<<

#306 ; Por soleni miaj 63 longaj jaroj

>>

Mi estos 63-jarulo je fino de septembro 2021, ĉar mi naskiĝis en jaro 1958. Nu, nekredeble alta aĝo por mia fragila korpo. Mi antaŭe supozis ke mi mortas jam kiel 20-jarulo. La nombroj 6 kaj 3 ja troviĝas en la titolo de artikolo kaj tial ĉi tie estas konvena okazo por festi la naskiĝtagon.

Heroo de tago nature rajtas fari kion ajn li volas. Mi estas la heroo de mia naskiĝtago. Mi do rajtas libere rememoradi, revi kaj iluzii. Neniu povas min deteni kaj haltigi. Mi vivas!

Dekstre estas fotita grandaj aŭtunaj folioj de tusilago. Kelkaj folioj estas jam iom flavaj. Foton pri printempa tusilago ni vidis ekzemple en artikolo #265. Multaj multjaraj plantoj aŭtune evakuas valoran verdan klorofilon el siaj malnovaj folioj kaj konservas ĝin por la venonta printempo, por la postvintra nova kreska periodo. Ili forlasas siajn malnovajn foliojn kiu ne povus elturniĝi tra la venonta vintro. Aŭtuno ne signifas finon de ĉio vivo, tutan morton. Printempe estas pli facile por esti optimisma.

Mi memoras malvarmaj vintroj ĉe 1978. Eble la fizikaj temperaturoj ne estis escepte malaltaj, sed por mi tioj vintroj estis tre malvarmaj, senesperaj, malfacilaj. Estis kvazaŭ fino de vivo, fino jam antaŭ la vera komenco de plenkreska vivo. Mi preskaŭ mortis, kvankam mi estis oficiale sana.

De tioj preskaŭ antikvaj tagoj devenas mia intereso por la hobio de astronomio. Nu, estas evidente malfacile por kompreni kiel tute senfrukta scienco kiel astronomio solvus la plej akutajn kaj severajn problemojn de homa vivo. Povas tamen esti ke vera solvo tute ne ekzistis. Klare astronomio kiel hobio estis nur surogato, sed almenaŭ ĝi estis io interesa, io inda je vivo. Revoj pri scienco savis mian vivon en ventegoj de mondo.

Evidente ekzistas aĉeteblaj multaj diversaj pretaj astronomiaj teleskopoj por amatoroj. Nature estas tamen pli bone mem konstrui. Iom post iom mi revis pri konstruado de propra teleskopo, eble eĉ pri mem farita malgranda observatorio. Mem konstruita astronomia teleskopo devas esti relative simpla. La plej granda aperturo de objektivo povus esti eble maksimume 40 centimetroj, sed pli malgranda estus pli facila en praktiko.

Speciale min interesus "malrapida" spegula teleskopo kion oni povus uzi oblikve al optika akso. Eble fokusa distanco f=2000mm kaj aperturo f/10. La diametro de spegulo do estus 200mm. Tia teleskopo certe ne estus la plej praktika. Estus relative longa tubo kaj tamen iom malrapida por foti. Tia objektivo f/10 bezonas por ekspono kvaroble da tempo por la sama rezulto kompare al "rapida" spegula teleskopo f/5. Rapidan spegulon oni tamen ne povas uzi oblikve al optika akso, sen tre granda eraro.

La teleskopo estus iom granda kun la firma ekvatora stativo kaj kredeble ĝi bezonus ian protektantan observatorion por resti en bona ordo malgraŭ malbonaj vintraj veteroj.

La lumo eniras oblikve al optika akso. Je la fokusa distanco f=2000mm eniras la lumo al centro de spegulo proksimume duonon de aperturo, 100mm flanke de optika akso. La angulo de oblikveco do estas proksimume arctan (1/20) = 2,9° kaj oni povus ankoraŭ movigi la fotilon iom pli proksimen al optika akso de spegulo tiel ke la angulo estus pli malgranda.

