<< | #313 ; Subtenebla RPi-sistemo por 16 GB memora karto |
>> |
En la antaŭa artikolo mi renkontis problemoj en renovigo de operaciumo kaj aliaj pli-malpli selektitaj programoj kun Raspberry Pi (mallongigo RPi) kaj 16 GB memora karto kio evidente ne plu estas tre multe da kapacito por la tuta "paketo" de norma RPi-programaro.
Nun mi provas konstrui pli subteneblan sistemon por la jam iom malgradeta memora karto, iom pli malgrandan sed tamen facile uzeblan utilan sistemon. Memuaroj mi ankoraŭ ne bezonas skribi.
Mi komencas la laboron tiel ke mi malfiksas la malfeliĉan micro SD -karton el RPi. Mi uzos malgrandan prenilon kiel laborilo ĉar estas iom malvasta loko kaj estus malfacile por tiri la karteton elen per nuraj fingroj.
Ĉi tio RPi3 -komputilo estis jam fiksita al la postaĵo de 10-cola HDMI-ekrano. Vi vidas la lokon de eteta memora karto en la apuda foto. Ekzistas tie ankaŭ ventumilo en ia "hat" tiel ke la RPi komputila karto mem ne estas tre bone videbla.
Klare ke la RPi estas unue elŝaltita kaj estingita. Klare ke mi singarde min terkonektis unue por ne rompi la tre delikatan elektronikan karteton.
Ekzistas aĉeteblej pretaj NOOBS-muntitaj memoraj kartoj, sed mi volas uzi precipe la malnovan memoran karton kio malsukcesis dum la antaŭa artikolo. Mi volas komenci tute denove kun la memora karto. La stranga NOOBS estas nur mallongigo por anglaj vortoj "New Out Of Box Software".
Tial mi unue preparu la micro SD -karton en PC/Windows -komputilo kaj transigu NOOBS-paketon al la karto. Mi uzas malnovan NOOBS-paketon kion mi iam ŝargis el Internet. La NOOBS-paketo estas ia helpa programo por komenci la muntadon de programaro al RPi.
Miaopinie ne nocas se la NOOBS-paketo estas iom malnova. Ĉiuokaze la definitiva kaj moderna sistemo estos ŝargita el la komputila reto. Oni bezonas la NOOBS-paketon nur por startigi la procezon.
La micro SD -karto estas malgranda kaj iom malfacila por manipuli. Mi uzas ian kavan "micro SD adapter" por manipuli la malgrandan karton kun PC/Windows -komputilo same kiel la normaj SD-kartoj de miaj fotiloj. Normaj komputiloj ne havas lokon por la eteta memora karto. Alia alternativo estus aparta USB-aparateto kiu enhavas konektiloj por multaj aliaj grandoj da kartoj.
En la foto dekstre vi vidas la etetan memoran karton kaj la ankoraŭ malplenan "adapter" flanko ĉe flanko. Sekve mi puŝas la karteton enen en la "adapter" kaj la tutaĵon en la loko por norma SD-karto en PC/Windows -komputilo.
Sekve la laboro kontinuas en PC/Windows -komputilo. Unue mi volas prepari la memoran karton kaj sekve mi transigu la NOOBS-paketon al la karto.
Oni preparas la SD-karton per aparta programo "SD Card Formatter" kion oni trovu en Internet. Mi uzas mian malnovan programon kio jam estas preta en la PC-komputilo.
Notu: Oni do ne uzu la principe korelativan norman programon en la operaciumo de PC/Windows -komputilo por la SD-karto.
Mi donis novan karakterizan nomon por la memora karto: 'MIAMOR'. La programo rakontas ke estas entute libera memora kapacito 14,75 GB en la oficiale 16 GB karto. Do preparado ne povas uzi la tutan kapaciton de karto. Preparado markas por la memora karto la lokojn kie oni povas deponi datumoj.
En la apuda foto estas jam duono de memora kapacito preparita. Sur tio memora karto estos ĉiuj la programoj de RPi, sed ankoraŭ tie estas nenio, nur kapacito por futuraj datumoj.
Kiam la preparado de memora kapacito estas preta, mi transigas (nu, fakte nur kopias) la datumojn de NOOBS-paketo al la karto.
