<< | #304 ; Varmaj pensoj pro venonta vintro |
>> |
Ĝenerale komputiloj estas nuntempe jam supertaksitaj kaj libroj subtaksitaj. Malnovaj libroj tamen multe rakontas pri gravaj temoj, ekzemple pri konstruado de tradiciaj finnaj domoj. Propran domon ni klare bezonus.
Konstruado de domoj estas interesa, sed por mi provizore en praktiko tro malfacila temo. Karaj estas modernaj domoj. Kaj hejtado de domo certe estas grava afero en la ĝenerale malvarma kaj malseka norda klimato, almenaŭ ekster la plej varma somero. Eĉ dum varma somero oni iam deziras por uzi varman akvon, kaj tial varmenergio estas grava por ĉio jaro.
Hejtado de domo per brulligno en fajrejo certe estas bona ideo. Ekzistas en la norda naturo multe da uzebla brulebla ligno kion oni nek bezonas nek povas uzi por aliaj celoj, ekzemple konstruado.
Pri varmigado de tutmonda klimato portu respondecon la pli grandaj landoj, ekzemple Ĉinio, la lando kio produktas plej multe da malpuraĵoj. Ni estas nur unuopa malgranda privata funkciulo kaj ni certe ne povas porti la zorgojn de tuta mondo sur niaj mallarĝaj ŝultroj. Kiel eble plej bonan ekzemplon por aliaj montru nur tiuj kiuj havas superfluaj ekonomiaj rimedoj.
Apude estas malnova desegnaĵo pri fajna fajrejo. La surfacoj estas blanka kahelo. Iom multe mi devis pensi antaŭ ol mi komprenis ĝian iom kompleksan internan strukturon. Iom kompleksa estas la vojo de varmega fumo en la fajrejo. Oni ja volas ricevi kiel eble plej multe da varmo el la fumo kaj tial estas longa la vojo por la fumo.
Klare mi ne estas ia profesia konstruisto de fajrejoj, nur diletanto. Antaŭ multaj jaroj mi tamen konstruis 3D-modelon pri tio fajrejo per la komputila programo SolidWorks. Estis relative facile, eĉ por diletanto.
Tro malmulte oni povas ĝui pri la interna beleco de fajrejoj. Tial mi volas prezenti la bildojn. Sekve kelkaj bildoj pri sekcoj de modelo. Tiuj kelkaj sekcoj eble ne donas tutan komprenon de strukturo. Uzante la programon tamen eblas kontroli kaj konstati ke la interna strukturo estas kredebla, tiel ke la fumo povas pasi tutan vojon al fumtubo.
Sed unue ni entuziasmiĝu pri la apude fotita larvo. La aŭtuna hara insekta larvo sendube ankaŭ pensas pri la venonta vintro. Somero jam pasis, do aktuale por sin prepari por la venonta malvarma sezono kaj novaj vivbataloj.
Kredeble ĝi estas survoje al bona loko por fariĝi unue krizalido kaj poste printempe io plenkreska insekto. Mi ne scias la specon. Sed mi gratulas kaj deziras bonŝancon!
Mi ne scias kiom da larvoj elturniĝos ĝis plenkreska insekto, sed kredeble abundas riskoj en la danĝera larva vivo. Larvoj de kulopikaĵoj vivas en akvo kaj mi certe ne aklamas por ili. Kuloj ne estas miaj amikoj.
Sed nun ni returnu al du fajrejoj en sekcoj de 3D-modelo. La programo SolidWorks estas por mi multe tro kara. Mi ne plu povas ĝin uzi. Espereble mi poste trovos ion malmultekostan komputilan programon por desegni 3D-modeloj el interesaj temoj.
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
La surfaco de dua fajrejo klare ne estas el brilante blanka kahelo. Nu, por mi ambaŭ tiuj fajrejoj estas nur revoj. Bedaŭrinde plejparte nur bazaj principoj kaj teorio estas eblaj por trakti. Ni tamen batalu pro pli bona kaj aŭtentike homaranisma mondo, pri socia mondo kie mono ne estus la sola mezuro por la homa valuo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |