<<

#297 ; Fronte al malvarmaj aŭtunaj ventoj kaj pluvoj

>>

Baldaŭ komencos monato septembro. La norda somero estos finita. Tagoj fariĝos pli mallongaj, malvarmaj kaj malserenaj. Kredeble la venonta vintro estos por mi iom malfacila socie kaj ekonomie. Mi estas nun senlaborulo sed sen norma senlaborula ekonomia subteno. La burokratoj volas min puni. Mia studado en universitato evidente estis puninda krimo en Finnlando?

Mi trovis en korto du mortaj grandaj libeloj flanko ĉe flanko. En la apuda foto ili kuŝas endome sur la brila metala surfaco de mia vazlavkompleto. Mi iliajn korpojn respektante konservos kiel unu kara rememoro pri pasinta somero, kvankam somero ne tre gaja, somero vana, neutila, veinda, perdita.

Aŭtuno estas fino de somera vivo kaj eble komenco de io alia. Someraj ĝojoj mortos. Vesperoj estos malhelaj. Veteroj lasos multe por deziri. Aero estos ofte malseka. Ni atendos vintron kaj froston.

Ĉe lageto mi vidis malgrandan ruĝan libelon. Bedaŭrinde la iom malbona dekstra foto estas la plej bona kion mi sukcesis foti. Eble la aŭtomata enfokusigo de fotilo ne sukcesis tre bone aŭ eble la insekto movis dum fotado, almenaŭ palpebrumis siaj flugiloj, kvankam sidis sur floro?

La pasinta jaro, la lastaj 12 monatoj, estis iom pezaj kaj malfacilaj. Espero preskaŭ mortis. La viruso nin turmentis. Kredeble mi ricevis ankaŭ mian duan vakcinon kontraŭ la viruso inter proksimume 50% da finnoj, kvankam certe iom malfrue kompare kun mia propra aĝoklaso, speciale ĉar mi havas diabeton kio signifas ke mi estas pli vundebla ol norma viro. Finnoj 60 ... 65 jaraj jam meznombre estas proksimume 80% dufoje vakcinitaj. Mi tamen ne profitemis, mi ne preterlasis iun en la vico de vakcinado.

En ĉi tiu finna provinco Satakunta mi ne plu povas fali en kvaranteno post la dua virusa vakcino eĉ se mi havus simptomoj. En aliaj provincoj la linio eble estas alia. Nu, bone, mi sentas mian ekziston relative sekura. Kvaranteno por du semajnoj estus iom ĝena.

La politikistoj evidente jam tediĝis je la viruso. Ili ne plu volas fermi la socion same kiel printempe. Ekonomio estas tre grava valuo por politikistoj kaj multe fermita socio estus veneno por la sankta ekonomio de Finnlando. La vakcino estas jam ĉio kio estas farebla. Se tio ne helpas homojn, aliaj medikamentaj rimedoj ne plu ekzistas.

La pasintaj 12 monatoj instruis por mi pezan doktrinon pri la labora vivo. Por mi klare ne ekzistas loko en industrio de Finnlando. Tion mi certe spertis jam antaŭe, sed post la virusa krizo estas la afero eĉ pli klara. Aŭtomatigo de fabrikoj tute ne estas mia kariero. Sekve la industria aŭtomatigo ne plu estas interesa temo. Ordinaraj homoj vere ne bezonas pompaj fabrikoj de Finnlando. Multaj gravaj produktoj oni produktas nur eksterlande. Plejparte nur nutraĵo estas produktita loke.

Por finnaj riĉuloj finna industrio kredeble estas grava afero, sed por la ordinara popolo estas plimalpli egale ĉu la en fabrikoj produktitaj varoj, kiojn ili aĉetas en butikoj, estas produktitaj en hejmlando aŭ eksterlande. Prezo tamen estas interesa. Ideon de tiel nomata "sincera komerco" mi ne komprenas. La plej malalta prezo estas la plej sincera por la kliento.

Ordinaraj homoj bezonas hejmon, bonan lokon por vivi kaj por iom labori se ili estas laborkapablaj. Hejmo estas grava, sed fabrikoj ne. Aŭtomatigo en hejmo povas esti utila, sed industria aŭtomatigo estas por la popolo nur vana.

Beroj kaj fruktoj de aŭtuno jam maturiĝas. Same kiel plantoj mi evidente ankaŭ devus iom-post-iom jam produkti ion pretan kaj maturan rezulton. Pli bonaj projektoj, pli profunda povoscio.

Miaj planoj por estonteco restas esence la samaj kiel antaŭe. Mi tamen nun bezonas pli multe da bona espero. Mi provas trovi pli da energio kaj saneco por pli bone havi fortojn por la resto de vivo. Mi provas lerni novaj povoscioj, konstrui novaj projektoj, progresi kaj klerigi.

Altlernejoj estas por la industrio de granda kapitalo. Mia propra laboro estos por la hejmo kaj por la ambasado. Hejmo estas mezuro de ĉio ebla por la ordinara popolo, la tuta celo.

