<< | #310 ; Eĉ malgrandaj libretoj havas sian fatalon |
>> |
Jam antikvaj Romioanoj sciis ke "habent sua fata libelli"
. Nuntempe oni eble opinias ke nur "Internet" kaj "inteligenta telefono" havas signifon? Por mi kaj nia nacieto estas libroj tamen valoraj.
Multaj iom malnovaj finnaj libroj havis por mi specialan signifon. Apude estas fotitaj kelkaj el ili.
Por mi grandaj verkistoj estis ekzemple Johan Ludvig Runeberg kio fakte skribis en sveda lingvo, Aleksis Kivi kaj ankaŭ Sakari Topelius.
Ĉi tie mi provos iom skribi pri tiuj iom malnovaj finnaj libroj.
"Vänrikki Stoolin tarinat" rakontas pri milito inter Svedujo/Finnlando kaj Rusujo dum jaroj 1808 - 1809. Rusujo venkis la militon kaj ek de tio milito Finnlando estis parto de Rusujo, ĝis jaro 1917 kiam la lando estis sendependa - preskaŭ damaĝe - dum revolucio kaj nova komunisma regado en Rusujo ... ĝis la nuna tempo kiam Finnlando jam bedaŭrinde estas nur humila sklavo por la EU.
Nature ekzistis ankaŭ multaj aliaj gravaj tradiciaj finnaj skribantoj, ekzemple ... Anders Chydenius, Yrjö Sakari Yrjö-Koskinen, Artturi Leinonen speciale pri Suda Ostrobotnio, Juhani Aho, Minna Canth, la sola finnlanda Nobel-premiita verkisto Frans Eemil Sillanpää, Johannes Linnankoski, Mika Waltari, ... kaj tiel plu ...
... kaj la poetoj Eino Leino, Aale Tynni, V. A. Koskenniemi, Uuno Kailas, Otto Manninen, ... kaj tiel plu ...
Mi devas poste nepre aldoni unu gravan virinon kiu mortis antaŭ nelonge en novembro 2021, nome Kirsi Kunnas, kiu ekzemple verkis multaj libroj por infanoj.
Cetere la granda tradicia finna esperantisto estis Vilho Setälä, kiu skribis inter alie la lernolibron laŭ natura metodo "Privilegia Vojo al Lingvoscio: Esperanto", unua eldono el jaro 1958. Mi lernis la lingvon per iom pli nova eldono, sed kredeble la enhavo de lernolibro restis la sama.
Alia tre grava finna esperantisto estis Joel Vilkki, kiu skribis mian bonan kaj multe uzitan vortaron, dua eldono 1969. Estas malgranda ruĝa vortaro, aperas kvazaŭ same kiel "Aforismoj de prezidanto Mao Zedong", sed estas pli interesa kaj utila. Kune kun lia filino Heljä Favén li verkis iom plibonigitan eldonon de vortaro kio estas presita 1982. La kvalito de papero tamen ŝajnas iom pli malbona. Vi povas vidi foton el jaro 2015 de tioj vortaroj en mia malnova artikolo #05. La verda koloro en kovrilo de pli nova vortaro "suomo-esperanto-suomo" tamen jam estas iom multe eluzita.
Post iliaj gravaj laboroj mi bedaŭrinde ne plu vidis ian ampleksan kaj pli novan vortaron finna-esperantan. La granda mondo de komputiloj kaj pli nova tekniko certe tian jam meritus.
Parenteze mi volas mencii ke estis eĉ iom da humoraĵo en tiuj vortaretoj. Nome la finnan frazon "se on minulle hepreaa", iom rekte tradukite "tio estas por mi nur (nekomprenebla) heprea lingvo" ili tradukis: "tio estas volapukaĵo por mi". "Volapük" estis ia iom malpli sukcesa konkuranto por nia kara lingvo Esperanto. Nia propra internacia lingvo ja tute ne havas la germanan literon "Ü". La nomo de tio stranga lingvo esperante estas Volapuko.
Fine ni pensu pri la libro "Maamme kirja" kion "Sakari" Topelius skribis por lernejoj. La libro iom multe traktas historion de finna popolo. Kiel infano mi legis la libron iom multe, sed en lernejo oni jam fakte ne plu tre multe utiligis la libron dum fino de 1960-aj jaroj. Novaj ventoj de edukado tiam jam blovis en finna kamparo.
La libro "Maamme kirja", esperante proksimume "Libro de nia lando", de Topelius estas skribita por junaj lernejanoj, sed donas ioman komprenon pri Kalevala. La finna nacia epopeo Kalevala klare estas grava fonto ankaŭ por nia nacieto Mueleja Insulo.
Mia propra libro "Maamme kirja" estas presita 1950, la 47-a eldono. Ĝi estas 8 jaroj pli aĝa ol mi.
Grandega estis la forto de kantanta heroo Väinämöinen. Li kapablis kanti la pli junan konkursanton Joukahainen suben al marĉo, kiel la apuda desegnaĵo el "Maamme kirja" atestas. Nenia pli granda perforto uzata, nur celkonscia magia kantado.
Väinämöinen estas tre pompa viro, sed li fakte ne estas vera dio. Alia iom pli modeste aperanta figuro tamen estas tuta Dio, nome Ilmarinen.
Kalevala prezentas Ilmarinen kiel forĝisto, sed origine li estis la Dio de aero kaj ĉielo. La finna vorto "ilma" signifas aeron kaj por antikvaj popoloj ĉielo estis preskaŭ la sama afero kiel aero, io super tero, akvo kaj plantoj. Ili apenaŭ estis grandaj astronomoj. Ili tute ne pensis pri "nigraj truoj" kaj aliaj galaksioj, pri eterna plivastiĝo de spaco. Eĉ praktika meteo(ro)logio estus por ili pli grava fako.
Kiam agrokulturo estis inventita, Ilmarinen estis ankaŭ Dio de vetero. Vetero estas por terkulturistoj multe pli grava afero ol por ĉasistoj kaj fiŝkaptistoj. Dialekte oni ankoraŭ ofte nomas veteron "ilma" en Finnlando, kvankam la oficiala finna vorto por vetero estus "sää".
Kiam oni inventis ke la ĉielo rotacias ĉirkaŭ nia mondo, oni nomis - kvankam iom retroaktive - por Ilmarinen la oficialan taskon por produkti la ĉielon kaj la akson ( "Sampo" ) kiel lerta forĝisto. Ĉielo ja jam estis lia respondeco ĉar li jam antaŭe estis la Dio de ĉielo! Klare la ĉielo estas tre firma kaj tial ĝi estu metala, do laboro por forĝisto. Sekve Ilmarinen estu forĝisto en Kalevala.
Nature rotacianta ĉielo - same kiel rado de ĉaro - bezonas firman akson. Kalevala tute miskomprenis la objekton "Sampo" ĉar oni supozis ke estis nur relative simpla ago de metalurgio de fero. Fakte tamen temis pri tute nova mondkoncepto, totala mondkompreno. Eĉ la francaj herooj Asterix kaj Obelix timis ke la ĉielo povus fali sur ilia hejmo se la akso de ĉielo ne estas sufiĉe forta kaj fortika. Sekve temis tre gravan principan inĝenieran taskon kaj laboron por la norda Dio de ĉielo.
La "Monto de mondo" ja situas en Nordo kaj ĝi nepre subtenu la nordan akson de ĉielo, laŭ antikva koncepto. En alia okazo sekvus granda danĝero por la tuta homaro.
Multege ni ankoraŭ batalos!
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |