<< | #305 ; Cetere, kiuj ni, mi kaj vi vere estas? |
>> |
Mi estas Vesa en Finnlando (en ekzilo), esperanta karesa nomo Veĉjo se vi nepre volas esti tiel familiara, baldaŭ 63-jara viro kaj sube vi vidas mian foton. Estas mia nomtago, la finna tago de Vesa, 27.09.2021 kaj tial mi nun estas tre senbrida. Mi preskaŭ vidas vin?
Nu, la foto eble estas iom stranga. Oni fotis miaj du okuloj en sanitara servo ĉar mi havas diabeton, kaj tial miaj pupiloj estas iom grandaj kvankam la lumo estas bona. La pupiloj devas esti grandaj tiel ke eblus foti la internon de okuloj per fulmo. La rezulton de fotado mi ricevos post du semajnoj. Mi jam scias ke antaŭe okazis ioma daŭra difekto por la ĉeloj en la fundo de okuloj.
Miaj okuloj ne plu estas tre bonaj. La multa enhavo de sukero en sango povas malutili okulojn, la ĉelojn en la fundo de okuloj, vidkapablon. Nu, klare mi estonte kiel eble plej bone provos resti sana kaj bonfarta. Mia propra natura insulino tamen ne funkcias tre bone kaj tial mi daŭre bezonas medikamentoj.
Ekzemple pli ol 10 mmol/Litro
da sukero en sango jam estas iom tro multe se oni laste manĝis almenaŭ kelkaj horoj antaŭe. Tute post manĝado la sukera enhavo en sango certe estas pli alta. Malpli ol 5 mmol/Litro
tamen eble estas tro malmulte. Mi provas sekvi kaj obei la dieton de diabetulo, se eble. Por manĝi tute ne estas facile.
Krome mi devus iom-post-iom perdi proksimume 10 kg da korpa pezo, ĉar mi estas tropeza. Eble la pezo 100 kg kiel viro 1,8 metroj longa estus por mi atingebla kaj bone sida? Eble mi tiam estus pli sana, aŭ almenaŭ malpli malsana? En Finnlando la malsanoj de klientoj certe estas nur kulpo de klientoj, tion teniĝon de personaro oni klare observas en sanitara servo.
Sed kiuj vi fakte estas? Mi provas tion sekve iom diveni. La granda komputilo por miaj paĝoj vesapetays.net ( proponita per wepardi.fi ) rakontas pri la uzantoj de paĝoj ĝis septembro.
Certe la scioj pri uzantoj estas nur proksimumaj kaj iom interpretindaj. Mi tamen provu. Mi vidas multaj IP-adresoj, sed ili restu sekreto.
Mi kredas ke mia reta paĝaro havas proksimume 2000 da uzantoj, plejparte el Finnlando. Tion rakontas la statistiko de granda komputilo. Bedaŭrinde tamen estas tre neprobable ke ĉiuj tiuj uzantoj estus esperantistoj.
Kredeble la nombro de esperantistoj devas esti multe pli malgranda, eble maksimume nur kelkaj dekoj? Ĉu eble centoj?
La angla frazo "operating system" estas esperante Operaciumo, ankaŭ "mastrumsistemo". Ĝi estas la baza programo de komputilo. Ĉiuj aliaj programoj bezonas ĝin. Plejparto de uzantoj uzas Windows-sistemon en sia komputilo, rakontas la statistiko, sed estas ankaŭ plezurige multaj Linux-uzantoj.
Mi mem certe volus uzi pli da Linux-sistemoj, sed provizore mi plejparte estas nur kompatinda garantiulo de Windows kaj Bill Gates.
Mi estas nur tre milda Apple -persono, sed mi kredas ke iOS, Macintosh kaj Safari aludas al Apple -uzantoj. Mi havas nur simplan Apple -komputilon, kaj nenian vere utilan tian laboran komputilon ke taŭgus por vera laboro. Nature mi konas ankaŭ Android -sistemon, sed mia malnova 7-cola Android -aparato estas malrapida kaj tro malgranda por vera uzo. Miaopinie 10-cola aparato estus la plej malgranda vere uzebla.
Mi nepre devas trovi esperantan esprimon por la angla "web browser" ... Nu, iom surprize la rekomendita esperanta vorto estas TTT-legilo! Nu, oni povus uzi ankaŭ aliaj nomoj por sama intenco ... foliumilo, navigilo, retkrozilo ... plej probable vi ĵus nun legas ĉi tion tekston helpe de tia foliumila programo.
![]() |
![]() |
Evidente miaj tekstoj aperas iom aliaj en diversaj sistemoj. Miaopinie tio ne estas granda problemo. La leganto ja povas mem reguligi la grandon de paĝo. Krome multaj el vizitantoj kredeble uzas diversajn tipojn de "inteligenta telefono" kaj estus malfacile scii kiel la paĝoj fine aperas. Simpla kaj tute perfekta solvo miaopinie apenaŭ ekzistus.