Propran fumkabanon mi plej verŝajne neniam konstruos. Mi kredas ke eĉ ne plu eblus konstrui tian en Finnlando, laŭ reguloj de burokratoj por norma loĝado. Ligna planko kuŝanta rekte sur tero sen interspaco, fajrejo sen kamentubo, iom dubinda strukturo de tegmento, tioj estas klaraj problemoj. Ni bezonas teknikon en hejmo. Ni bezonas puran akvon eĉ dum frosto. Ni volas lavi nian veston eĉ vintre. Ni bezonas energion.

Post la virusa epidemio estos la mondo iom alia por multaj civitanoj, se ni iom optimisme supozu ke ion belan tagon vere estos praktike finita. Por multaj homoj povas la viruso kaŭzi ioman malpliigon de laborkapablo kaj eĉ severaj problemoj. Ĉiuj ne ŝatas la vakcinon, sed vakcinado estas la normo de socio kaj tial mi ĝin obeeme subtenas.

Mi aldonas ankoraŭ kelkaj fotoj pri iom malnova finna ia simpla enciklopedio por la ordinara popolo, "Pikku Jättiläinen" el jaro 1951, esperante "La malgranda giganto". Origine estis laŭ dediĉo en unuaj paĝoj de libro unu donaco por iu nekonata 12-jarulo, eble pro naskiĝtago?

Tiu nekonata persono do estas proksimume 19 jaroj pli aĝa ol mi, eble jam morta. Aŭ eble li (aŭ ĉu eble ŝi?) ne plu bezonas la libron? Mi estos nur 63 jaroj je fino de septembro kaj mi certe bezonas libroj.

La papero en la libro kredeble estis origine tute blanka, sed tia malmultekosta papero el postmilitaj jaroj jam iom bruniĝis dum la 70 jaroj. La libro estas ankoraŭ en bonstato. La mondo de tekniko tamen multe aliiĝis post tiuj 1950-aj tagoj.

Unua foto maldekstre prezentas simplan radioricevilon kun virina nomo "Sirkka". Ĝi havas kristalon por malkaŝi la sonon el radioondoj de pli granda frekvenco. Oni devas uzi orelumoj ĉar la radio havas nenian fortigilon. La elektra skemo estas simpla. Oni ne bezonas baterion. La energio de radioondoj estu sole sufiĉa. La natura kristalo tamen bezonis oftan manan reguligon. Oni ĝenerale nomis tiaj simplaj radioj finne "kidekone", esperante "kristala maŝino".

Tia primitiva radioricevilo nature estis iom malforta kaj la kvalito de sono iom modesta, sed post la milito ĝi estis uzebla laŭ la tiamaj normoj. Oni ekzemple multe aŭskultis Olimpiaj ludoj de Helsinki kun tiaj radioj en Finnlando 1952, almenaŭ en suda parto de Finnlando, proksime al urbo Lahti kie estis forta radiostacio. Mi mem vere neniam uzis tian radion, mi estas tro juna.

Mi foje aŭdis interesan rakonton pri radioondoj. La rakonto estas kurioza sed kredebla. Iu maljuna virino loĝis en sia dometo tre proksime al la forta anteno de radiostacio, eble en urbo Lahti. Ŝi ne posedis radion. Tamen kiam ŝi metis kuirujon sur kuirforno en konvena pozo, ŝi povis aŭdi el la kuirujo radioprogramon kion la forta AM-radiosendilo sendis. Kredeble oni do iam povas aŭskulti fortajn AM-radioondojn ankaŭ tute sen elektroniko.

Dum la 1960-aj jaroj estis la postuloj de aŭskultantoj certe jam pri altaj. Oni volis pli fortan sonon, laŭtparolilon kaj tial la radio bezonis elektran fortigilon kaj plian elektran energion. ULA-radioj proponis multe pli bonan sonan kvaliton ol AM-ondoj.

La dua foto dekstre prezentas ian tranĉaĵon tra tiama norma persona aŭto. Klare ankaŭ la tekniko de aŭtoj multe aliiĝis dum 70 jaroj. Nu, kredeble ankaŭ la modernaj vojoj estas iom pli bonaj.

Ĉi tiu aŭto kredeble havas apartan portantan framon laŭ la tradicia stilo kaj 6 cilindroj en motoro. Eble ĝi ne estis la plej malmultekosta modelo. Ĉiuokaze estis propra aŭto nur distanca revo por la plej multaj legantoj de populara finna libro "Pikku Jättiläinen" je la jaro 1950.

Propra aŭto, jes, certe ankoraŭ nur distanca iluzio por mi mem ankaŭ. Eĉ kvar cilindroj en la motoro estus por mi sufiĉe. Ŝarĝaŭto aŭ kamiono estus plej utila.

Ni tamen kontinuos por revi kaj esperi, por lerni kaj plani, por batali kaj progresi ĝis la fino de vivo. Ni vivos laŭ niaj eblecoj, fortoj kaj nia energio.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)