<< | #289 ; Nia propra civito - klare nia propra afero |
>> |
En Finnlando la ruĝe-verda registaro volas disvastigi tre bizaraj ideoj. Finnoj laŭ ili estus kulpaj je la monda klimato. Finnoj ne pensu pri si mem, pri sia propra avantaĝo. Finnoj sindone kaj neegoisme sin oferu pro EU kaj la pli grandaj landoj kiel Usono kaj Ĉinio. Oni tute ne akceptu aliajn opiniojn, ni ĉiam devas ĉiuj same opinii. La ruĝe-verda registaro estas perfekta kaj neerarema. Ĉu vere?
Klare la someraj varmegoj estis jam tro multe por la virinaj ministroj de finna registaro. Estas ja klare kaj nature ke la opozicio havas aliaj opinioj. La laboro kaj tasko de opozicio ja estas por kontraŭstari kaj kritiki registaron. Aliaj opinioj estas nenia vera problemo. Ni ja volas havi liberecon de opinioj, liberecon de pensoj. Tio estas la esenco de demokratio.
Burokratoj zorgu pri la problemoj de burokratoj, ili ja ricevas salajron pro tio. Ni ordinaraj civitanoj tamen pensu pri niaj propraj aferoj. Ni civitanoj ne plenumu la taskojn de burokratoj, tioj ne estas nia kapdoloro.
La granda mondo estas jam senespere freneza. Estas ja klare ke la homaro kiel tutaĵo jam multe tro multe produktas, multe tro multe konsumas. Niaj veraj bezonoj ne estas tiel grandaj. La naturo ne elportas nian furiozan produktadon kaj konsumadon. Nia planedo Tero ne toleras la nunan troe konkuran homaron. Sed ĉu la finna registaro postulas malpli da produktado? Certe ne. La registaro volas pli da produktado.
Estas vane plori pri la monda klimato. La vera problemo de mondo estas la troa industria produktado kaj la troa civitana konsumado de homaro. La granda kapitalo kulpas je klimato, do la granda kapitalo solvu la problemon de klimato, sen troa produktado.
Jam sufiĉe da infanoj en la mondo. Strange la finna registaro ne zorgas pri la pliiĝo de loĝantaro en la mondo. Kial la monda klimato estus peza zorgo de finnoj, sed la monda tro granda pliiĝo de loĝantaro tute ne estas problemo? Kial la ministroj volas pli da infanoj? Estas ja tro multe da infanoj en la mondo.
Tro multe da konkurado inter homoj kaj inter grupoj de homoj. Malpli da konkuremo estus jam sufiĉe. Laboraj lokoj estas tro malmultaj. Oni vere ne bezonas produkti tiel multe. Sufiĉa porvivo por ĉiuj estus ebla eĉ je pli malgranda industria produktado kaj meznombre pli malalta vivnivelo, almenaŭ kun pli malgranda loĝantaro en la mondo.
La politikistoj volas malpermesi brulmotoron en aŭtoj. Flugi tamen estas senriproĉe, kvankam flugiloj kaŭzas multe da karbondioksido kiam la motoroj bruligas fosilian brulaĵon. Evidente la ministroj kaj aliaj politikistoj volas flugi, sed ili ne volas ke la vivnivelo de ordinaraj civitanoj estus same alta.
La politikistoj volas pli da elektraj aŭtoj anstataŭ brulmotoroj. Ĉu la elektraj aŭtoj savos la mondon? Ne, tro multe da produktado detruigos la mondon. Multe da elektraj aŭtoj ne estas la solvo. La solvo estas simple: malpli da produktado, malpli da malŝparado.
Oni ne malŝparu brulaĵojn. Ekzistas ankaŭ liberaj brulaĵoj kiuj ne kaŭzas superfluaj ellasoj. Oni ankoraŭ bezonos brulmotorojn. Oni ne forlasu malnovan sed bonan kaj utilan teknikon. Biobrulaĵo povas esti eĉ libera energio. Biogaso povas esti malutila rubo en aero, sed utila brulaĵo en motoro. La solvoj ne bezonas ekzisti nur en futuro, ili povas jam ekzisti en la nuna tago.
Oni klare ne akceptas Esperanton en Finnlando. Por nia nacio Mueleja Insulo nia kara internacia lingvo tamen estas la solvo. Esperanto taŭgas por ĉiuj intencoj. Tion mi pruvos per miaj tekstoj. Kulture neŭtra lingvo estas la sola akceptebla internacia lingvo.
Finnaj politikistoj favoras ideologian internaciecon, sed ne la kulture neŭtran internacian lingvon. Por mi estas male: mi ne favoras ideologian internaciecon, sed certe tre multe nian karan Esperanton.
Tekniko certe estas la solvo por nia propra nacieto. Sen tekniko ni estus senhelpaj. Por mi kiel maljunulo estas tamen jam kredeble tute neeble por labori racie en io finna fabriko, por io alia entrepreno.
Klare la situacio estas malfacila pro severa manko de mono. Klare ni ion tagon mortos. Ni tamen ne rampos sur tero, ni ne almozos gracon, ni ne kapitulacios. Ni batalos. Ni estos fortikaj ĝis fino.
Nun elektro, elektro-mekaniko, elektro-magnetismo, elektroniko, fotiloj, malgrandaj motoroj kaj multaj teorioj estas eblaj povoscioj por praktiki. Ĉio ne eblas, sed multe eblas.
Se ekzistus pli multe da mono, estus ankaŭ aliaj alternativaj teknikoj praktikeblaj por racia iom moderna homa vivo. Mi ankoraŭ ne havas la pretan solvon, sed mi certe diligente pensas pri la afero. Bonaj mekanikaj partoj - ekzemploj en apudaj fotoj - bedaŭrinde estas provizore ekonomie neatingeblaj por nia civito.
Se nia nacio posedus tre multe da mono, eble ni povus future esti eĉ tute sendependaj pri energio? Ni bezonus multe da brulligno por plejparte vintra hejtado, iom da elektro por elektraj aparatoj tra la tuta jaro. Propra elektro dum malhela vintro certe povus esti ioma problemo. Ni ne uzu elektron por hejtado, estas tro kare.
Propra domo estas tre grava utilaĵo. Grandajn fabrikojn ni ne bezonas, sed hejmon ni certe bezonas. Bedaŭrinde estas tre kare por konstrui kaj posedi domon, sed certe tio estos nia revo.
Ni tamen ne vane zorgu, ni estu gajaj dum vivo. Nur kurta estas nia vivo, ni ne ĝin malŝparu en vana plorado. Certe la granda mondo povas min mortigi, sed ĉu helpus plori pri tio, ĉu helpus haki sian propran kapon kontraŭ muro? Ni ĝoju!
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |