<<

#312 ; Raspberry Pi - la ĝojo kaj malĝojo de nacioj

>>

Ankaŭ por Raspberry Pi -komputiloj ( mallongigo RPi ) oni devas intermite renovigi la programan sistemon de komputilo. Por RPi oni skribu en komanda fenestro du radoj da teksto kiam la komputilo jam havas pretan konekton kun la komputila reto:

sudo apt-get update
sudo apt-get upgrade

Oni bezonas iom multe da tempo por tio, sed ofte tio funkcias sen problemoj. Fine post ĉio agado oni prefere skribu ordonon reboot por komencigi la sistemon denove. Mi ĵus senprobleme renovigis la sistemon de du RPi4 komputiloj kiuj havis micro SD memoran karton de iom granda kapacito 32 GB kun tuta muntado de "Raspbian" -sistemo kun la granda programaro. Tio fakte estas malnova nomo de operaciumo, sed temas pri la propra operaciumo de RPi, vario 10, aŭ "Buster". Nature mi volas uzi por RPi sian propran operaciumon, kvankam estis severaj problemoj ekzemple kun ROS (Robot Operating System), tuta muntado de OpenCV kaj alternative ankaŭ alia 'Linux' -sistemo estus ebla.

Vi vidas kiel feliĉe la bone konata reganto de Usono, "Sleepy-Joe", ridetas en la apuda foto de RPi4 kun 15,6-cola HDMI-ekrano. Ni regantoj de signifaj nacioj evidente estas komfortaj viroj. Cetere, la antaŭnomo de Kamala Harris estas iom amuza en finna lingvo. Nome finne "kamala" signifas adjektivon terura kaj eble ankaŭ malbela aŭ malica.

Alia amuza usona nomo estis Cyrus Vance kies antaŭnomo sonas preskaŭ same kiel finna vorto "sairas" kio signifas adjectivon malsana kaj substantivon malsanulo, do eble eĉ mense malsana, mensmalsana, frenezulo? Do en Finnlando oni povis lin nomi Malsanulo-Vance. Bonaj nomoj por politikistoj, same kiel Mobutu Sese Seko kies familia nomo sugestas por finnoj ke li eble ne estas tute sobra kaj prudenta.

Mi volis renovigi la sistemon de komputiloj ĉar estis problemoj ekzemple por norma foliumilo kun la elektra poŝta programo Gmail. Kaj tio helpis. Jam eblas bone uzi Gmail kun la novigita foliumilo de RPi. Cetere, Gmail opinias ke la operaciumo de RPi estas nur 'Linux'. Kaj certe temas pri ia vario 'Debian Linux'.

La plej incita kaj malplezura eco de nova, alie bona, forta kaj pli rapida RPi4 estas la tro malforta kaj mallaŭta sono en orelumoj ("AV jack"). La fotita granda HDMI-ekrano tamen enhavas ankaŭ laŭtparolilon kio funkcias per HDMI-konekto kaj ties sono estas pli bona. Orelumoj estas preskaŭ neuzeblaj kun RPi4, kvankam la sono estas kiel eble plej laŭta. Nu, mi honeste konfesu ke mia aŭdosento ne plu estas kiel eble plej bona. Eble mi bezonus ian apartan fortigilon por sonondoj? La iom malnova vario 3 de RPi tamen estas multe pli bona koncerne sonon en aŭdiloj.

Kiam mi komencis plendi pri RPi4, mi volas ĉi tie ankaŭ mencii ke diversaj HDMI-kontaktiloj kaŭzas malĝojon. La HDMI-kontaktiloj estas multe pli malgrandaj en la nova RPi4 ol en RPi3. Tion fakton mi devas atenti ankaŭ por la 3D-fotilo se mi vere ŝanĝos la fotilajn komputilojn varioj RPi4 al RPi3. Kontaktiloj eble estas iom simplaj komponantoj, sed tamen tute nepraj.

La memora karto kelkfoje kaŭzas iom severaj problemoj en renovigo de sistemo se la karto estas tro malgranda, se estas tro malmulte da libera spaco. La komputilo bezonas iom multe da libera memoro en la karto dum novigado de sistemo. Mi bone ankoraŭ memoras la tempon kiam 8 GB memora karto estis sufiĉe granda por munti la tutan sistemon de RPi, sed tro malgranda por renovigado. Sekvas silenta sed sistemon nefunkciiga katastrofo se la renovigado de sistemo provas uzi liberan memoran kapaciton kio fakte ne ekzistas.

Sube ni havas novan malgajan ekzemplon pri 16 GB memora karto, RPi3 kun "Buster", tuta muntado kun ĉiuj programoj, kiel LibreOffice, Mathematica, Sonic Pi, multaj programaj lingvoj, komputilaj ludoj, ... la tuta norma programara "paketo". La sur "dorso" de ekrano kune muntita RPi3-komputilo kun ete laŭta ventumilo estas nevidebla malantaŭ la 10-cola ekrano.