La foto dekstre indikas ke en la SD-karto estas la tuta kapacito 14,7 GB kaj el tio 12,4 GB estas nun libera. Do evidente la grando de NOOBS-paketo estis proksimume 2,3 GB.
La problemo kion ni volas eviti estas la manko de memora spaco dum renovigado de sistemo. Ne eblas vere renovigi la sistemon se finiĝas la libera memoro sur la memora karto dum novigado.
Nome novaj datumoj bezonos pli da spaco dum renovigado, antaŭ ol la sistemo povas anstataŭigi la malnovajn datumojn per novaj. Dum futura renovigado la sistemo do bezonos insideme pli da memoro ol la preta muntado fine uzos. Tial ni volas esti singardaj. Pro futura renovigado ni volas ke estu sufiĉe da libera memoro en la karto.
La sistemo tamen ankoraŭ ne estas prete muntita por RPi. La NOOBS-paketo ekzistas en la karto nur por komencigi la veran muntadon de sistemo en RPi.
Nun ni adiaŭu al la PC/Windows -komputilo kaj ni denove salutu la RPi-komputilon. Mi malfiksas la "adapter" el PC kaj la malgrandan memoran karton el la "adapter". Sekve mi singarde puŝas la malgrandan memoran karton al sia origina loko en RPi karta komputilo kaj mi startas la RPi-komputilon.
Nun funkcias nur la programo de NOOBS-paketo en mia kara RPi. Unue la programo prezentas nur kelkaj alternativoj por muntado de nova sistemo. Mi selektas finnan klavaron. Mi selektas mian Internet konekton ("WiFi network") kaj por tio la sekretan vorton de mia sendrata konekto. Sekve la programo rapide ŝargas multaj aliaj alternativoj por operaciumo el la komputila reto.
Origine la NOOBS-programo rekomendis la unuan alternativon en la listo nomita "Raspbian Full" kaj rakontis ke la grando estus 6019 MB kio proksimume egalas 6,02 GB. Tio vere estis la origina nomo de operaciumo por RPi: "Raspbian". Tion alternativon mi tamen ne plu uzos. Ĉu estus la malnova vario "Stretch" kun la tuta paketo de programaro? Estus iom pli malgranda tuta paketo, sed iom dubinda. Krome mi ne bezonas la tutan paketon en ĉiuj komputiloj.
Estas multaj aliaj alternativoj por nova operaciumo, ekzemple "Windows 10 IoT Core" kio postulus 4,91 GB da memoro kaj kredeble tre forta "RISC OS" per nur 1,96 GB. Mi tamen volas selekti pli sobran kaj ordinaran alternativon por RPi.
La nova nomo por la norma operaciumo de RPi estas "Raspberry Pi OS (32-bit)" kaj ekzistas tri varioj. Mi selektas la mezan alternativon kiu postulus 3946 MB aŭ proksimume 3,95 GB da memora kapacito, laŭ la informo nun videbla en maldekstra foto.
La plej malgranda alternativo de "Raspberry Pi OS (32-bit)" estus la vario "Lite" kio postulus 1968 MB aŭ proksimume 1,97 GB da memoro. Ĝi tute ne enhavas la grafikan laboran tablon de operaciumo. Kredeble oni ĝin uzus iom same kiel malnovan DOS-komputilon, per klavaro. Mi tamen ne scias ĉu funkcius la fotilo kun ĉi tio alternativo?
La plej granda alternativo "Full", la tuta paketo de RPi-programaro ( inkluzive LibreOffice, Mathematica, Sonic Pi, komputilaj ludoj, multaj programaj lingvoj, ... ) estus proksimume 8,4 GB sed tion ne mi plu selektos por la oficiale 16 GB karto. Laŭ mia sperto estus tro granda por renovigi en la oficiale nur 16 GB karto.
Mi do selektis la mezan norman RPi-alternativon (sen la plua vorto "Lite" / "Full") kaj jam estas tempo por muntado de selektita programaro. La muntado skribos sur la memora karto super la NOOBS-paketo tiel ke ĝi pereos. Ni tamen ne plu bezonos la NOOBS-paketon sur la karto kaj tio sekve ne estas problemo. La NOOBS-paketo transdonas sian memoran spacon por aliaj programoj. Tio procezo postulas iom multe da tempo.
