<< | #303 ; Tempo, neniam tro multe, nek sufiĉe |
>> |
Ni jam antaŭe renkontis la malnovan finnan libron "Pikku Jättiläinen", esperante "La malgranda giganto". Ĝi estas iom modesta libro laŭ modernaj mezuroj, sed grava libro dum mia infaneco. Oni eble povus dubi la praktikan utilecon kaj profundecon de scioj, sed la libro enhavis principe multe da scio en relative malgranda pakaĵo, almenaŭ por kampara infano. Nu, ĝi ne estas lernolibro.
Klare estis sunhorloĝo por mi grava jam dum multaj jardekoj. En apuda foto ni vidas kiel la libro prezentis la ideon de simpla sunhorloĝo. Estas du platoj. Baza plato estas horizontala kaj alia plato estas super la unua en angulo 90°-φ
el horizontalo, kie φ estas la geografia (norda) latitudo de loko.
Oni direktu la platojn laŭ meridiano (direkto sudo-nordo) tiel ke perpendikla bastono en la centro de dua plato montras rekte al ĉiela norda poluso. La perpendikla bastono apogas tiam norden en angulo φ.
Somere la ombro de perpendikla bastono indikas lokan veran sunan tempon sur la dua plato kaj vintre oni uzu la suban surfacon de plato kiel tempa skalo, ĉar la Suno ne plu brilas super la plato. La skalo de loka suna tempo estas simpla ĉar la dua plato estas ekvatora, samdirekta kun la ĉiela ekvatoro. Anguloj de sunaj horoj estas egale grandaj sur la tempa skalo de ekvatora sunhorloĝo.
Estas grave ke la bastono montru rekte al ĉiela norda poluso. Nur tiam estas la ombroj de bastono regulaj dum la jaro. Tempa skalo certe povus esti alia ol ekvatora, ekzemple horizontala, kiel en meza bildo (por iom pli suda loko ol Finnlando), sed tiam estas la tempa skalo pli kompleksa por desegni. Tiam la anguloj de sunaj horoj ne plu estas same grandaj.
Loka vera suna tempo ne estas tute sama kiel la oficiala tempo. Oni bezonas ioman korekton por legi oficialan tempon el la skalo de sunhorloĝo kio montras lokan veran sunan tempon. Oni bezonas tri korektoj. La plej granda korekto estas pro la tiel nomata "somera tempo". Somere la oficiala tempo estas unu horon tro multe.
Oni ankaŭ bezonas korekton pro la geografia longitudo de loko, relative al tempa meridiano. Ekzemple en okcidenta Finnlando estas la Suno en sudo proksimume 12:30 dum vintro (UTC+2 horoj) kaj proksimume 13:30 dum somero, se oni uzas "someran tempon" (UTC+3 horoj), kaj tiam la loka vera suna tempo ja estas nur 12:00.
Suna tempo ne fluas tute ebene, kaj tial oni bezonas ankaŭ ioman korekton por la monato. Nu, kvin minutoj estas jam en praktiko bona precizeco por simpla sunhorloĝo kaj tial oni ne zorgu tro multe pri unuopaj minutoj. Oni bezonus tre bonan kaj akuratan sunhorloĝon por legi tempon kun maksimuma eraro ±1 tempaj minutoj. La randoj de ombroj ne estas tre klaraj ĉar la Suno ne estas nura punkto de lumo.
Ekzistas tamen simpla mekanika solvo por ĉiuj tiuj korektoj en ekvatora tempa skalo de sunhorloĝo. Oni konstruu la tempan skalon sur tria maldika plato (ekzemple papero) kio principe kuŝas sur la dua ekvatora plato kaj kio estas turnebla ĉirkaŭ la centra perpendikla ombra bastono.
Se oni povas turni la ekvatoran tempan skalon ĉirkaŭ la centra perpendikla bastono, oni povas mane meti la skalon al tia pozo ke la ombro rekte indikas oficialan tempon sur la skalo. Oni faru tion simplan reguligon eble unu fojon dum semajno aŭ foje dum du semajnoj tial ke la situacio iom varias, sed nur malrapide.
Mi ne lernis origine la bazajn principojn de sunhorloĝo el "Pikku Jättiläinen", sed el io manlabora libro por knaboj, "Sampo-kirja". Miaopinie la ideo de turnebla ekvatora plato tamen estas mia propra inventaĵo.
Ni rigardu la apudan 2-dimensian desegnaĵon de terglobo laŭ loka meridiano. Nia ekzempla loko estas en geografia latitudo φ. Ĉiela ekvatoro estas en sudo angulon 90°-φ
super horizonto. La ekvatoro de Tero kaj la ekvatoro de ĉielo ja estas tute samdirektaj. Kaj nature same estas samdirektaj la poluso de Tero kaj la poluso de ĉielo.
Mi esperas ke la apuda desegnaĵo klarigas ke la tempa skalo de ekvatora sunhorloĝo estas ĉiam samdirekta kun la loka horizontalo je poluso de Tero kaj la ombra bastono estas samdirekta kun la vertikalo je poluso. Tial oni povas turnigi la ekvatoran tempan skalon al aliaj pozoj sen problemoj por indiki rekte tempon de io alia tempa sistemo ol la loka vera suna tempo, ekzemple veran lokan sunan tempon laŭ io alia meridiano. Ekzemple la diferenco inter meza suna tempo kaj vera suna tempo tamen iom varias kaj tial oni bezonas ioman manan reguligon kelkfoje.
Certe ekzistas tabeloj kaj kalkulaj reguloj por korektigi ekzemple lokan veran sunan tempon al oficiala tempo, sed miaopinie en ekvatora sunhorloĝo estas la simpla mekanika maniero pli facila, se eblas turnigi la ekvatoran tempan skalon ĉirkaŭ la centra perpendikla bastono. Esence tamen estas ke la sunhorloĝo estas bone kaj korekte direktigita, ombra bastono al ĉiela poluso kaj la tempa skalo perpendikla al la bastono. Certe ekzistas ankaŭ aliaj tipoj de ekvatora sunhorloĝo, sed la sama principo de turnebla ekvatora tempa skalo validas, kvankam mekanikaj efektivigoj devas esti aliaj.
Sekve pri iom alia afero, pri gramatiko. Mi devas peti pardonon, gramatikan pardonon.
Angle oni povus diri "Tiger killed man" kaj "Man killed tiger" kaj nur la ordo de vortoj rakontas kio mortigis kion. Esperanto estas iom alia lingvo kaj en nia lingvo la ordo de vortoj estas libera. Esperante oni povus skribi "Tigro mortigis viron" kaj ankaŭ "Viron mortigis tigro" en alia ordo por esprimi ke la viro mortis. Oni povus ankaŭ skribi esperante "Viro mortigis tigron" kaj ankaŭ "Tigron viro mortigis" en alia ordo por esprimi ke la tigro mortis. Ordo de vortoj sole ne sufiĉas.
Estas ja simpla afero, sed mi timetas ke mi ofte faris tian anglisman gramatikan eraron. Mi tamen pli multe batalos kaj pli multe lernos.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |