<<

#290 ; Por mem konstrui, granda revo de vivo

>>

Mia patro Veikko vivis sian virecan junecon plejparte dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. En tradicia agrikulturo oni multe utiligis materialojn de naturo. Industriaj modernaj produktaĵoj estis malfacile haveblaj. Dum mia infaneco estis la agrikulturo en etbieno ankoraŭ iom malmoderna. Tamen karaj estas la rememoroj, eĉ amaraj rememoroj.

Oni certe ne estis tute sendependaj en la agrikulturo de infaneco. Kelkfoje ni bezonis helpon de amikoj. Oni bezonis en ĉiutaga vivo multaj maŝinoj kaj aparatoj kiujn oni ne kapablis pretigi mem, sed multe oni ankoraŭ uzis naturajn materialojn por pretigi bezonaĵoj kaj uzaĵoj. Metalaj laboroj tamen estis pli malfacilaj per simplaj laboriloj.

Dum mia infaneco mia patro pretigis por mi inter alie lulilon, liton de infano, krucoplakaĵan lulĉevalon kaj tradiciaj skioj. Ligno estis la norma konstrua materialo. La skioj bedaŭrinde estis iom pezaj kaj tial mi ilin nur malmulte uzis. Komerce haveblaj skioj estis pli malpezaj kaj flekseblaj, pli facilaj por skii.

Ligno klare ne estas la plej fortika materialo por uzaĵoj de mastrumado kaj agrikulturo kaj tial multe jam antaŭ longe detruiĝis pro multa uzo, defrotiĝo, akvo kaj malsekeco. Ekzistis inter alie lignaj radoj de ĉaro, lavpelvoj, buterigilo, kuvoj, siteloj. Certe oni bezonis aldone kelkaj fortikaj metalaj partoj.

Ekzemple dum la 1960-aj jaroj certe jam estis iom post iom haveblaj uzaĵoj el pli fortikaj materialoj, ekzemple plasto kio ne putras pro akvo kaj malsekeco. Maldika norma fero sen bona kaj integra protektanta kovro tamen ne estas tre daŭra kontraŭ malsekeco, sed facile rustas.

Por prepado de lana fadeno oni malnovtempe uzis plejparte lignan radŝpinilon. Ekzistis ankaŭ aliaj lignaj aparatoj por tiaj laboroj de virinoj. En pli grandaj bienoj oni eble uzis grandan teksilon por prepari ŝtofon, sed mi neniam vidis tian impresan aparaton en la etbieno de patro.

Sekve mi rakontu pri fojnado kio ofte okazis dum monato julio. Pro la vintra apetito de brutaro estis la somera fojnado grava laboro.

La tegmentoj de fojnejoj estis plejparte ŝindetoj, faritaj el splitoj, ebenaj iom maldikaj partoj de ligna bloko. Mi somere partoprenis en novigado de kelkaj fojnejaj tegmentoj kun mia patro. Foje mi ankaŭ ĉeestis kiam oni pretigis splitoj per ia granda maŝina "rabotilo". La lignaj blokoj devas esti trae kaj ĝisfunde malsekaj kiam oni produktas splitoj. Tial oni longtempe trempiĝas ilin en malprofunda akvo.

La fojnejoj estis plejparte en du partoj. Unua parto estis konstruita el masivaj horizontalaj trunkoj. La dua parto estis pli malpeze konstruita plejparte el vertikalaj tabuloj. Estis grave ke la planko de fojnejo estis klare super la tero. Alie la herboj ne konserviĝus sekaj en la fojnejo dum aŭtuno kaj vintro, sed malboniĝus pro malsekeco de tero. Tial ni kelkfoje kune altigis la plankon de fojnejo per longa ligna levilo kaj metis novaj ŝtonoj sub la plej subaj portantaj traboj. Kredeble la fojneja bazo iom post iom dronis al mola tero dum multaj jaroj.

Kampoj estis iom distancaj el etbiena hejmo kaj norme oni unue deponis la fojnon somere loke en fojnejo de kampo. La fojnejo hejme estis iom malgranda. Vintre kaj printempe la patro alportis fojnon kun ĉevalo kaj ĉaro el fojnejoj de kampoj laŭ bezono. Do estis grave ke la fojno estas seka kaj bone konserviĝas.