Miaopinie la skandinaviaj literoj Ä, ä, Ö, ö, Å, å ne plu estas problemo por modernaj Unix -sistemoj, aŭ ĉu mi eble eraras? Iam mi skribis ilin aparte kiel ('&'+'Auml'+';') Ä, ('&'+'auml'+';') ä, ('&'+'Ouml'+';') Ö, ('&'+'ouml'+';') ö, ('&'+'Aring'+';') Å, ('&'+'aring'+';') å ... sed estas jam multe tro maljuna por tia klopodo. Certe mi ne scias ĉion, mi ja estas nur humila diletanto. Eble Unicode, esperante Unikodo helpis? Eble la problemo estis nur kun 8-bitaj ANSI-kodoj kiuj origine ne enhavis skandinaviaj literoj.
Google Chrome estas la plej populara komputila programo por viziti miaj paĝoj. Mi ankaŭ ĝin multe uzas.
Mi mem multe uzas jam iom eksmodan MS Internet Explorer por vidi ĉi tiuj paĝoj, ĉar estas sufiĉe bona por miaj simplaj paĝoj, kvankam fakte malnova. Do eble plejparto de IE-vizitoj fakte estas nur miaj?
Mi tamen tute ne estas kulpa je tiuj antikvaj Netscape -vizitoj! Mi certe ne estas tiel eksmoda! Laste mi uzis Netscape dum la 1990-aj jaroj. Ĉu ekzistas pli nova vario?
Por ĝenerala uzo mi nature uzas ion pli modernan programon. IE ne plu taŭgas por ĝenerala uzo, estas tro malnova. Por miaj ege simplaj kaj malnovstilaj paĝoj malnovaj programoj tamen kredeble funkcias sen problemoj.
Iom surprize ke mi tute ne vidas la pli novan programon Microsoft Edge de firmao Microsoft en la listo. Mi supozis ke ĉiuj malnovaj IE -uzantoj jam estus diligentaj Edge -uzantoj.
Jes, iom surprize, mi ne estas la sola persono en ĉi tiuj paĝoj! Kredeble iuj aliaj vere legas miajn tekstojn! Aŭ almenaŭ rigardas fotojn? Certe mi estas nur modesta fotisto.
Klare mi ne estas ia dominanta normo aŭ alta aŭtoritato pri la lingvo Esperanto. Mi kredas ke gazeto Monato estus multe pli bona fonto pri la bona kaj gramatike korekta uzo de nia kara lingvo. Por mi lingvo ne estas ia sankta ideologio aŭ la granda alvokiĝo de vivo, estas nur laborilo.
Nu, ni memoru ke fakte mi havas multaj principe sendependaj paĝaroj ĉi tie sub la sama adreso vesapetays.net, plejparte en finna lingvo. Nuntempe mi plejparte skribas en Esperanto, sed ekzistas multaj malnovaj finnaj paĝoj. Jen kelkaj ekzemploj:
Kiu vi do estas?
Plej verŝajne vi estas finna. Estas tamen multaj aliaj naciaj alternativoj, kion la apuda listo atestas. Iom surprize mi eble havas centoj da klientoj en Usono. Nu, mi tamen ne finos por uzi la bonan frazon "trigger-happy yankee" pro tio! Estas tre utila kaj karakteriza esprimo! Nu, povas ja esti ke ĉiuj usonanoj ne estas frenezaj murdistoj ...
Por la vizitantoj el Meksikio mi volas diri ke ĉi tio "amcim" tute ne estas ia "Asocio de MotoCiklistas in Mexico" ( ... nu, nur mia malbona hispana lingvo ... ), sed la origina ideo por esperanta nomo estis "Ambasado de Memstara Civito Insulo de Muelejo" kaj tial la mallongigo "amcim". Tiu meksikia reta adreso amcim.com tamen jam estis rezervita. Sed mi ne aliigis la nomon "amcim" kion mi jam selektis.
Por vizitantoj el suda hemisfero de nia planedo (ekzemple "South Africa") mi devas rememorigi ke mi estas nordulo kaj mia perspektivo estas provizore nur norda. Ekzemple kiam mi skribas pri sunhorloĝo, vi memoru ke mi estas nordano kaj mia Suno estas iom alia afero.
La loĝantoj de suda duonsfero de Tero ja staras renversite! Kredeble ili estas sub konstanta danĝero por fali el surfaco de planedo al malplena spaco! Almenaŭ ilia sango verŝiĝas al ilia kapo kaj ilia vizaĝo tial aperas hele ruĝa! Ĉu vi suduloj ne prefere translokiĝu al nia sekura norda hemisfero!?
La sveda lingvo iam kaŭzis por mi penon kiam mi skribis esperante. Ekzemple mi ofte volus uzi verbon "krevi" ( kio ne estas esperante la vorto kion mi volus ) por signifi "postuli". Mi tamen estas gaja pri tio ke mi uzas korekte la vortojn "vi" kaj "ni" en Esperanto. Sveda "ni" signifas "vi" kaj sveda "vi" estas esperante "ni".
Por lerni Esperanton pli bone certe estas mia celo, por ĉiam. La fundamento de lingvo ja estas facila por lerni. Mi iom-post-iom lernas por vere uzi la lingvon mem skribante miajn tekstojn. Estas tamen multe pli malfacile por diri kiel lerni por skribi ankoraŭ pli bone. Estos novaj vortoj, novaj esprimoj, novaj eraroj, nova mondo, novaj fenomenoj ... Klare mi devas multe plibonigi miaj retaj paĝoj.
Nu, ni ĉiuj devas multe batali.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |