<< | #292 ; Ĉu nova norda nesto por ovoj kaj birdidoj? |
>> |
Surprizita aperas la birdo (ĉu kolombo?) en la suba foto. Eble ĝi jam aŭdis pri miaj ambiciaj planoj de propra hejmo por nia kara mikronacio Mueleja Insulo? Eble ĝi estas eĉ iom enviema pri nia estonta fajna domo? Nu, la birdo restu trankvila. Nenia vera kialo ekzistas por granda enviemo. Miaj domaj planoj estas ankoraŭ tre preparaj kaj pure nur teoriaj, eĉ iom ŝanĝanimaj kaj profanaj.
Moderna ideo por hejmo ja estas "inteligenta domo" kie oni uzas multe da moderna elektroniko, ekzemple tre grandaj komputilaj ekranoj je vandoj kaj eble ankaŭ muroj. Vando ja estas ia interna muro en domo. En modernaj domoj estas la fenestroj en la (eksteraj) muroj ĝenerale tre grandaj, multe tro grandaj laŭ mia persona gusto. Mi eble ne ŝatus la plej modernajn hejmajn ideojn tre multe. Mi pensas pri io pli simpla, pli tradicia tekniko.
Klare mi volas esti bona konstruisto kaj bona maŝina inĝeniero. La domo de vera inĝeniero certe devas esti mekanika, enhavi mekanismoj, aparatoj kun tradicia mekanika tekniko. Oni certe povas uzi novaj motoroj, novaj fortigiloj kaj novaj komputiloj por movigi la mekanismojn kaj novaj sensiloj por kontroli la sistemon.
La norma konstrua industrio ja havas multaj pretaj bonaj alternativaj solvoj por konstruado kaj strukturoj de domoj. Principe oni opinias ke ni ne bezonas inventi la ideon de rado denove! La rado ja jam ekzistas, estas inventita. Same oni ne plu bezonas inventi pulvon denove, ĉar pulvo jam ekzistas. La norma ideo estas ke oni nur aĉetu kaj uzu pretaj, fidindaj kaj senproblemaj partoj kaj pretaj solvoj por konstrui la domon, same kiel ĉiuj aliaj.
Sed kial oni agu same kiel ĉiuj aliaj? Ĉu estos vere via propra domo se estas la sama kiel domoj por ĉiuj aliaj? Se vi estas vera konstruisto kaj bona inĝeniero, kial vi nur uzu la pretaj solvoj planita kaj konstruita de iu alia? Kial vi prefere ne trovu viaj propraj originalaj solvoj!
Klare la domo bezonas multaj pretaj normaj konstruaj solvoj. Ekzemple normajn hejmajn kuirejajn aparatojn mi ne intencas konstrui mem. La baza strukturo kaj la materialoj de domo povas esti iom tradiciaj kaj sensurprizaj.
Klare mi bezonus tre multe da libera mono por fakte konstrui novan domon. Pro simpleco mi tamen nun supozu ke la mono ekzistas. La propraj solvoj tute ne estos malmultekostaj. Kredeble la kostoj estus pli multe ol por ordinara domo. Kaj la konstrua laboro estus iom malrapida. Tamen ne nur la celo de vojaĝo estas grava, sed ankaŭ la vojo mem.
Mi tute ne kontraŭstaras elektronikon. Klare la domo bezonas iom da elektroniko. Ni bezonos elektraj motoroj kaj komputiloj, ankaŭ kelkaj fotiloj, multaj sensiloj kaj ekranoj. Vandoj plenaj je grandaj ekranoj de tipa "inteligenta hejmo" mi tamen ne komprenas / ŝatas.
Domo estu daŭra kaj fortika kaj tial oni devas scii kiel konstrui firman domon. Kiel honesta maŝina inĝeniero mi alte estimas la tradician doktrinon pri firmeco kaj elasteco de korpoj. Apude ni vidas kelkaj plejparte finnaj lernolibroj pri tio temo.
Forto estas centra koncepto en firmeco kaj elasteco de materialoj. Cetere, la ordinara unuo de forto estis proksimume antaŭ la jaro 1945 la kilogramo (kg) kio nuntempe estas nur la unuo de maso. Poste oni uzis la praktike korelativan unuon "kilopondo" (kp) ĝis mia juneco en la 1970-aj jaroj, kiam oni jam komencis en lernejo de preĝeja vilaĝo por uzi la nunan unuon de forto "Newton" (N).
Maso kaj pezo ne estas la sama koncepto, kvankam oni ofte tiel kredas. Maso indikas la kvanton de materio en io korpo kaj tio tute ne dependas de gravito. Pezo estas la forto kion oni bezonas por teni la mason fikse en sia loko en gravita kampo, ekzemple sur la solida surfaco de planedo. Ekzistas nenia pezo por maso kio falas libere sen obstaklo. Ankaŭ la pezo de ege masiva ŝipo estas nur nulo kiam ĝi flosas en akvo.