Ekzistis 2,1 GB da libera memoro en la karto. Certe mi komprenis ke risko de akcidento jam ekzistas. Tamen ne eblis forigi datumojn. Superfluaj datumoj nome ne ekzistis. Malnova sistemo ne estis tute uzebla. La risko estis praktike deviga.

En la apuda foto la komputilo ankoraŭ norme funkciis. Ĝi tamen ne plu funkcias, estis tro malmulte da libera memoro dum renovigado de tuta sistemo. Do la komputilo nun bezonas novan muntadon de operaciumo por la memora karto. Iom multe da laboro ...

Jam estas kapacito por memora karto 16 GB tro malmulte por la tuta muntado de operaciumo de RPi kun ĉiuj grandaj programoj, la tuta norma programara "paketo". Prefere oni jam uzu memoran karton de pli granda kapacito 32 GB se oni volas uzi la tutan norman programan sistemon de RPi.

Nu, klare oni ne bezonas ĉiuj grandaj programoj en ĉiuj eblaj RPi-komputiloj se la tasko estas nur simpla. Ekzistas ja aliaj alternativoj dum muntado, pli malpezaj sistemoj. Ekzemple la du RPi-komputiloj de mia 3D-fotilo klare ne bezonas ekzemple la grandegan kontoran programaron LibreOffice, ĉar mi ne intencas skribi mian memuaron kaj miaj propraj tutaj memoraĵoj de vivo kun ili, ekzemple el la tria tute bona kaj ĝenerale uzebla komputilo tra grafika VNC-konekto. Ili ja nur bezonas uzi la fotilon kaj por humile komunikadi kun la tria pli inteligenta distanca komputilo kiu sendas por ili ordonojn tra Ethernet. Sklavoj ne bezonas tiel multe da memoro.

Eble mi anstataŭigos la RPi4 komputilojn de mia 3D-fotilo per pli malmultekostaj RPi3-komputiloj kun pli simpla programa muntado. Fotilaj komputiloj de 3D-fotilo povus bone esti nur RPi3 komputiloj kun iom pli simpla programa sistemo. Tamen estus multe da laboro ...

Nu, nature oni povus kritiki la ideon por uzi RPi nur kiel ia stulta sklavo por plenumi relative simplaj taskoj. Se la RPi -komputilo laboras je fino de Ethernet -kablo kiel distanca helpa komputilo sen propra ekrano kaj sen uzo por siaj sendrataj eblecoj, sen multaj USB-konektoj por kiuj ĝi estus kapabla kaj nur per malgranda efekto, kvankam ĝi fakte estas iom forta kaj multflanka aparato, ĉu tio ne estas kruda malŝparado de rimedoj! Tamen estus pli malfacile por konstrui idealan sistemon kies rimedoj estus en tute perfekta uzo. Unu RPi povus dum sia espereble longa vivo servi en multaj diferencaj taskoj tiel ke ĉiuj siaj bonaj eblecoj estus eĉ iam uzitaj.

Jes, certe la aparta tre malgranda "micro SD-card" memora karto estas iom malforta parto en RPi. Mi jam damaĝe detruis kelkaj tiaj malgrandaj memoraj kartoj. Fizike ili povas aperi OK, sed tiaj etaj komponantoj estas tre sentemaj por nerimarkeblaj elektraj erupcioj. Oni ĉiam unue sin singarde terkonektu antaŭ ol oni tuŝas tiajn delikatajn elektronikajn partojn. Prefere oni tute ne tuŝu la konektilojn aŭ aliajn metalajn partojn de delikata elektronika komponanto per mano.

Nu, memoraj kartoj de malgranda kapacito taŭgas nur por relative simplaj sistemoj, por simpla uzo. La tuta programa sistemo de RPi kun ĉiuj grandaj programoj jam bezonas almenaŭ kapaciton 32 GB se oni poste volas la sistemon sekure renovigi. Kaj oni certe bezonas renovigi la grandan sistemon intermite.

La diagonalo de ekrano por la dekstre fotita RPi3 -sistemo estas nur 7 coloj. Estas iom uzebla aparato, sed mi ne plu kuraĝas provi renovigon de tuta programaro. La operaciumo estas la pli malnova vario "Debian 9", ankaŭ nomita "Stretch", kiel la foto de asfalta vojo sur labora tablo en la ekrano indikas. Ĉiuokaze estus la ekrano tro malgranda kaj nepraktika por ĝenerala uzo, kvankam povas esti uzebla en io speciala limigita tasko. Malgranda ekrano estas iom peniga ĉar postulas idealan manieron por labori, perfekte ekonomian laboradon. Krome la interne en ekrano muntita RPi sen ventumilo estas iom tro varmega en peza laboro. Miaopinie pli ol +60°C jam estas iom tro multe da temperaturo por la kerno de elektroniko.

