<< | #29 ; Genealogio de reĝa gento de regantoj Sameli |
>> |
La reganto de sendependa ŝtato Mueleja Insulo nomiĝas ja nuntempe Sia Majesta Moŝto generalissimus Sameli IV. La kvara reĝo Sameli fondis la nacion ĉirkaŭ en la jaro 2012 kiam siaj patroj jam longe estis mortaj. Oficiale ni tamen inkluzivas ankaŭ liaj tri patroj en la reĝaro de nia memstara nacio. La origina nomo de Sameli IV ne estis Sameli, sed Vesa. La gento tamen uzas reĝan nomon Sameli.
La unua Sameli vere nomiĝis Sameli, origine Sameli Yli-Petäys. Li naskiĝis en vilaĝo de Jokipii en la komunumo Jalasjärvi, okcidenta Finnlando, en la jaro 1841.
Lia origina familia nomo estis Yli-Petäys, kiel mastro de domo kun la sama nomo. La domo estis nur parto de pli maljuna pli granda bieno de Petäjäluoma aŭ Petäys, kiu originas de proksimume fino de 17a jarcento. Sameli tamen transdonis la bienon al sia sistro kaj serĉis alian vivrimedon.
Poste li translokis al najbara komunumo Peräseinäjoki kun sia familio. Mi kredas ke en la apuda foto estas Sameli kun sia edzino Maria Kreeta (origine) Koukkari kiu naskiĝis 1843 en Peräseinäjoki.
Antaŭe oni ne havis efektivan familian nomon en kamparo, sed la nomo estis vere nomo de bieno aŭ nomo de domo kie oni loĝis. Do kredeble Sameli mallongigis sian nomon al la formo Petäys kiam li ne plu estis mastro de la bieno Yli-Petäys.
Sameli kaj Maria havis multaj infanoj. La pli junaj infanoj naskiĝis en Peräseinäjoki. Unu el ili estis Salamoni, la dua reĝo Sameli (nomita post sia morto). Li naskiĝis 1882 en Peräseinäjoki. Apude estas lia foto kiel maljunulo.
La vivosorto de Sameli II estis varia. Kiam li estis knabino, translokis la familo al vilaĝo de Komsi en la najbara komunumo Jalasjärvi. Proksimume en la jaro 1903 li ĉirkaŭ 20-jara ekiris al 'Ameriko'. Li ne volis iri al Siberio por fari militan servon. Finnlando estis daŭre parto de Rusujo.
Salamoni laboris en 'Ameriko' almenaŭ en segejo. Li estis viro longa kaj vidiĝis bone en la atendvico de volontaj laboristoj. Salamoni havis tie trans la Atlantiko kelkaj gefratoj kaj kelkaj el ili restis en 'Ameriko'.
En la aŭtuno de jaro 1910 Salamoni probable returnis al Finnlando. La familo estis intertempe translokita al vilaĝo Kihniänkylä en Peräseinäjoki. En la jaro 1911 Salamoni edziĝis kun Helka Helena (origine) Koskinen kaj konjekteble komencis loĝi en sia propra domo. Tiun domon ni bone scias.
Patro de Salamoni mortis en 1918 kaj la patrino en 1929.
Unu el la plej junaj knaboj de Salamoni kaj Helka estis Veikko Salomon Petäys, patro de nuna reganto. Li naskiĝis en la jaro 1922 kaj fariĝis la tria reĝo Sameli (post sia morto).
Veikko vivis preskaŭ sian tutan vivon en la domo de sia patro. Li laboris en la bieno de familio. Lia patro Salamoni tamen estis la mastro de bieno ĝis sia morto en 1973.
Lia frato mortis en milito. Mi kredas ke Veikko neniam faris militan servon. Du fojoj li tamen vizitis malliberejon paseme. Kiel juna viro li vendis brandon kontraŭleĝe kaj poste li havis kverelon pri limoj de bieno.
Sian plian nomon 'la konkerinto' Veikko ricevis pro tio ke li aĉetis la landan areon de insulo kie la sendependa nacio origine fondiĝis. Do la patro Veikko konkeris la regionon de nia kara malgranda nacio. Muelejo parte situas sur tiu insulo.
En la jaro 1958 Veikko edziĝis kun Armi Sofia (origine) Kalliokoski. Patrino de nuna reganto, Armi, venis de vilaĝo Koskenkorva en komunumo Ilmajoki. Ŝi laboris kiel instruisto en la vilaĝo Alavalli en komunumo Jalasjärvi, ĉirkaŭ 8 kilometroj fore de ŝia edzo Veikko. Armi instruis en la skolo de Alavalli preskaŭ ĝis la jaro 1995.
La gepatroj eksedziĝis ĉirkaŭ la jaro 1978.
La nuna reganto kaj la kvara Sameli de memstara ŝtato Mueleja Insulo naskiĝis en la jaro 1958. Lia origina nomo estas Vesa Veikko Petäys kaj lia plia nomo 'julkea' aŭ 'la impertinenta' devenas de la finna vorto 'julkaista' aŭ 'publikigi'. Kiel unua inter la reĝoj Sameli li nome publikigas. Kiel vi vidas.
Oficiale Sameli IV naskiĝis en Jalasjärvi, sed laŭ paroka registro (de preĝejo aŭ eklezio) en Peräseinäjoki. Fakte li naskiĝis en la malnova naskiĝa hospitalo en la urbo Seinäjoki. Tiel diris lia patrino Armi.
Post armea servo li leviĝis ĝis rango de kaporalo. Li ŝatas programi, kolekti librojn kaj vidi filmojn. Li ŝatas ankaŭ sunhorloĝoj, mekanismoj, maŝinoj, materialoj, strukturoj kaj astronomie motivaj konstruaĵoj.
La nuna reganto de sendependa nacio Mueleja Insulo tamen estas jam sufiĉe trankvila viro. Li volas studadi ĝis inĝeniero en la urbo Pori. Kiel la sola civitano de la nacio li kompreneble havas multe da laboro. Lia patro Veikko mortis en 2005 kaj lia patrino Armi mortis en 2007.
Li ĝis plue nek veturis al Ameriko nek falis en malliberejo. Li restas ankoraŭ fraŭlo sed ofertoj de edzeco estas bonvenaj. Li tamen estos 58 jaroj en aŭtuno de 2016. Do ne tre juna viro.
La nacio estas ja tre malriĉa, sed se troviĝas deziranta virino kaj kelkaj ĉarumplenoj de fortigantaj piloloj Viagra aŭ Levitra, do la virino eble fariĝos la reĝino de Mueleja Insulo.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo