<< | #31 ; |
>> |
Ĉiu malnova ne estas malbona. Eblas revivigi malnovaj ideoj. La vivnivelo estas pli alta nuntempe, do nepre eblu al ordinara civitano libere ĝui pri malnovaj, sed tamen bonaj inventaĵoj de antikva mondo.
Maldekstre ni vidas simplan mekanismon kiu helpas mezuri alton kaj direkton de ĉiela objekto koncerne horizonton. La subaĵo de mekanismo devas esti horizontala kaj firme & precize direktita al meridiano. La supra parto tamen libere turniĝas ĉirkaŭ la vertikala akso. La ronda vertikala plato estas la skalo de angula alto kaj mezurilo turniĝas ĉirkaŭ ĝia horizontala akso.
Ni povas pensi la mezurilon en la supra parto esti horizontala kiam la skalo montras angulon nulo. La mezuritaj objektoj estas tre distancaj. Negativaj altitudoj ne estas praktike mezureblaj ĉar objektoj estas nevideblaj sub horizonto, sed kapablo mezuri ankaŭ negativaj anguloj estas bezonata en sekvantaj kazoj.
Oni rigardas al la ĉiela objekto tra du malgrandaj truoj. En la horizontala skalo oni vidas direkton de objekto kaj en la vertikala skalo ĝian angulan alton super horizonto. Precizeco de ĉirkaŭ ±1° estas atingebla eĉ sen optikaj helpiloj.
La skalo en la duoncirklo funkcias memstare kun gravito kaj ĝia tasko estas ĉiam indiki la altitudon de celumita objekto. En ĉi tiu unua kazo ĝi estas superflua, ĉar skalo de mezurilo en la vertikala cirklo jam montras altitudon kiam la suba cirklo estas horizontala, sed en aliaj sekvantaj kazoj la suba skalo ne estas ĝenerale horizontala, nek povas la supera skalo tiam indiki altitudon de objekto super la horizonto.
Dekstre ni vidas la saman mekanismon sur tia nivelo kiu estas kontraŭ horizontalo en angulo 90° - geografia latitudo de situo
kaj klinata al nordo. Do en Pori la klino de suba skalo estus 90° - 61,5° = 28,5°
al nordo. La subaĵo devas esti firme kaj akurate direktita kun meridiano. La supra parto tamen turniĝas ĉirkaŭ siaj aksoj same kiel antaŭe.
La dekstra mekanismo ebligas mezuri la ekvatorajn kordinatojn de ĉiela objekto. Oni povas mezuri la lokan horan angulon (LHA) kiu estas de sudo aŭ meridiano 0 ... +180° horloĝdirekte (al okcidento) aŭ de meridiano negativa 0 ... -180° maldekstrume (al oriento). La skalo en la duoncirklo indikas plie altitudon, same kiel antaŭe.
Oni povas ankaŭ mezuri rekte la deklinacion de objekto. La deklinacio de ĉiela objekto ne ŝanĝiĝas rapide. Deklinacio estas la angula alto super ekvatoro de ĉielo (norden). Ĉielan ekvatoron ni povas imagi kiel daŭrigo de ebeno de ekvatoro de Tero en la ĉiela sfero.
La objektoj de ĉielo ja evidente sin movas kiam la tempo paŝas. Tiu dependas plejparte de rotacio de nia planedo la Tero. Do krom la direktoj oni bezonas ankaŭ rimarki la prezican momenton de tempo de observo. Tia mezurilo havas grandan edukitan valoron, sed ian sciencan valoron ĝi ne plu havas. La rezultoj estas tro neakurataj por scienca uzo.
Do eblas mezuri direkte la horizontaj kaj la ekvatoraj kordinatoj de objektoj. Se oni scias la lokan stelan tempon (LST) de observo kaj la mezuritan horan angulon, oni povas kalkuli la pli ĝeneralan kordinaton RA aŭ latine ascensio recta
kiu ne estas dependa de geografia situo de observanto. Loka stela tempo estas la loka hora angulo de punkto de printempa ekvinokso.
La Torquetum tamen estas kapabla al pli ol tio. Eblas mezuri rekte la ekliptikajn kordinatojn de objekto.
Oni nur bezonas novan parton kiu modelas la angulon 23,5° inter la ĉiela ekvatoro kaj ekliptiko. Aliaj partoj de mekanismo restas la samaj. La nova parto situu inter la supera parto de mekanismo kaj la nivelo de ekvatoro de ĉielo.
La ekliptiko ja estas "la jara vojo de Suno sur la ĉielo". La deklinacio de Suno varias inter -23,5° kaj + 23,5° kiu ja estas la sama angulo inter ekvatoro kaj ekliptiko.
Oni povas atentigi ke fakte la centroj de ekvatora plato kaj ekliptika plato devus esti precize la samaj. En tiu kazo la ekliptika plato ja estas klare super la ekvatora plato. Ĉu pro tio ne okazas superflua eraro nomita "paralakso"?