Tiel evoluas la mondo de tekniko. Malnovaj aparatoj iom-post-iom estos tro malnovaj. Tion ni devas nur akcepti. Por ĝenerala uzo la komputila sistemo devas esti iom granda kaj moderna. Malgrandaj sistemoj estas pli raciaj por simplaj taskoj. Raspberry Pi taŭgas por multaj grandaj taskoj kun konvenaj aranĝoj, sed ĝi ne estas kiel eble plej ideala por tre malgrandaj kaj simplaj aparatoj. Nu, certe oni rajtas libere eksperimenti per multaj alternativaj eblecoj. La mondo ja neniam estos preta.

Mikroregilo kiel Arduino Uno estas bona kiam oni bezonas ke la aparato nepre reakciu al fizikaj eventoj rapide, en "real-time". La komplika operaciumo de RPi havas multaj taskoj, iom da antaŭe netaksebla prokrasto kaj ĝi ne povas fidinde reakcii tre rapide al fizikaj eventoj. Se la tasko ekzemple estas por kontroli lokon de movanta masiva objekto, oni ne povas akcepti troan prokraston en la funkciado de komputilo kies tasko estus haltigi la objekton se danĝera kolizio minacas.

La granda mondo ne restas la sama. Ankaŭ la dokumentoj por la grava programaro OpenCV jam transloĝiĝis en la reto. Eblas tamen trovi liberan PDF-datumon kio enhavas la "OpenCV tutorial". Mia intenco estas ankoraŭ iam returni al la temo 3D-geometrio, kvankam mi provizore tiel malbone sukcesis printempe kun la 3D-fotila projekto. Celo estis iom tro ambicia kaj miaj fortoj kaj mankhavaj rimedoj ne sufiĉis por la tasko. Vivo estas nur kruela batalo. Eble mi tamen ion belan tagon ankoraŭ pli bone sukcesos?

Nature mia sekvanta imperativo estus por skribi bonan dokumenton pri diversaj alternativoj por munti la operaciumon de RPi al micro SD memora karto, por diversaj pli modestaj uzoj kioj ne bezonas la tutan "paketon" de programaro. Tio tamen postulas multe da praktika eksperimentado kaj tial pli da tempo. Unue mi estis tute kontenta kun RPi kiam eĉ io funkciis, sed poste la bezonoj estos pli specifikaj.

Jam ekzistas bonaj tutaj RPi4-sistemoj ĝenerale uzeblaj kaj sekure renovigeblaj. Mi tamen devas trovi ankaŭ solvoj por pli modestaj RPi-sistemoj, solvoj kioj ne postulas grandan kapaciton de memora karto sed tamen sufiĉas kaj taŭgas por sia specifika iom modesta tasko. Labora tablo de operaciumo kredeble estus utila por la komputiloj de 3D-fotilo kiojn mi eble prefere (sed ne nepre) volus uzi tra bele grafika VNC-konekto. Kelkaj "superfluaj" programoj oni ankaŭ eble bezonus en la relative simpla distanca komputilo por programadi la distancan komputilon tra VNC-konekto el la tria komputilo. La fotila komputilo tamen certe ne bezonas la tutan programaron de tuta programara "paketo". Mi lernis pri VNC ekzemple en artikoloj #245 kaj #274

SSH-konekto ( vidu ekzemple miaj malnovaj artikoloj #235 kaj #248 ) tamen tute ne bezonas la laboran tablon de operaciumo kaj certe eblas uzi la distancan komputilon tra Ethernet eĉ per SSH en komanda fenestro. La kapacito de memora karto povus esti iom malgranda sen la grafika labora tablo de operaciumo kaj aliaj programoj ol la bazaj kaj absolute nepraj por la tasko. Nu, por la 3D-fotilo tamen la plej grava demando estas: Ĉu tiam funkcias la fotilo? Nome la efektivigo de fotilo en RPi estas iom originala kaj kapablas surprizi. Sen funkcianta fotilo tute ne eblas ia 3D-fotilo. Klare ke fotilo estas bezonata.

Mi bezonas plue mediti, plani kaj testi ĉirkaŭ la afero. Kredeble mi unue provas varion de muntado por RPi kun norma grafika labora tablo, sed sen "superfluaj" grandegaj programoj kiujn la distanca fotila komputilo tute ne bezonas. Muntado sen labora tablo miaopinie estas iom dubinda kaj ne tre alloga alternativo se estas pli ol 8 GB da memoro sur karto? Ĉiuokaze estos multe por batali, klopodi, peni kaj suferi.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)