Mia propra maso estas proksimume 115 kilogramoj, sed mia pezo, do la forto kion mi okazigas por planko kiam mi staras trankvile, estas proksimume G = m*g = 115 kg * 10 m/s2 = 1150 kg*m/s2 = 1150 N = 1,15*103 N = 1,15 kN
. Tie estas g = 10 m/s2
la proksimuma (iom varia) valuo por akcelo de tera gravito ĉe surfaco de nia planedo, pliigo de rapideco 10 metroj/sekundo por ĉiu sekundo dum libera falado, 10 m/s2 = (10 m/s)/s = 10 m/(s*s)
.
Nu, mi humile konfesu ke mi ofte ankoraŭ kaŝe pensas en neortodoksaj sed pli klarbildaj malnovaj unuoj. Ekzemple forto F = 100000 Newton
estas pli facile por kompreni kiel "forto korelativa al 10 tunoj aŭ 10000 kilogramoj da maso".
Jes, miaj domaj ideoj eble estas iom neortodoksaj, sed kial pensu precize la same kiel aliaj. Ni estu originalaj!
Cetere estas interesa libro la sveda "Hållfasthetslära" de Tore Lundberg, lernolibro presita en jaro 1967 kaj skribita en 1963 por "tekniska gymnasier", do por teknikaj liceoj. Oni vere instruis normaj inĝenieroj en teknikaj liceoj en Svedujo. En Finnlando instruado pri tiaj praktikaj temoj en liceoj tamen estas rara. Kredeble ankaŭ en Svedujo oni teknikon pli alte instruas en universitatoj. Ĉiuokaze tre utila kaj facila libro, bone skribita. CHEWBACCA sendube same opinias.
Sed miaj propraj ideoj, kioj ili estas? Konstruado el diversaj materialoj estas interesa ideo. En hejmo estu ĉiuj eblaj materialoj, betono, ŝtalo, multaj specoj de ligno helaj kaj malhelaj, diversaj naturaj ŝtonoj, poluritaj kaj briligitaj ŝtonoj, masonitaj brikoj, ruĝa kupro, flava latuno, iom da blanka arĝento, kahelo, verdaj vivaj plantoj. La ambasado de nia kara nacio ja rajtas aperi pompa & impona.
Nature nia propra domo kaj ambasado devas funkcii samtempe ankaŭ kiel bona suna horloĝo. Trategmenta suna horloĝo per speguloj estas tre gajniga kaj peninda ideo. La granda tempa skalo povus rotacii en io centra iom ronda ĉambro al plej bona pozo aŭtomate per elektra motoro tiel ke la sunhorloĝo ĉiam montru la korektan oficialan tempon - se nur la Suno brilas.
La fenestroj estu fortikaj kaj ne tro grandaj. Inter la du vitroj de fenestroj estu fortika ŝirmilo kun elektra mekanismo. La pordoj de domo estu bone ŝlositaj kaj telestiradaj. Oni tamen tute ne permesu telestiradon de nia hejmo el Internet. Ni ja ne volas esti kiel senhelpaj garantiuloj en nia propra hejmo. Tiel "inteligentan" hejmon mi certe ne volas ke ĝi min arestus, turmentus, sklavigus kaj subigus.
En nia norda hejmo estas rekta suna energio utila speciale printempe kaj aŭtune. Vintre la Suno ne havas grandan signifon. Somere estas varme kaj nenia granda bezono por aparte kolekti rektan sunan varman energion. Se la domo estas tiel konstruita ke ĝi kiel eble plej bone kolektas sunan varman energion, ĝi povas somere jam esti tro varme. Tial oni prefere konstruu la fenestrojn tiel ke la lumo de Suno ne povas rekte eniri al domo kiam la angulo de alteco de Suno estas plej granda.
La sunhorloĝo klare bezonas lumon de Suno konstante por funkcii norme, sed malgranda kvanto da lumo estas jam sufiĉa. Eblas reguligi la kvanton de lumo kio eniras en la domo. Certe klimatizo - malvarmigado de endoma aero - estas ĉiuokaze utila dum somera varmego.
Mi esperas ke eblus uzi multaj mekanikaj ideoj en nia provizore pure teoria domo. Nur mono mankas. Kaj multe da laboro. Eble oni povus konstrui mekanismoj kiuj ekzemple reguligas la kvanton de suna lumo kio eniras rekte en domo. Ili ne bezonas esti belaj mekanismoj. Oni povus dum tago kolekti tro multan sunan varman energion en grandaj moveblaj masoj tiel ke la temperaturo endome ne estos tro alta. Teknikon oni ne kaŝu. Tekniko rajtas aperi tekniko, nenia problemo. Ni ne hontu teknikon.