Mi selektas finnan lingvon por la sistemo kaj la finnan tempon. Mi norme volas uzi finnan lingvon. Esperanto bedaŭrinde ne estas selektebla. Mi selektas novan sekretan vorton por la sistemo.
La supozita sekreta vorto por uzanto "pi" estas nur "raspberry" kaj tro facila por diveni. Norme la sistemo ne demandas la sekretan vorton el loka uzanto, sed oni bezonas tion se oni uzas la komputilon el io alia distanca komputilo.
Kelkaj fojoj mi devas restarti la sistemon. Post la unua muntado mi aparte selektas por renovigi la sistemon al la plej moderna nivelo el la komputila reto.
Mi ankaŭ aparte renovigas la sistemon en komanda fenestro per la bone konataj radoj sudo apt-get update
kaj post tio sudo apt-get upgrade
kio postulas surprize multe da tempo kvankam estas tute nova sistemo. Tiel oni renovigas la aplikojn.
Sed jam estas la RPi preta por labori. La vario de operaciumo estas "Buster". Ĝi rakontas ke nun estas en la memora karto la tuta kapacito 11,8 GB kaj post iomaj agoj (ekzemple la fotilo) estas la libera memoro 7,6 GB. Ekzemple "swap file" eble bezonas iom da propra spaco. Do la baza muntado de programaro fine uzas proksimume 4,2 GB da memoro. Renovigado de sistemo kredeble provizore estus sekura kaj senproblema. En nia iom nesekura mondo oni ja ne rajtas postuli tre multe da sekureco.
Oficiala kapacito de memora karto 16 GB kaj fine nur 7,6 GB libere uzebla en funkcianta baza grafika sistemo kun labora tablo, ĉu bone? Nova memora karto prefere estu almenaŭ 32 GB kapacito, sed mi ja volis uzi la malnovan karton. Kial ĵeti uzeblan karton for?
Klare estas la sortimento de uzeblaj programoj iom pli malgranda ol por la tuta paketo de programaro. Neniaj grandegaj oficejaj programoj de LibreOffice.
Ekzistas tamen la bazaj programoj. Ekzemple eblas skribi bazan simplan tekston, legi PDF-dokumentoj, vidi diversaj bildoj, uzi Internet per Chromium-foliumilo, programadi per lingvo Python kun programo Thonny. Pluaj sciencaj paketoj por Python oni nature devas ŝargi aparte se oni tiojn bezonas.
Ekzemple tre bona programo por diligenta skribanto mankas en ĉi tiu baza muntado. Ekzistas tamen multaj aliaj komputiloj por skribi grandaj tekstoj.
Surprize ankaŭ por la tuta paketo "Full" mankas bona kaj konvena malgranda programo por desegni, simila al "Paint" en PC/Windows. Mi jam kutimiĝis al la programo "Paint". Nature eblas trovi novaj programoj en la komputila reto por diversaj bezonoj.
Ŝajne la nova sistemo ankoraŭ ne scias montri ĉiuj formatoj de bildoj. Tamen ŝajnas relative uzebla sistemo por norma baza uzo. Kelkaj aliaj selektoj mi efektivigos poste. Provizore la tasko estas jam preta.
Eble mi povus iam provi la plej malgrandan varion "Lite" - kio estas tute sen la grafika labora tablo - por iom pli malgranda oficiale 8 GB memora karto? Almenaŭ mi devus testi ĉu funkcias la fotilo en la minimuma vario de norma RPi-operaciumo.
Ekzistas informo en la komputila reto pri ĉi tio temo en angla lingvo ekzemple en artikoloj "Installing Raspbian with NOOBS" (kvankam tio estas jam iom malnova teksto) kaj se vi posedas novan foliumilon (pli novan ol mia malnova IE), ekzistas ankaŭ nova instrukcio: "Setting up a Raspberry Pi with NOOBS".
Do mi estas relative kontenta pri la rezulto. Rompita sistemo estas jam riparita kaj uzebla.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |