<<

#30 ; Tegmento, alloga fenestro de ĉielo

>>

Tegmento servas principe por fizike ŝirmi domon kaj la loĝantojn de pluvo, vento, malvarmo. Ĝi povus tamen ankaŭ fari alian pli spiritan servon, se dezirate.

Almenaŭ estus tre interese konstrui tegmentojn kiuj, krome ŝirmas, ankaŭ ebligas rigardi sen obstaklo la ĝojojn kaj ĝuojn de stela ĉielo. Rigardi stelojn tra vitro de fenestro ne estas la plej bona eventuala decido. La vitro eble kauzus nedeziratajn speguliĝojn kaj ioman malfortiĝon de obskura stela lumo. Oblikva vida angulo difektas la situacion plie.

Ekster la artefaritaj lumoj de urbo oni povas vidi la stelojn dum nokto, kompreneble nur dum klara vetero. Dum somero tiu ne eblas en Finnlando pro troa natura lumo en la ĉielo, lumo kiu originas el Suno kiu ne malleviĝas sufiĉe malalte sub la horizonto, sed kiam alvenas aŭtuno, tiam malfermiĝas la noktaj fenestroj de ĉielo.

Mi devas tuj konfesi ke mi ne estas ia eksperto en konstruado de tegmentoj. Tamen indas lerni kaj projekti tegmentojn kiuj estas interesaj al amatoro de astronomio.

Estas ja tre grave ke la tegmento konservu sian bazan ŝirman taŭgon ĉiuokaze. Precipe dum vintro devas la tegmento proponi bonan protekton kontraŭ la ŝarĝoj de naturaj fortoj. Neĝo kolektiĝas iom post iom sur la tegmento. La pezo de neĝo kreskas dum vintro kaj la tegmento ĝin rezistu sen difektoj dum multaj jardekoj.

Tiuj krudaj desegnaĵoj estas miaj unua esperimentoj en plano de astronomie permesanta tegmento. La ideo estas ke oni povu rigardi tra aperturo de tegmento kun hobia astronomia teleskopo.

Tre bona astronomia observatorio estus pli postula celo. Ĉi tiu naiva plano ne strebas esti tre bona observatorio.

Fakte oni devus izoli la teleskopon de framo kaj fundamento de domo tiel ke la tremoj de domo ne atingos la teleskopon. Fakte la ĉambro de teleskopo devus esti nehejtita kaj situi en nehejtita domo por malpliigi perturbaj fluoj de aero. Direfencoj de temperaturo ne estas dezirindaj. Fakte oni devus kapabli vidi preskaŭ ĉiujn direktojn de ĉielo. Ĝenerale oni uzas turniĝantan kupolon en pli bonaj observatorioj.

Ĉi tiu simpla plano havas siajn mankojn. Eble tamen eblus konstrui tian ĉielan fenestron en la tegmento de ordinara loĝdomo? Estus pli komforte uzi la teleskopon en la subtegmento de domo ol ekstere.

Oni bezonas mekanismon kiu malfermas kaj fermas la lukon de tegmento. Tiun mi ankoraŭ ne planis. Ĝi ne estas tre naiva tasko. La fermita luko devas protekti kontraŭ akvo, neĝo, frosto kaj forta vento. La malfermita luko ne rajtas lasi neĝon fali internen. La neĝo kaj glacio sur la tegmento ne rajtas bloki la movadon de luko kiam ĝi malfermiĝas. La luko devas rezisti fortan venton ankaŭ en la malfermita pozicio. Eble estas eĉ ĉirkaŭ 30 centimetroj de neĝo sur la tegmento.

Videblaj direktoj de ĉielo estas tre limigitaj en tia simpla solvo. La luko estu prefere al sudo tiel ke oni povas vidi la ĉielan ekvatoron kaj meridianon.

La teleskopo eble havas fotilon. Komputero eble gvidos la aksojn de teleskopo. La luko eble sin fermas kaj malfermas per mekanismo kaj elektra motoro. Eble mi estos en iu alia hejtita ĉambro, komfortable sidante sur mola apogseĝo, rigardante la ĉielajn vidaĵojn en la monitoro, telekondukante la teleskopon de la distanco de dek metroj, feliĉe trinkante fortege ebriigantan alkoholan trinkaĵon.

Teknikaj eblecoj estas multaj, en principo. Oni fakte ne vidas la stelan ĉielon bone tre ofte en Finnlando. La ĉiloka klimato estas relative humida. Ĉielon blokanta nubkovraĵo estas kutima. Tial oni povas demandi kial oni klopodu tiel multe por tiuj horoj de nur kelkaj bonaj noktoj de jaro. Kial oni grimpas altajn montojn? Ĉar ili ekzistas!

La nokta stela ĉielo ne alportas rektan kaj senperan praktikan aŭ ekonomian utilon, sed ĝi plezurigas la animon de rigardanto. Same kiel grimpi montojn indas vidi stelojn kaj planedojn, ĉar ili ekzistas.

Ĉi tiu tri-dimensia komputera modelo estas malstreĉe bazita al tradicia konstrua stilo uzata en finna kamparo. Pli modernaj tegmentoj estas ja diferencaj. En urboj tiuj planoj sendube estos sen maso de utilo. La kialoj estas forta artefarita lumo dum nokto kaj la netoleremaj konstruaj reguloj de urboj. Lumigo de stratoj en urboj tre efektive kaŝas kaj nevidebligas la stelojn de ĉielo. Ekstera apekto de urbaj domoj povas esti malfacile ŝanĝiĝebla laŭregule. Burokratoj ne ŝatas surprizaj ŝanĝoj en la aspekto de tegmento de urba domo.

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)