Post la fojnado oni povis uzi la kampojn kiel paŝtejo por brutaro. La longaj herboj nome ne mortis dum fojnado, sed poste el tero kreskis novaj verdaj folioj, nova sukplena herbo. Dum mia infaneco estis ankoraŭ permesata por konduki promenantan brutaron sur vojoj, sed tio ne plu estas permesata. Do la paŝtejo por brutaro nun devas esti tute proksima al bieno.

Pro la nova kemia sterko rikoltaĵoj multe kreskis. La bone sterkita nova fojno estis pli granda kaj kreskis pli dense. Oni bezonis pli grandaj fojnejoj kaj la kampoj estis malfacilaj por falĉi per ĉevalo Tanu kaj la malnova falĉmaŝino. Oni tamen volis produkti pli da lakto kaj tial oni bezonis pli da rikoltaĵo. La kampoj havis pli da kreska forto kaj ankaŭ la laboraj maŝinoj devis esti pli fortaj. Fine la ĉevalo estis anstataŭigita per traktoro.

Miaj propraj atingoj kiel lignaĵisto kaj konstruisto klare estas pli modestaj, almenaŭ provizore. Sekve kelkaj bildoj de miaj malnovaj tridimensiaj modeloj kiuj estas faritaj per la komputila programo Solidworks.

Teoria dometo

La patro havis malgrandan sledglitilan dometon en distanca marĉa arbareto. La dometo estis konstruita sur sledglitiloj tiel ke oni vintre povis tiri la dometon sur neĝo kaj glacio al alia loko ekzemple per traktoro.

La dometo certe estis nur malgranda. Kredeble patro tie iom loĝis kaj dormis dum varma somero kiam li laboris en la distanca arbareto. Hejtadon kaj bonan izoladon de varmo la dometo ne havis kaj vintre ĝi kredeble estus iom tro malvarma por dormi. Eble la dometo servis ankaŭ kiel la modesta ĉasdometo de patro, aŭtune kaj printempe? Patro estis iom diligenta ĉasisto.

Klare la dometo estis nur eta kaj simpla, sed la patro tamen estis tre fiera pri ĝi. La avo Salamoni ja estis la mastro de etbieno ĝis sia morto en 1973. Poste la sistro de patro havis grandan influon. Sed en la distanca memkonstruita dometo de marĉo Sammatti estis mia patro la sola mastro.

Mi ankaŭ volis revi pri ligna sledglitila dometo, kvankam mia konstruaĵo estas iom alia. Pordo de mia dometo ne estas en frontono kaj la tegmento estas en nur unu parto. Apude vi vidas kiel mi komencis la teorian konstruan laboron. Miaj glitiloj estas feraj kaj tre fortikaj. Sed hejtado de malgranda dometo estas nesolvita problemo.

Revo pri propra domo min longe turmentis. Bedaŭrinde estas nuntempe tre multekoste por vivi, loĝi kaj konstrui.

Nuntempe ĉio oficiala devus esti tre monduma, distingita kaj multekosta. Nur por riĉuloj eblas vivi norman vivon en la socio de riĉuloj.

La oficialaj reguloj por vivado, konstruado kaj loĝado estas iom pezaj. La burokratoj ne volas akcepti malmultekostan hejmon. Burokratoj ne amas malriĉulojn. Malriĉeco estas granda peko, mortpeko.

Mi tamen ankoraŭ ne mortis. Eble mi ion tagon tamen vere povas vivi en mia propra domo? Klare la prezoj de malnovaj domoj en kamparo malaltigis lastatempe, sed mi ne havas la monon kaj sen mono ne eblas aĉeti eĉ relative malmultekostan malnovan domon.

Jam dum la 1960-aj jaroj homoj komencis transloĝiĝi el kamparo al urboj kiam la malnovtempa agrikulturo en etbienoj ne plu proponis modernan vivnivelon. Kaj certe la ekonomia situacio en kamparo multe malboniĝis dum la jardekoj. Sen moderna preskaŭ industria agrikulturo aŭ alia praktike profita kaj utila profesio estas malfacile por akiri porvivon en kamparo kaj oni certe bezonas iom da propra kapitalo por komenci.

Teoria fajrejo

Eble iuj opinias ke hejtado per hejtligno estas eksmode? Mi tamen opinias ke hejtligno estas bona simpla loka solvo en Finnlando.

