafika RPi-sistemo kiu havas laboran tablon. Tiam eblas vidi la komandan fenestron kaj ja instrukciojn samtempe flanko ĉe flanko.

Por mi granda demando estas, ĉu funkcius la fotilo? Ĉi tiu RPi3-aparato tamen ne havas fotilon kaj tial mi pensu pri tio nur poste.

Prefere oni fine estingu la RPi-sistemon skribante shutdown kaj iom atendu kaj ne nur rekte elŝaltu la elektran kurenton. En alia kazo povus deveni io problemo por la memora karto.

Sed ni bezonas jam bonaj lernejaj rimedoj por baza 'Linux', ekzemple:

Kredeble estas troveblaj en la komputila reto ankaŭ utilaj libere haveblaj PDF-datumoj pri la temo.

"Raspberry Pi Documentation" pri "Remote Access" rakontas en la komputila reto interesaj aferoj pri "headless RPi". Kredeble mi trovus iom da uzo por la teksta komando sudo raspi-config en la "Lite" aparato. Tiel oni povus komenci por uzi fotilon, SSH, ... kaj tiel plu. Korelativa grafika komando ja ne eblas kiam la sistemo tute ne havas laboran tablon.

Ŝajne tamen ne estus tute neeble por uzi VNC-konekton el alia komputilo kun la "headless RPi"? Mi ankoraŭ ne tion provis, sed estas interesa futura ebleco.

Tamen ĉefe mia origina ideo estas por uzi la distancan "Lite"-komputilon tra SSH. La relative simpla 'Linux' -sistemo sen labora tablo kaj sen propra ekrano povus fine efektivigi multaj utilaj laboroj en la fino de eble longa 'Ethernet' -kablo. Eble ĝi fotus per fotilo, eble ĝi uzus ion aparaton ekzemple tra GPIO? Tie povus esti aparte skribita loka Python-programo kion oni povus uzi tra SSH aŭ eble tra VNC el alia distanca pli bone ekipita komputilo. Multe da bonaj eblecoj. Oni povus legi scioj el multaj sensiloj, gvidi elektraj motoroj, peli Lora-radion, grandan astronomian horloĝon, robotan observatorion, inteligentan hejmon, ...

Iom malserenaj estis la fotoj kaj tial ni fine bezonas iom da bona distraĵo, iom pli da koloro, iom da memcerta majesta ĝojo.

Mi tamen trovis bonan nacian himnon el Kanada seria televidila programo "Murdoch Mysteries" en finna Internet -paĝaro "Yle Areena". La egocentra, aplomba kaj memŝatema stilo por mi multe plaĉas. Ĝi estas en angla lingvo, sed mi povus poste skribi novaj esperantaj vortoj por nia propra lando Mueleja Insulo.

La melodio estas simila al la famega Brita "God save the Queen". Ni kune kantu!

Over great Mimico
we shall ours heads high we go, (?)
I am the king,
tall, strong and handsome king,
noble and valid king,
we all ado-o-ore the ki-i-ing,
I am the king!

La finna tradukita teksto estis la sekvanta:

Yli mahtavan Mimicon maan
pää pystyssä kuljetaan.
Mä olen kuningas.
Pitkä, vahva ja komea,
jalo ja urhea kuningas.
Palvokaamme kaikki kuningasta,
mä olen kuningas.

La finna teksto tamen miaopinie ne tre bone sidas kun la melodio de himno. Povas esti bona tradukado sed ne tre konvena por la melodio.

Kaj jen provizore mia prepara Esperanta ideo pri nia propra nacia himno por la sama melodio:

Sur Mueleja Insulo,
nesklavigebla vivas la popolo,
L' Reĝo ja estas mi!
impona, forta, luksa Reĝ',
ege nobla bonega Reĝ',
klare ke ĉiuj ni adoras nian Reĝ',
L' Reĝo ja estas mi!

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)