La fotilo situu je la fokuso de iom oblikva lumo el infinito. Pro la oblikveco de fotado la fotilo ne blokas la lumon kio eniras al spegulo kaj tial la kontrastoj de lumo estas pli bonaj por surfacaj ĉielaj objektoj kiel planedoj kaj nebulozoj. Oni devas iom kapabli reguligi la pozon kaj lokon de fotilo tiel ke la fotoj estas bonaj. La fotilo kaj alia elektroniko devas esti facile malfiksebla kaj facile fiksebla ĉar oni ne deponas ilin eksterdome. Tian iom grandan strukturon oni deponu eksterdome ĉar ne estas facile portebla.

Nu certe mi devas konfesi ke la ideo estas iom maltrankviliga kaj dubinda, sed kiel heroo de tago mi havas privilegioj. Mi rajtas havi vizioj kaj revoj, eĉ iom dubindaj. Optiko de iom granda pligrandigo estas unu parto de astronomia teleskopo, sed ĝi estus neuzebla sen bona firma stativo kio ebligas direktigi la optikon al dezirata direkto. Sekve mi do provas desegni la ekvatoran stativon.

Apuda tre kruda desegnaĵo presentas la ĝeneralan ideon de teleskopo kun ekvatora stativo. La optiko estas en la flava kesto. La intenco estas ke la flava kesto estu en ekvilibro je sia akso de deklinacio. Ankaŭ la tuta turnebla parto estu en ekvilibro je la akso de horangulo. Tial oni ne bezonas multe da forto por direktigi la teleskopon.

Oni kredeble bezonas ioman reguligon por la loko de deklinacia akso relative al la flava kesto kaj ankaŭ por la loko de deklinacia akso en la turnebla framo. Nature la pezocentro estas proksimume en geometria centro de tiuj unuopaj iom simetriaj partaj strukturoj, sed estu iom da rezervo por reguligo.

Oni ne povas direktigi la optikon al norda poluso de ĉielo kun ĉi tiu stativo, sed aliaj gravaj direktoj inter oriento kaj okcidento estus iom liberaj. La framo ne rajtas limigi la movojn de teleskopo tro multe. Klare la teleskopo ne bezonas foti suben, sub horizonto. La plej gravaj celoj estas ĉe ekvatoro kaj ĉe ekliptiko kaj ĉe Lakta Vojo proksimume el oriento ĝis okcidento. Direkto de norda ĉielo proksima al horizonto ĝenerale ne estas tre interesa.

Dekstre vi vidas kiel mi pensis aranĝi la turneblan framon por la teleskopo. Klare tio estas nur prepara ideo. Oni povas uzi lignon multe por konstrui malgrandan teleskopon, sed ekzemple la aksoj estu el pli firma materialo, metalaj se ne tre grandaj. Interesa materialo por - iom vastaj kaj relative malmulte surpezitaj - lagroj tamen estus "Teflon"Polikvarfluoretileno kio havas tre malgrandan froton. En lagro estus bona amiko por glata ŝtalo.

Nu, por la plej bona RPi-fotilo de artikolo #300 estus ja pli realisma fokusa distanco nur unu metro kaj eĉ tio estas iom longa. Ideale unu rastrunuo sur la fotila sensilo respondus al la plej malgranda angulo kion realisme eblas foti, en Finnlandaj ne tre bonaj cirkonstancoj unu sekundo da angulo, 1" = 1/60 minutoj de angulo = 1/3600 gradoj , neniam pli bona.

Kaj certe teleskopo de iom granda pligrandigo bezonas mekanismon por sekvi la rotacion de ĉielo dum eksponado de foto kio eble daŭras multaj sekundoj. Oni bezonas turni la horangulan akson iom ebene proksimume 360°/24h = 15°/h = 15'/min = 15"/sekundo aŭ unu minuton da angulo dum 4 sekundoj de tempo, tiel ke oni kompensas la rotacion de ĉielo kaj la teleskopo restas direktita esence al sama direkto de ĉielo dum iom longa fotado.

Klare mi bezonas pli da planoj pri la detaloj. Tempon mi havas la reston de mia vivo. Multe restas por batali, sed ...

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)