Oni bezonus multe da elektro por hejtado kaj tial mi prefere ne hejtus per elektro. Estas ja multe da arbaroj kaj multe da hejtligno uzebla. Arbaroj renoviĝas, estos novaj arboj. Nenio problemo.

Distanca elektro ne estas tre dependebla energio dum forta vento kio povas faligi arboj sur kondukiloj kaj tiel nuligi la elektron por multaj sinsekvaj tagoj. Vintre kaj dum frosto tio estas longa tempo. Ni certe bezonas rezervan alternativon por hejtado de domo.

Eĉ se oni plejparte uzas elektron, estas hejtado per hejtligno bona en la okazo ke elektro ne estas uzebla. Reserve por elektro oni povas uzi kuirfornon por hejti. Eĉ se la malbenita EU ilin ne amas. La malbenita EU eraras. Hejtado per hejtligno estas tute ĝusta loka solvo en malgranda hejma skalo. Industrio kredeble havas aliaj solvoj.

Apude vi vidas bildoj de tridimensia modelo de kuirforno kion mi vidis en io malnova libro. Mi do ne planis la kuirfornon. La interna strukturo estas iom pli kompleksa ol kion la bildoj montras. La varma fumo de fajrejo multe cirkulas en la bazo. Fine la varma fumo tamen devas iri supren al kamentubo ĉar alie la tutaĵo ne funkcias bone, estos fumo en domo.

Oni povas kuiri, friti, rosti kaj baki. Estas ankaŭ iom malgranda metala forno ene. Eblas hejti akvon en metala ujo samtempe. Eblas uzi ankaŭ somere sen hejti la domon tro multe. Nome somere oni proponas pli kurtan vojon al kamentubo por la varmega fumo.

Certe ekzistas riskoj en bruligo. Oni ne bruligu la tutan domon. Oni devas ĉiam esti singarda kiam oni hejtas per brulligno. Oni precipe sin gardu kontraŭ la venena gazo haladzo, senodora senkolora karbonoksido CO. Tio gazo povas mortigi.

Ni ja ne volas ke la aero fluus tra kamentubo norme kiam ni ne hejtas la domon. Ordinare la kamentubo estu fermita. Tial ekzistas en kamentubo aparta klapo por bloki la vojon de varma aero post la hejtado. Oni tamen ne fermu la fornoklapon tro frue. La fajro kaj subbrula ardaĵo nur malrapide estingiĝas en fajrejo. Oni tamen pacience atendu ĝis ne plu estas bluaj flamoj inter la ruĝe arda ardaĵo. Karbonoksido brulas per blua flamo kaj se oni fermus la klapon tro frue, la bluaj flamoj certe estingiĝus pro tio, sed estus venena haladza gazo en domo. Karbondioksido CO2 ne estas same danĝera, tion ni anoncu por Greta Thunbergo.

Interesa estas la interna strukturo de bonaj kamenoj kaj fajrejoj. Se mi havus la monon, mi ilin diligente konstruus kaj uzus. Estas stulte fidi al distanca elektro sole. Lokaj solvoj estas pli bonaj kaj dependeblaj. Ni prefere fidu nian propran lokan scipovon. Je momento de mizerego ni nome ne havos alian. EU kaj NATO nin ne helpos.

Jes, tiaj estas teorioj, planoj, revoj kaj iluzioj. Praktike mi ja mem ne kapablis konstrui tre multe. Planoj kaj teorioj estas utilaj kaj gravaj. Oni ne forlasu esperon pri pli bonaj tempoj. La nuna situacio estas malfacila, sed ankoraŭ daŭras la vivo. Iam estos novaj eblecoj kaj novaj bataloj.

Estos novaj arboj en arbaroj. Estos nova brulligno, novaj domoj, nova vivo. Tion la malbenita EU, la politike verdaj nazioj kaj la faŝismaj burokratoj ne povos obstakli.

Fine ni havas apude foton de ia simpla subtegmenta librejo, certe nur tre kruda konstruaĵo el nerabotita tabulo. Bonaj lignaĵistoj kaj meblistoj sendube tiojn bretarojn kaj etaĝerojn ne akceptas, sed estis mia propra loka solvo. Sufiĉe bona por miaj propraj lokaj bezonoj.

Ni tamen neniam kapitulacios. Eble la estonteco estos pli esperdona. Kaj klare multe restas por batali.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)