Oni tamen memoru ke la mezuritaj objektoj estas tre distancaj. Kvankam principe estiĝas eraro, estas la problemo en praktiko sensignifa ĉar la ĉielaj objektoj estas tre foraj laŭ homaj skaloj.
Krome estus teknike malfacile se la platoj devus sekci unu la alian. Kiel oni realigu la mezuron de ekliptika longitudo se ekvatoro krucas la ekliptikon?
Dekstre ni vidas modelon de kompleta torquetum
kiu kapablas mezuri rekte la ekliptikajn kordinatojn de objektoj. Tamen la korekta stela tempo devas esti lokata en la pozicio de nia nova parto. Kaj la stela tempo ja paŝas preskaŭ en la sama takto kiel nia ordinara tempo.
Mezurilo de ekliptika latitudo situas ja tre alte super la ekliptiko. Denove oni povas demandi ĉu ne estos ioma eraro pro tio? Estus tre malfacile se la movanta mezurilo de latitudo devus iri tra la ekliptika plato! La mezurilo de latitudo situas alte super la ekliptiko tiel ke eblas mezuri eĉ latitudoj ±40° sen kolizio kun la ekliptika plato. La propra loko de centro de latituda circlo estus ja la sama kiel la centro de ekliptika plato, sed praktike la eraro estas nenotinda pro granda distanco de objektoj. Oni ja volas mezuri kaj pozitivaj kaj negativaj ekliptikaj latitudoj kun la sama mezurilo kaj en tia strukturo de maldikaj aksoj la movantaj niveloj ne povas kruci unu la alian.
En la ekliptika formo oni mezuras rekte la ekliptikan longitudon (angula distanco de printempa ekvinokso) kaj la ekliptikan latitudon (angula alto super la ekliptiko) de objekto rigardante tra tiuj samaj du malgrandaj truoj.
La torquetum
estas mekanike iom kompleksa mezurilo en sia antikva versio. La aksoj de mezuriloj situas iom alte kompare al subaĵo. Do la ekvilibro de mezurilo estas iom malforta. La partoj de tiu mezurilo estas iom sentemaj al fleksiĝo kaj defrotiĝo.
Ĉu eblus plani kaj konstrui pli modernan, pli fortan kaj pli profitan version de torquetum
kun nuntempa tekniko? Certe la maldikaj aksoj estas la baza problemo de klasika efektivigo. Pli dikaj aksoj ebligos pli kompaktan, relative pli malaltan kaj multe pli stabilan strukturon. Oni ne konstruu en alto, sed en larĝo.
Jes ja, la principoj de torquetum
estas interesaj. Eĉ pli interese estas demandi : ĉu eblas kombini la principojn de torquetum
en ia relative ordinara loĝdomo? Ĉu eblas praktike vivi en ia granda torquetum
?
La strukturoj de loĝdomo devas ja esti multe pli ampleksaj kaj vastaj ol tiaj platoj, sed malgraŭe la celo eble estas iel kaj iom atingebla. La torquetum-domo eble ne estas vera mezurilo, sed granda aŭtomata "simulatoro".
La aksoj de mekanismo povas esti multe pli stabilaj. Ekzemple la akso de loka stela tempo kiu situas en la ekvatora ebeno povas havi diametron de 5 metroj kaj multaj strukturoj povas situi en la interna flanko de tiu akso. Eblas konstrui la mekanismon relative malalta kaj stabila tiel ke strukturoj situas interne. Oni tamen devas zorgi ke la strukturoj ne blokas vidkampon troe.
Al mi persone suficas se la torquetum-domo povas konstante sekvi la Lunon aŭ iun klaran planedon. Tiuj objektoj ja ne estas konstante super la horizonto kaj ofte ili estas nevideblaj pro nuboj aŭ troa lumo de Suno. La mekanismo tamen estas tro kompleksa por sekvi nur la Sunon, ĉar la ekliptika latitudo de Suno estas ĉiam nulo.
Oni ne ĵetu for la fajnan kapablon sekvi la ekliptikan latitudon de objekto. Praktike tamen estas prudente prezenti nur malgrandaj latitudoj. Al planedoj sufiĉas ekliptikaj latitudoj ±8°. Al Luno sufiĉas eĉ ekliptikaj latitudoj ±5°. Kiam la skalo de latitudoj estas tiel malgranda, eblas konstrui la mekanismon relative malalta kaj pro tio ankaŭ solida, fortika, firma. Ekliptika latitudo ne ŝanĝiĝas rapide, sed oni ne volas en sia hejmo fali for de sia lito dum nokto pro granda ŝanĝo de horizonta altitudo de sekvata objekto.
Nu, mi devas konfesi ke estas multe pli simple se la mekanismo situas nur interne en la domo, en la interna flanko de fiksitaj muroj, sub fiksita tegmento. Dum vintro eble estus en nia kilmato iom maloportune se la eksteraj strukturoj de domo devas funkcii kiel vera torquetum
.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo