<<

#285 ; Kiaj estu niaj agoj por la estonteco de civito

>>

En EU oni ne plu povos produkti novaj normaj aŭtoj kun brulmotoro post la jaro 2035. Do kredeble restas nur proksimume 14 jaroj da tempo se oni volas aĉeti novan norman aŭton. Aŭ eble mi formovos el EU-Finnlando al Rusujo kaj tie estas la reguloj eble aliaj? Ĉiuokaze mi estos jam 77-jara en 2035 kaj se mi ne sukcesis por aĉeti aŭton je tio aĝo, kredeble mi ne plu iam povos posedi aŭton. Do, nenia problemo?

Volonte mi konstruus propran domon por nia nacio Mueleja Insulo, sed nuntempe estas tre kare kaj multekoste por konstrui novaj domoj. Novaj reguloj por konstruado estas tre postulemaj. Nova malmultekosta domo ne eblas laŭ reguloj. Eĉ se la domo estus relative malmultekosta, ekzistas problemoj. Kiel oni akiru akvon, sin lavu, kiel lavi la veston, kiel hejti la domon, speciale dum frosta vintro? Kiel oni akiru la elektran energion? Kion oni manĝu? Kiel oni akiru medikamentoj?

Eble la finnaj politikistoj volas ke por la popolo eblos vivi nur en urboj? Estas tamen kare vivi en urbo en propra domo. Tekniko ja proponas solvoj, sed ili ne estas senpagaj. Prefere ni estu sendependaj kaj kamparanoj. Miaopinie hejtado per hejtligno estas la plej prudenta metodo por simpla domo en kamparo. Oni ne povas mem facile produkti tiel multe da elektro ke povus uzi elektron por hejtado. Suna elektro eblas nur somere. Modera venta generatoro ne funkcias ĉiam. Sed propran aŭton oni ja nepre bezonus en kamparo. Do, ioma problemo.

Malfacilaj estas la problemoj de sendependa kampara vivo, provizore multe tro malfacilaj por mi. Solvon mi ankoraŭ ne havas nek por la propra domo nek por la propra aŭto de nia kara nacieto, sed ion bonan kaj entuziasmigan ni ja ĉiuokaze bezonas, por vivi persiste el tago al alia. Ĉiuj problemoj de granda mondo mi ja ne povas solvi. Provizore la projektoj de Mueleja Insulo estos nur malgrandaj.

Jen kelkaj modestaj, sed gravaj projektoj de nia nacio por la proksima tempo:

Jes, tre vasta estas la mondo de eĉ relative simpla kaj malmultekosta tekniko. Nenia bezono por pli alta elektra tensio ol 50V. Multe por labori dum la sekvantaj jaroj. Multe por batali, lerni kaj eksperimenti. Eksteraj cirkonstancoj de vivo povas esti duraj, sed almenaŭ en la interna vivo mi havas multe por fari.

Radioamatora operatoro mi provizore apenaŭ povus esti, sed eble ankoraŭ iam estontece? Estis revo de juneco, sed nuntempe la mondo ja estas iom alia. Kurtonda radio ( Mallongondo ) estis la unua "globala medio", ekzemple dum la 1930-jaroj, sed certe Internet estas multe pli facila por uzi per komputiloj.

Mi provizore ne intencas morti. "Onidiroj pri mia morto estas trofruaj / antaŭtempaj!" La duraj ŝtormoj de vivo min ankoraŭ ne detruis.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)