<<

#288 ; Ĉu sin ekzerci por telegrafi per maŝo de kurento?

>>

Maŝo de kurento estas interesa malnova industria mezura ideo. Mi certe volus konstrui kaj uzi maŝon de kurento. Por povi mem telegrafi estus ankaŭ interese. Mi volus lerni por bone morsi, por uzi la faman "Morse" -kodon en praktiko, kiel vera tradicia radioamatoro. Kial do ne kombini la ideojn! Ĉu 2 bonaj ideoj kune ne estos ... eĉ pli bona ideo?

La intenco de kurenta maŝo estas por transigi simplan signalon. Ĉu distanca konektilo estas aperta aŭ fermita? La kurento en kurenta maŝo povas esti ekzemple 4 miliamperoj aŭ 10 miliamperoj kaj ambaŭ kazoj havas sian propran signifon. Norme la kurento povus esti nur 4 mA kaj en io speciala kazo 10 mA, do multe pli granda, sed ne tro granda. Estas signifa diferenco inter la kurentoj. Se la kurento estas praktike 0, nulo, tiam estas la konduktilo rompita. Fakte la kurenta maŝo do indikas 3 aliaj situacioj. Kiam iom da kurento fluas en la konduktilo, ni scias ke la konduktilo estas en bona ordo.

La kurentoj bezonas esti nur proksimumaj. Se la kurento estas malpli ol ekzemple 2 mA, estas la konduktilo rompita. Se la kurento estas inter 2 mA kaj 7 mA estas la situacio norma. Se la kurento superas 7 mA ni havas la gravan situacion kion ni atendis. Ekzemple en industria ĉirkaŭaĵo tio estas utile pro longaj konduktiloj kaj fortaj elektromagnetaj kampoj. Estas bone ke iom da kurento fluas. Tensio en la konduktilo, ekzemple 0 / +12V kun nur tre malgranda kurento, estus multe pli sentema por forta elektra konfuzo.

Do ni kalkulu la reostatojn por tensio 5 Voltoj. La du reostatoj R1 kaj R2 estas en serio. La plej granda kurento en nia kurenta maŝo estu 10 mA = 0,01 A kaj la plej malgranda reostato do estu R = U/I = 5V / 0,01A = 500 Ω kaj la pli malgranda kurento estu 4 mA = 0,004 A . Tial la reostatoj sume estu R = U/I = 5V / 0,004A = 1250 Ω = 1,25 kΩ. La pli granda reostato do estu proksimume 1250 Ω - 500 Ω = 750 Ω.

La desegnaĵo de mia cirkvito estas apude. Estu R1 = 750 Ω kaj R2 = 500 Ω . Mi aldonis la LED kiel indikilo, sed ni ja povus uzi alian indikilon kio ne konsumas tiel multe da kurento.

Ni havas ruĝan konektilon paralele kun la reostato R1. Kiam la konektilo estas aperta (same kiel en la bildo), fluas la malgranda kurento 4 mA tra la du reostatoj kioj estas en serio. La elektra tensio je mezurilo V estus V = R2 / (R1 + R2) * 5V = 500 Ω / (500 Ω + 750 Ω) * 5V = 500 Ω / 1250 Ω * 5V = 2 Voltoj kio kredeble estas tiom malalta ke la LED ne lumigas. Nur tre malmulte da kurento fluos tra la LED.

Kiam la konektilo estas fermita, la pli granda kurento 10 mA fluas tra la konektilo kaj la alia pli distanca reostato R2. La tensio je mezurilo estas nun pli alta ĉar nur malmulte da tensio malaperas en konektilo kaj la konduktiloj. V = 5 Voltoj kaj praktike la tuta tensio aperas je mezurilo V. La LED forte lumigas ĉar ĝi ricevas nun multe da tensio kaj ĝi bezonas sian propran reostaton por limigi la kurenton por sekure malgranda valuo, ekzemple 5 mA. Sen sia propra seria reostato estus la LED kredeble detruita pro tro granda kurento.

Nu, klare la pli granda kurento estos sume pli ol 10 mA pro la lumiganta LED kio estas paralele kun reostato R2. La seria reostato por la LED povus esti ekzemple R = U/I = 5V / 0,005A = 1000 Ω = 1 kΩ kaj la tuta pli granda kurento do estus 15 mA. La konektilo tute pasas reostaton R1 kaj la kurento do iras preter la unua reostato. Ankoraŭ akcepteble malgranda kurento kaj tamen la cirkvito ne estas sentema por elektra konfuzo. La konduktiloj povus senprobleme esti longaj, sed mi fakte ne bezonas tre longaj konduktiloj por ekzerci morsi.

Mia supra ideo por la kurenta maŝo por morsi do estis iom alia ol la origina industria mezura ideo. Mi eble estis iom troigema. La mopedo forkuris el miaj trikitaj gantoj, kiel oni iam diras en Finnlando. Sekve ni pli bone pritraktu la originan ideon de kurenta maŝo.

