<< | #307 ; Sub bona tegmento vivo pli utila kaj facila |
>> |
Por mi verŝajne estas jam la eblecoj de praktika doma konstruado perditaj, sed tio tute ne aliigas la fakton ke konstruado estas principe grava afero. Tegmento de domo klare estas grava temo. Kia estus domo sen tegmento! Tial mi nun volas iom skribi pri konstruado kaj tegmentoj.
Apude estas fotita kovrilo de interesa finna libro pri tradicia domkonstruado, certe ne pri la plej nova povoscio de tio fako, tamen interesa. La enhavo de libro estas pli malnova ol la kovrilo. Novaj domoj povas esti tre multe aliaj, sed mi kredas ke simplaj bazaj reguloj estas ankoraŭ validaj. Burokratoj certe povas havi ilian propran opinion kaj evidente ekzistas multe da burokratoj en Finnlando. La novaj oficialaj burokrataj reguloj por konstruado estas iom altflugaj. Malmultekosta konstruado ne eblas en Finnlando.
Laŭ onidiro leviĝas la prezoj de loĝejoj forte en plej grandaj finnaj urboj. Ĉu ĉiuj finnaj homoj jam volas loĝi en Helsinki aŭ almenaŭ proksime en sia propra loĝejo? Ĉu ne plu eblos akiri porvivon en aliaj partoj de lando?
Laŭ onidiro estus rekomendinde por konstrui novaj domoj plejparte el ligno. La vastaj arbaroj de Finnlando produktas multe da uzebla konstrua materialo. Vivantaj arboj suĉas karbondioksidon ( CO2 ) el aero kaj akvon el tero, kreskas kaj produktas lignon. Tiel iom da karbono foriras el aero kaj formas materialon kio konserviĝas longe kaj estas uzebla konstrua materialo.
Fotosintezo en verda planto per klorofilo al simpla sukero glukozo el kio povas estiĝi aliaj pli komplikaj karbonhidratoj, kaj fine ankaŭ ligno:
6 CO2 + 6 H2O ---> C6H12O6 + 6 O2
Cetere, oni antaŭe kredis ke la oksigeno ( O2 ) kion la verdaj plantoj liberigas al aero kiam ili asimilias, estus devene de karbondioksido ( CO2 ) de aero, sed testoj per izotopoj pruvis ke fakte ĝi estas devene el akvo ( H2O ). La karbondioksido de aero ligiĝas tute al solida materialo dum asimilado.
Oni deziras ke la klimato de mondo estos pli bona se oni multe konstruas el ligno. Konstruado el betono kaŭzas pli da ellasoj de karbondioksido. Ekzistas tamen tre fortaj funkciuloj en Finnlando kiuj firme apogas brikdomojn kaj betonon. La plej grandajn domojn oni konstruas por publikaj destinoj kaj la pompa finna ŝtona & betona konstrua industrio havas firman tenon kaj tenantan prenon el tiuj projektoj.
Por mi persone nova loĝejo estus aktuala. Post venonta monato marto ne plu eblos por mi loĝi ĉi tie en Tekunkorpi, kie mi vivis ek de jaro 2015. Mi ankoraŭ ne scias kie mi trovus novan tegmenton, protekton kontraŭ vento, pluvo kaj neĝo.
La senesperan urbon Pori mi ne multe ŝatas kaj tial io alia loko estus pli alloga, sed mi ne scias ĉu eblus transloĝiĝi. Tial mi ne plu subskribas kiel "La Ambasadoro en Pori", sed kiel "La Ambasadoro en Finnlando". Ĉiuokaze mi esperas ke mi iam povus loĝi ie alie ol en ĉi tiu trompiĝplena kaj malafabla urbo Pori, prefere en mia hejmloko Ostrobotnio.
Estas multekoste por loĝi en Finnlando. La malvarma vintra klimato estas granda ekonomia ŝarĝo. Multaj finnoj serveme kaj senplende investas ĉiujn siajn ekonomiajn rimedojn al ilia propra loĝejo.
Do abunde da problemoj en konstruado kaj loĝado. Mi tamen volas admiri la planojn de bonaj tradiciaj tegmentoj el la supre menciita libro.
Ligna strukturo de granda tegmento estas bela por rigardi de sube. Miaj plej fruaj memoroj pri belaj lignaj tegmentaj strukturoj estas el lernejo en Ostrobotnio kie mi vivis dum miaj unuaj jaroj. En vasta subtegmeto sen apartaj ĉambroj kaj sen varma izolado estis la impresaj masivaj nudaj traboj de tegmenta strukturo bone videblaj.
Longa spano - ekzemple pli ol 8 metroj - inter portantaj muroj de domo postulas pli komplikaj strukturoj por la tegmento. Vento povas esti granda forto por la granda surfaco de tegmento. Vintre kaj printempe sur la tegmento povas esti iom multe da peza neĝo kaj glacio.
Por tre grandaj kaj vastaj tegmentoj oni evidente bezonas bone portantan plafonon ("interna tegmento") kiel portanta planko aŭ bone portantaj vandoj ("internaj muroj") en la domo. Tion mi vidas el malnovaj desegnaĵoj de libro. Nuntempe oni tamen povas glui tre grandaj, bone portantaj kaj firmaj lignaj apogiloj el pli malgrandaj partoj kaj tial la moderna situacio eble jam estas alia. Vidu la finnan tekston pri "Liimapuu", esperante proksimume "gluita ligno", per via selektita lingvo. Oni povas ankaŭ uzi la pli detalan nomon CLT aŭ "Cross-Laminated Timber".
Mi provis iom kalkuli tradiciaj simplaj tegmentaj strukturoj, sed provizore estas la atingoj nur modestaj. Espereble mi pli multe lernos, iom post iom.
Unu por mi iom surpriza faktoro pri ŝtipokabano, konstruita el simplaj traboj, estis ke ordinare la strukturo iom sinkas kaj malleviĝas dum jaroj. Kredeble ankaŭ ordinaraj tegmentaj lignaj strukturoj povas iom malleviĝi dum longa tempo. Se la tuta tegmento tute same iom sinkas kaj ne rompiĝas, tio tamen apenaŭ estus ĝenerale granda problemo.
Por mia kara ideo pri trategmenta sunhorloĝo per speguloj povus la iom sinkanta tegmento de domo tamen kaŭzi iomaj problemoj. La sunhorloĝo evidente ne povus esti portanta strukturo. La mezuroj en la sunhorloĝo ne rajtus aliiĝi tro multe. Hmmm, iom por pensi kaj mediti.
Kun tegmento aŭ sen tegmento, sub nia propra tegmento, aŭ sub lua tegmento, ĉiuokaze ni devas forte batali tra la vivo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |