<<

#308 ; Novaj vojmontriloj por postvirusa mondo

>>

Eble la virusa epidemio neniam estos finita. Eble por la vivo de multaj ordinaraj civitanoj okazis konstanta difekto? Tamen ŝajnas ke la socio jam provas returni al norma stato kaj norma agado. Mortintoj restos mortintaj, malsanuloj malbone fartas, sed en la mondo de riĉuloj, burokratoj kaj politikistoj hele brilas la Suno.

Aŭtuno jam alvenis por nordaj landoj. Koloroj de aŭtuno eble plezurigas la okulojn kaj menson de homoj.

En la apuda arbareto kreskas multaj junaj kverkoj kaj aceroj kiuj evidente jam trasukcesis tra multaj vintroj, kvankam ili apenaŭ apartenas al la origina naturo de tio arbareto. Eble la arbareto estos future iom alia, pro la iom pli varma klimato kaj speciale pro la ne tre malvarmaj vintroj?

Mi vizitis vendejon. Survoje tra la arbareto mi vidis kelkaj pecoj kun teksto, fiksitaj al arboj. Estis iaj taskoj por la infanoj de lernejo aŭ eble ludlernejo? Mi ne obeis la ordonojn sur la pecoj. Mi ja tute ne ŝatas burokratojn.

Nu, nun mi komprenas ke la infanoj devas esti almenaŭ 9-jaraj ĉar alie ili estus tro junaj por legi kaj kompreni la instrukciojn.

Ordinara homaro kredeble bezonas novaj vojmontriloj por la estonteco. Tiuj vojmontriloj tamen ne estas same facilaj kiel la pecoj de taskoj por infanoj. Gimnastiko kaj imitaj movoj de leporo aŭ eĉ imitaj sonoj de urso ne solvas la plej malfacilajn problemojn.

Finnaj politikistoj kaj burokratoj certe provas proponi iaj vojmontriloj por la futuro de civitanoj, sed tiuj instrukcioj iel similas al la ridindaj arbaraj pecoj por infanoj. Oni nur tre kontraŭvole publike kaj honeste diskutas pri la por popolo plej gravaj temoj de socio.

Unu centra dogmo por finnaj politikistoj kaj burokratoj estas devigo por aĉeti proksimume 60 da novaj okcidentaj ĉasaviadiloj per 10000 milionoj da eŭroj ( jes vere proksimume 10'000'000'000 € ) por la finnaj aerfortoj. Ili volas trompimponi al la finna popolo ke sen tiuj Rusujo atakus Finnlandon kaj ke nur kun la naŭze karaj ĉasaviadiloj estus Finnlando sekura.

Se tamen vera milito ekspolodus inter Rusujo kaj Finnlando, estus tiuj tre multekostaj ĉasaviadiloj fakte preskaŭ neuzeblaj por protekti eĉ strategie la plej gravajn areojn de Finnlando en la moderna mondo de armiloj. Tuta areo de Finnlando certe estas neebla por protekti dum milito, oni devas konsentriĝi al strategie plej gravaj celoj. Por grandpotenco estas facile por trovi la situoj de ĉiuj aviadiloj ekzemple per spionaj satelitoj.

En vera moderna milito oni uzas misilojn kiujn eĉ la novaj aviadiloj realisme ne povus repuŝi kaj detrui. Finnlando havas tute nenian protektadon kontraŭ balistikaj misiloj kaj eĉ la protektado kontraŭ la pli malrapidaj krozmisiloj - kioj estus almenaŭ teorie repuŝeblaj - estas praktike nekredebla pro tre mankhavaj rimedoj.

La novaj multekostaj ĉasaviadiloj estus fakte uzeblaj plejparte nur dum paco, sed oni ne bezonus tiel multe da ili por kontrolo de aertrafiko dum relative trankvilaj tempoj. Ĉu la finnaj impostpagantoj vere volus pagi 10 miliardoj € pro militistaj aviadiloj kioj tamen estus fakte praktike neuzeblaj dum vera militista konflikto! Nur grandpotencoj povas nuntempe uzi aviadiloj dum vera milito, pli malgrandaj landoj ne plu povas tion, tion pruvas la nova milita historio de lastaj 30 jaroj. Finnlando ne estas ia grandpotenco. Por malgranda lando estas granda kvanto da ĉasaviadiloj nur vana malŝparado de mono. Oni povus uzi la monon pli bone.

Rusujo havas almenaŭ 1500 da uzeblaj ĉasaviadiloj, do tre multe pli ol Finnlando. Rusujo ankaŭ posedas fortaj nukleaj armiloj, sed la plej akuta kaj pereiga problemo estas la rapida rusa misilo "Iskander". Ĝi nur flugas relative mallongan distancon (oficiale malpli ol 500 kilometroj), sed Finnlando kiel najbaro estas sufiĉe proksima al Rusujo.

Finnlando havas nenion protektadon kontraŭ la precizaj "Iskander"-misiloj. Tioj rusaj misiloj bezonus malpli ol 10 minutoj da tempo por detrui la plej gravajn strategiajn celojn en Finnlando. Nenio helpus. Post tia surpriza atako estus Finnlando jam kvazaŭ surgenua, praktike faligita, disbatita.

La finnaj generaloj volas havi iliaj iom multaj novaj okcidentaj ĉasaviadiloj je tre multekosta prezo kion la humila popolo pagas pro ili. Ilia utilo dum ebla vera severa milito tamen estas tre dubinda. Por malgranda lando kiel Finnlando estus multe pli bone por armi la plej gravajn strategiajn areojn per abunda "missile defence", se oni volas veran sekurecon en moderna granda milito.

Multaj EU-finnlandanoj volas imagi ke okcidenta NATO helpus la landon en okazo de rusa atako. Estas tamen dubinde ĉu la okcidentaj armeoj povus savi Finnlandon dum tioj unuaj 10 minutoj de milito. Poste estas jam tro malfrue. La rezulto estas jam decidita. La okcidentaj sangavidaj NATO-landoj povus ankaŭ samtempe havi siaj propraj hejmaj problemoj.

Finnlando estas tro vundiĝema por labori kiel okcidenta militista antaŭposteno ĉe limo de Rusujo. Nenia bona ideo por fariĝi ia humila komisia knabo por Usona armeo. Nenia saĝa decido por oferi la landon pro Usonaj militistoj. Pli sekura politiko estus eviti kaj mildigi la jam severan kontraŭan situacion inter oriento kaj okcidento.

Finnlando ne povas venki en milito kontraŭ Rusujo. Aliaj landoj ne volus plivastigi la konflikton se Rusujo atakus Finnlandon. Ili ne volas ekbruligi la trian mondan militon en la mondo de danĝeraj nukleaj armiloj. Finnlandaj politikistoj devus kompreni ke tia flanka malgranda lando estas oferebla fronte de multe pli grandaj perdoj. Bedaŭrinde se relative soleca malgranda lando Finnlando suferas severan malutilon en surpriza militista atako, sed oni certe ne volas riski kaj detrui praktike tutan surfacon kaj vivon de planedo Tero pro tio. Tio ja ne helpus.

Nia propra nacio "Mueleja Insulo" provizore tute ne posedas misilojn. Misiloj tamen estas la laboriloj de moderna milito, kiel jam 30 jaroj da historio de militoj por ni rakontas. Tion fakton ni devus rakonti por la pompaj finnaj generaloj, burokratoj kaj politikistoj.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)