Nu, la maldekstra bildo pli bone prezentas la originan ideon de kurenta maŝo. La konektilo estas nun dekstre, je la fino de konduktiloj. Kiam la konektilo estas aperta dum norma stato, same kiel en la bildo, estas la kurento relative malgranda. Ambaŭ reostatoj estas en serio. Tio estas la norma situacio. La kurento iom fluas kaj pruvas ke la cirkvito estas en ordo.

Kiam oni fermas la konektilon, aktiva stato de indikilo, estos la kurento pli granda por signali ke io okazis en la distanca fino de konduktiloj. La kurento tamen restas akcepteble malgranda. Povus ja okazi ke estus kurta cirkvito en la longaj konduktiloj. Ankaŭ tion elektran difekton de sistemo oni tamen tuj observus pro la iom granda kurento en la kurenta maŝo.

Se ni volas ke la kurentoj estas 4 mA kaj 10 mA, do estas la reostatoj R1 = 500 Ω kaj R2 = 750 Ω. Kiam la konektilo estas aperta, estas la kurento nur 4 mA kaj la mezurilo de tensio V indikas por reostato R1 tension U = R*I = 500 Ω * 0,004 A = 500 V/A * 0,004 A = 2 Voltoj kaj la resta tensio 3 Voltoj malaperos en la alia reostato R2.

Kiam la konektilo estas fermita, la kurento tute ne fluas tra reostato R2, konduktiloj estas praktike senrezistaj, la kurento estas pli granda ( 10 miliamperoj ) ĉar nur reostato R1 estas en cirkvito kaj la kurento estas I = U/R = 5 V / 500 Ω = 0,01 A = 10 mA. Do praktike la tuta tensio 5V malaperos en reostato R1.

Mi desegnis mezurilon A por la cirkvitoj por indiki ke oni iel mezuras kurenton. Oni bezonus tre fortaj elektaj konfuzoj por erarigi la kurenton. Tensio en preskaŭ senkurenta konduktilo tamen estas facile erarigebla per elektra konfuzo. Ni ne konstruu delikatan antenon se ni volas dependeblan mezurilon por stato de distanca konektilo, speciale en malfacilaj industriaj cirkonstancoj.

Pasante, parenteze, pri nedezirataj delikataj antenoj kiuj estas sentemaj por eksteraj elektromagnetaj kampoj. Dekstre ni vidas bonan instrukcion el finna libro. Ni havas komputilon. La komputilo palpas sian eniron kaj volas scii ĉu konektilo estas aperta aŭ eble fermita. La eniro tamen havas tre altan elektran reziston kaj tial tre malgranda kvanto da elektra energio povas influi la staton. La foto montras la korektan metodon.

Vi eble povus imagi ke la reostato R estus superflua? Ĝi tamen estas necesa. Kiam la konektilo estas aperta, ricevas la sentema eniro de komputilo sekuran kaj stabilan tension tra la reostato. Valuo de reostato povas esti granda. La kurento i estas tre malgranda. La tensio povas esti norma pozitiva uza tensio de aparato. Tamen sen tio aranĝo estus la malfiksa kaj disigita eniro de komputilo kvazaŭ delikata anteno - sentema por elektromagnetaj konfuzoj - kaj la stato de eniro por la komputilo estus nestabila kaj neantaŭdirebla.

Kiam la konektilo estas fermita, estas la tensio en eniro stabila nulo ĉar estas konektita al elektra tero. Oni bezonas la reostaton, alie estus ja kurta cirkvito kiam oni fermas la konektilon. Ĝenerale ni ne volas senintencaj kurtaj cirkvitoj.

Delikata anteno klare estas bona laborilo por radioamatoroj, sed ni ne volas senintence kaj nevole konstrui antenojn por mezuriloj de stato. Ni volas ke la mezuriloj estu stabilaj kaj nesentemaj por elektra konfuzo.

Esperanta
litero kun
supersigno
Surogato
per normaj
literoj
Ĉ C X / C H
Ĝ G X / G H
Ĥ H X / H H
Ĵ J X / J H
Ŝ S X / S H
Ŭ U X / U

Nun estas tamen plej grave por morsi, por telegrafi. Mi ja volus ion belan tagon esti honesta radioamatoro, se eble. Certe la celo estas distanca, sed tre aspirinda.

Sed la "Morse" -kodo ja estas ioma problemo por Esperanto. Ĉu neniaj supersignoj? Eble ni do devas anstataŭigi la plej multajn supersignojn per paroj de ordinaraj literaj signoj. Oni uzu nur majusklojn, la grandajn literojn. Ekzistas ja du alternativaj surogataj literaj sistemoj en nia kara Esperanto, nome la X-sistemo kaj la H-sistemo. Tiojn ni vidas en la apuda tabelo.

CHU SHAMANO ANKORAUX JHAUDE GHUAS HXEMION AUX MEHXANIKON?

Laŭ Vikipedio estas la korekta esperanta nomo tamen Morsa kodo kaj surprize ekzistas propraj kodoj ankaŭ por niaj karaj esperantaj supersignoj ... Nu, iom pli longe, sed eble pli korekte: supersignaj literoj aŭ literoj kun supersignoj.

Do ni multe batalu por morsi. Eble mi ion belan tagon tion radioamatoran arton bone povoscios.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)