Ideale ni estus sendependaj pri ekstera energio. Ni mem produktu la energion kion ni bezonas. Elektro certe estas problemo speciale dum vintro. Por hejtado oni prefere uzu hejtlignon aŭ korelativan facile akireblan naturan brulaĵon. Hejtado per elektro estas tro multekoste. Dum vintro oni bezonas ion alian metodon por produkti elektron ĉar tiam la Suno estas tro malforta. Vento ne ventas ĉiam. Libera fluanta akvo por produkti signifan kvanton da energio estas jam tre rara kaj malfacile akirebla, speciale vintre kaj dum frosto.
Eble ni laŭ bezono uzu dizel-generatoron ekzemple per biobrulaĵo por produkti elektron kaj stoku la elektron en grandaj akumulatoroj? Brulmotorojn ni ne bojkotu. Ni ja estas honestaj maŝinaj inĝenieroj.
Maldekstre estas simpla desegnaĵo kio indikas la principon por bloki la sunan radiadon por enveni en la domo dum meza somero. La tegmentrando estas tia ke la Suno ne povas brili el fenestro enen mezsomere kiam la Suno estas plej alte sur ĉielo.
Sudo estas maldekstre kaj nordo dekstre en la desegnaĵo. Mezsomere la Suno atingas sian plej grandan deklinacion proksimume δ = +23,5°
super (norden) la ĉiela ekvatoro. Ĉirkaŭ la printempa kaj aŭtuna ekvinokso estas la Suno ĉe ĉiela ekvatoro kaj la lumo bone brilas tra fenestro ene en domo. Mezvintre estas la deklinacio de Suno proksimume δ = -23,5°
sub (suden) el ĉiela ekvatoro
Oni notu ke la "Norda poluso" en desegnaĵo estas la norda poluso de ĉielo kaj la ekvatoro estas ekvatoro de ĉielo.
La geografia latitudo de loko en la ekzempla desegnaĵo estas norda φ = +60°
(por la plej suda parto de Finnlando) kaj oni bone komprenu ke tia simpla matematiko por kalkuli la altecon de Suno estas valida nur en 2-dimensia tranĉaĵo Sudo - Nordo
( loka meridiano ) kie la taga alto de Suno el horizonto estas plej alta en sudo kaj plej malalta en nordo. En aliaj direktoj estas la situacio de suna alteco pli kompleksa, kiel la sfera trigonometrio por ni instruas.
Klare oni devas bloki la sunan radiadon precipe antaŭ la fenestro. Se la lumo atingas la fenestron, ankaŭ la varmo envenas.
Eble mi devas plue klarigi ke en la supra desegnaĵo estas la angulo de alteco de ĉiela ekvatoro en sudo aekvatoro = 90° - φ
kie la angulo φ
estas la geografia latitudo de loko. Do por norda geografia latitudo φ = 60°
estas la alteco de ĉiela ekvatoro 30° en sudo. Por tio alteco de ekvatoro en sudo oni povas aldoni la deklinacion de Suno δ = -23,5° ... +23,5°
por kalkuli la altecon de Suno en sudo.
Ekzemple por mezsomero estas la alteco de Suno direkte en sudo asuno = aekvatoro + δ = 30° + 23,5° = 53,5°
sed oni memoru ke la simpla formulo validas nur en sudo. Respektive por mezvintro estas la alteco de (la videbla centro de) Suno asuno = aekvatoro + δ = 30° - 23,5° = 6,5°
super la ideala suda horizonto. Notu la signon pluso/minuso ( +/- ) por la deklinacio de Suno. La vera praktika horizonto povas esti iom alia ol la ideala.
La Suno ja estas en sudo (meridiano) je la vera loka tagmezo, kio somere okazas ekzemple en okcidenta Finnlando proksimume je 13:30 kiam oni uzas la tiel nomatan "someran tempon" UTC+3h. Loka vera suna tempo estas tiam 12:00, sed la oficiala tempo estas samtempe pli multe tial ke principe la tempo somere estas en Finnlando proksimume laŭ la meridiano de Moskvo. Nu, mi volonte aligus Finnlandon al Rusujo, ĉu la tre preferata somera tempo tion ne signifas? Finnoj tiel tre multe amas la tempon de Moskvo kaj Vladimir Putin?
La formuloj estas por norda hemisfero. Por la suda hemisfero de Tero estas la formuloj iom aliaj, sed same facile deriveblaj kaj validaj por la loka meridiano.
Malfacila estos la resto de vivo, sed mi provos klopodi el tago al alia, unu tagon pofoje.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |