<<

#301 ; Baza vortaro de Esperanto, laŭ 'Pikku Jättiläinen'

>>

Nia kara kulture neŭtra lingvo Esperanto ja ne havas skandinaviaj literoj kiel Ä, Ö, Å (nomita "sveda O" en Finnlando), sed en kelkaj nomoj mi devas ilin uzi. Nek estas ekzemple literoj kiel X, Y, Ü, W, Q, α, β, γ, δ, ε ... en nia lingvo.

Vortoj estas gravaj. Sed kiom da diversaj vortoj oni nepre bezonus por baza Esperanto? Unu respondo eble estas en finna libro "Pikku Jättiläinen", "La malgranda giganto" el jaro 1951, el komenco de jardeko dum kio mi naskiĝis.

Oni povus disputi pri kelkaj vortoj. Kelkaj mi forlasis, kelkaj mi korektigis mem. Mi nome trovis kelkaj "eraroj". Mi iom aliigis la liston de vortaj radikaloj ĉar ekzemple "dankon" kaj "bonan tagon" estas neniaj radikaloj, ili estas tutaj esprimoj. La vortoj kiel "kaj", "ke", "kun", "do", "laŭ", ... apenaŭ estas veraj radikaloj sed mi ilin konservis en la listo ... Erara "fratr(o)" sendube devas esti "frat(o)". Ĉu "mallaŭd" estus sendependa radikalo, ĉu ne prefere uzi "laŭd"?

200 gravaj vortaj radikaloj
#radikalo #radikalo #radikalo #radikalo #radikalo
001aĉet 041dom 081kie 121ol 161si
002adiaŭ 042don 082kiu 122or 162sid
003afer 043embaras 083klar 123orel 163sinjor
004ag 044esper 084knab 124pac 164skrib
005akr 045facil 085kok 125pan 165somer
006akv 046far 086kon 126paper 166star
007ali 047fariĝ 087kor 127pardon 167sun
008alt 048fart 088kost 128parol 168sur
009am 049fenestr 089kulp 129patr 169tabl
010amik 050ferm 090kun 130pens 170tag
011anonc 051fil 091labor 131pet 171te
012arb 052fin 092lakt 132pied 172temp
013art 053flav 093land 133pik 173ten
014atend 054flor 094laŭ 134plen 174ter
015 055flu 095leg 135plum 175tir
016aŭd 056frat 096lern 136pord 176tre
017aŭtun 057grand 097leter 137port 177trink
018bat 058griz 098libr 138pov 178trov
019bel 059hav 099lingv 139pren 179tuj
020bezon 060hejm 100lok 140printemp180tut
021bird 061help 101long 141pro 181urb
022blank 062hom 102lum 142pur 182varm
023blu 063ide 103lun 143rakont 183ven
024bon 064infan 104makul 144rapid 184vend
025brul 065ink 105mallaŭd145rekt 185ver
026brun 066ir 106man 146respond 186verd
027buŝ 067jak 107manĝ 147rest 187vesper
028ĉambr 068jar 108maten 148riĉ 188vid
029ĉapel 069jun 109memor 149ruĝ 189vintr
030ĉar 070jup 110met 150saĝ 190vir
031cert 071kaf 111morgaŭ 151sal 191viv
032ĉio 072kaj 112mult 152sam 192vok
033ĉu 073kajer 113naz 153san 193vol
034dank 074kamarad 114ne 154sang 194vort
035dekstr 075kamer 115nigr 155sap 195vund
036demand 076kant 116nokt 156sci Forlasitaj: bonan tagon (en 2 radoj), bon volu, lernej, domen
037Di 077kap 117nov 157se
038diligent 078kar 118nun 158sed
039dir 079ke 119oft 159seĝ
040do 080??? 120okul 160sent

La ideo do estas ke oni formu diversaj pretaj vortoj el radikaloj. Ekzemple el radikalo "ag" oni povus formi vortoj kiel ekzemple "agi", "ago", "agado", "agu!", "aganto", "agejo", "ekagi", "kunagu!".

Sendube mi devos ankoraŭ iom ĝustigi la liston. Estas pli multe da laboro ol oni kredus sen provi.

Principe interesa ideo por iom referi la lingvon, sed 200 radikaloj de vortoj apenaŭ estus sufiĉe en praktiko, kvankam oni povus formi multaj vortoj el unu radikalo.

Mi dankas por la verkisto/funkciulo de libro, sinjoro Yrjö Karilas pro tio Esperanta enkonduko, kvankam ĝi lasas iom por deziri en detaloj.

Ĉu nia internacia lingvo nun fartas pli bone ol en 1951? Miaopinie ekzemple la 1920-aj jaroj estis bonaj por Esperanto. Komenco estis forta. Nova tekniko certe povus doni por ni novaj bonaj eblecoj. Ni devus uzi nian lingvon pli multe en praktiko. Bona lingvo ne restu nur en malnovaj libroj kiujn neniu legas. Ni forte batalu pro nia komuna internacia lingvo.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)