<<

#299 ; Amaraj adiaŭoj por mia origina loĝadejo Ostrobotnio

>>

Milla Paloniemi, origine knabino el mia hejma vilaĝo Alavalli en la antaŭa komunumo Jalasjärvi ( nuntempe parto de urbo Kurikka ) desegnis la finnaj dialektaj seriobildoj "Kiroileva siili", esperante "La malbenanta erinaco", aŭ eble pli bone "La malbenadanta erinaco", unu malgranda kolera erinaco kio daŭre kaj ripete malbenas.

Ekzistis reta adreso por la seriobildoj www.kiroilevasiili.fi. Kaj klare la paĝoj funkcias.

Mi ne konas la artiston mem, ŝi estas iom pli juna ol mi. Laŭ mia memoro mi antaŭe jam skribis pri ŝi kaj la erinaco en io malnova artikolo, sed mi ne trovis la artikolon rapide ... sed iom poste mi ĝin trovis: #260

Tempo pasis, la mondo aliiĝis. Ĉu malbenado ankoraŭ valoras? Ĉu malnovaj tradicioj daŭre kontinuas la samaj? Estas ja iom da tempo el lasta fojo. Sed jes, evidente Milla kaj la malbenanta erinaco plu estas aktivaj. Mi havas du novaj ekzemploj pri tio.

En pakado de rulo da neceseja papero mi vidis iom konatan figuron kun forta malbeno. Kredeble oni uzis malnovan plaston por la pakado de mola tualeta papero.

"NUN VIŜAS (ia grafika malbeno) BONE!!" estus la teksto esperante en rekta traduko. Oni certe ofte viŝas sian postaĵon per tualeto papero. Tion finnan esprimon oni tamen povas ankaŭ kompreni kiel ia humoraĵa saluto "mi fartas bone".

La stilo de desegnisto ŝajnas la sama, stilo de malbeno estas la sama, sed mi ne scias ĉu la figuro estas erinaco. Signaturon mi ne trovis. Dialekton de Ostrobotnio mi ne plu trovas. Eble ŝia nova stilo jam estas iom pli kulture neŭtra, malpli Ostrobotnia, pli facile komerce akceptebla?

La bone konata malbenanta figuro evidente aperas ankaŭ en nova lumon reflektanta vendeja saketo de sama butiko. Mi ne povis uzi fulmon por foti la bone reflektantan surfacon. Do la foto eble ne estas tre bona. Nur obskure oni povas vidi sube la signaturon Milla.

La tekston sur la saketo oni povus traduki iom rekte "ONI NE RAJTAS SURVETURI, DIABLO!!", kvankam la teksto estas iom dialekta kaj mankas kelkaj E-literoj en la finna malbeno PERKELE (PÄRKKELE på svenska). Eble la akcento ne plu estas en la malbeno.

Nu, por mi ofte utila teksto kiam mi provas superpasi vojon. Miaj propraj piedoj estas por mi la sola trafikilo.

Kredeble la teksto sur la reflektanta saketo tamen ne estas tre bone videbla en lumo de normaj aŭtaj lumĵetiloj. La saketo mem kredeble estos bone videbla.

Dekstre sube vi vidas parton de mia kolekto de vendejaj saketoj. Ĉu la avida drinkemulo estas la sama figuro kiel en la pakado de tualeta papero? Mi tamen ne povas esti certa ke estus verko de Milla, kvankam la stilo estas iom konata. Eble mi eraras?

Nu klare erinaco estas tro malgranda por sidi sur la sidilo de necesejo. Do la figuro devas esti alia, pli granda, ia fantomo aŭ timigilo? Normaj boteloj de alkoholo estus tro grandaj por malgranda erinaco.

Nu, Ostrobotnio estis longe por mi grava temo. Nun mi tamen fine devas konfesi ke mi kredeble ne havos ian futuron en Ostrobotnio. Mia mono estos finita.

Mi neniel povus venki en Ostrobotnio. Mi ne kapablus eĉ vivi tie. Mi ne ĝojas pri tio. La persona ekonomio tamen estas jam katastrofa. Estonteco de persona ekonomio plej verŝajne estos tre malfacila.

Mi provas poste klarigi la aferon pli bone ... kiam mi havas pli da fortoj ... estos por mi iom malfacila afero ...


Jes, la situacio de Ostrobotnia dometo estas jam senespera.

Mi heredis la dometon de patro en januaro 2006. Ĝi situas sur Ostrobotnio en kamparo en suda parto de antaŭa komunumo Peräseinäjoki, ek de jaro 2005 parto de urbo Seinäjoki. La centro de urbo tamen estas iom distanca.

Sen propra aŭto estus jam kredeble tute neeble por vivi tie. Ankaŭ aliaj severaj problemoj ekzistas. Ne plu eblos loĝi. Verŝajne por mi neniam eblos vivi tie.

Mia avo Salamoni esperis dum mia infaneco ke mi iam loĝus en la dometo kaj tion mi certe provis, sed jam ŝajnas klare ke ne eblos. Mi petas pardonon el avo. Mi provis kiel eble plej forte, sed mi ne sukcesis. Mondo estas jam tute alia ol en la vivaj tagoj de avo. En la nova mondo de sankta mono mi malsuperis. La okcidenta religio de mono ne estas la mia.

Nun mi devas nur provi vivi el tago al alia, unu tagon pofoje. Malbenitaj venĝemaj finnaj burokratoj kaŭzas ke vivo estos malfacila. Mi tamen havas kelkaj altaj valoroj kaj iluzioj. Finnlanda industrio ne volas dungi min. Miaj projektoj evidente ne plaĉas por dekadencaj finnaj lernejoj, sed mia propra pado kontinuas. Propra scipovo pli valora ol mono. Baza tekniko estas grava temo. Vera inĝeniera scipovo estas multe pli valora ol pretaj eksterlandaj industriaj produktaĵoj. Multe pli bone estas mem kompreni, mem povoscii, mem plani kaj mem kapabli por konstrui ol nur stulte uzi aparatoj faritaj de iu alia, sen vera komprenado.

Problemoj de moderna labora vivo certe postulas tute novan solvon. La solvo de burokratoj nature estas por salajri pli da burokratoj por punkorektadi senlaboruloj, sed tio ne helpos. Tio male nocios. Ekzistas jam tro multe da burokratoj en Finnlando, tro multe da vana neproduktema burokrata laboro. Malica humiligo de senlaboruloj ne helpos la situacion.

Gravaj problemoj de profesia edukado certe postulas renovigon de tuta edukada sistemo. Finnaj lernejoj estas malsanaj de dekadenco. La socio certe devas ankaŭ esti iom alia. Burokrataj punoj, venĝo, punkorektado, sankcioj ne helpos, nur difektos. Ĉu la socio de libera popolo povus esti bazita sur vana punado kaj timo per fakte senutila burokrataro? Tia socio estus neprofita.

Batalo de vivo forte kontinuu. Ni estu memstaraj kaj fieraj. Ni pasu laŭ nia propra vojeto. Ni neniam kapitulacios.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)