<<

#284 ; Nia mondo ne haltis, do ni decideme progresu

>>

Pasintvintre kaj printempe mia propra mondo kvazaŭ ruiniĝis. Mi preskaŭ perdis miajn belajn revojn. Mi preskaŭ perdis la bonan ĝojon de vivo. Eble estis tro peza la kargo, eble tro altaj la ambicioj, eble tro la hasto kaj tro malmulte da tempo. Tamen la vivo jam ŝajnas pli bela kaj esperiga. Aregoj da bona espero jam ŝvebas en aero. Mi kredas ke mi baldaŭ estos pli sana kaj espereble laborkapabla. Mi ne forgesis la 3D-fotilon. Mi kontinuos por labori kun miaj propraj projektoj, kiuj estas samtempe la ŝtataj projektoj de nia kara sendependa nacio Mueleja Insulo.

Mi ricevis la vakcinon kontraŭ la viruso nur iom pli frue ol 50% de finnoj estis vakcinitaj (inokulitaj) unun fojon. La duan kompletigan dozon de sama vakcino mi ricevos post 7 semajnoj, je fino de aŭgusto. Eble mi ankaŭ tiam estos proksimume inter 50% da finnoj, aŭ eble mi estos pli frua? Nun estas proksimume 24% de finnoj inokulitaj du fojoj kaj oni taksas ke jam je fino de monato oktobro estos ĉiuj finnoj inokulitaj kiuj la vakcinon volas. Ĝi ja ne estas nepra. En Finnlando mi certe provas esti mezproporcia finnlandano. Kredeble la vakcino donos por mi bonan protekton provizore.

La vetero estas nun tro varma, sed la naturo estas bela, se oni havas pacon kaj paciencon por ĝin observi. Mirteloj kreskas en arbaro. Multaj floroj floras. La nivelo de akvo rapide malaltigis en apuda lageto. Por multaj finnoj la julia varmego tamen estas terura lacigo. Pli ol +30°C da temperaturo en ombro estas terure multe por nordaj civitanoj. Ĉiuj ne havas bonan klimatizon hejme aŭ en labora loko. Tradicie oni en Finnlando pli multe atentigis pri tio ke la domoj estu varmaj dum vintra frosto ol pri bona klimatizo dum somera varmego.

La plantoj estas maŝinoj mirindaj ĉar ili konstruas sin mem. Ili bezonas nur simplajn materialojn el naturo. La instrukcioj por konstruado estas jam en la semo, neniaj lertaj inĝenieroj bezonataj. Multaj ordinaraj plantaj strukturoj estus tre malfacile por efektivigi per tradicia homa tekniko. Tekniko tamen tre grava afero, ni ne malestimu teknikon.

Mi tamen ne povas modere kaj mezuratece atendi ke mia nova granda elektra motoro konstruu sin mem. Tial mi ĝin unue planu. En la antaŭa artikolo ja estis unu ideo por motoro de malgranda efekto. Tia nur malmulte efekta motoro ne bezonas turni ion eksteran pezan maŝinon, sed nur sin mem. La motoro bezonas turni nur malrapide. Ĉi tiu suba ideo eble estas pli bona.

Nun ni bezonas nur 32 fortaj magnetoj lokitaj regule en la perimetro de granda rotaciebla cirkla plato, kio estu subtenita de centra akso. Ni havas 8 fiksaj fortaj elektromagnetoj lokitaj bone tiel ke eblas efektivigi 8 * 32 = 256 stabilaj pozoj de cirklo, uzante la elektromagnetojn alterne. Nur unu elektromagneto laboru pofoje. Por stela mapo estas 256 aliaj pozaj alternativoj jam sufiĉe, eraro maksimume nur duono de unu paŝo, do 360° / 256 / 2 = 1,4° / 2 = 0,7°.

Ni komencu el la apude desegnita pozo de motoro. La plej maldekstra fiksa elektromagneto (0/8) estas plej proksima al magneto de rotaciebla cirklo. Samtempe la dua elektromagneto estas iom (1/8) pli distanca el dekstra magneto de cirklo. La tria elektromagneto estas iom pli (2/8 = 1/4) distanca el magneto de cirklo. La kvara elektromagneto (3/4) estas ankoraŭ iom pli distanca.

La kvina fiksa elektromagneto (4/8 = 1/2) tamen estas jam same distanca el du magnetoj de rotaciebla cirklo.

La sesa fiksa elektromagneto (5/8) estas pli distanca el cirkla magneto dekstra sed iom pli proksima al magneto maldekstra. La sepa elektromagneto (6/8 = 3/4) estas ankoraŭ pli proksima al la maldekstra cirkla magneto. La oka elektromagneto (7/8) estas distanca el dekstra magneto sed proksima, nur 1/8 da angulo inter cirklaj magnetoj, el la maldekstra.

Ni supozu ke la fiksa elektromagneto estas sufiĉe forta por altiri al si la plej proksiman magneton en la perimetro de cirklo se la angula distanco inter ili estas nur 1/8 da norma angulo inter magnetoj en la cirklo. En la 256 stabilaj pozoj de cirkla plato ĉiam ekzistas elektromagneto kio estas la plej proksima al cirkla magneto (kiel 0/8 en la desegnaĵo) kaj du elektromagnetoj kioj estas nur 1/8 da distanco proksimaj el aliaj cirklaj magnetoj (kiel 1/8 kaj 7/8 en la desegnaĵo).

Se ni volus turni la suban parton de cirklo maldekstre 1/256 da tuta rondo, ni aktivigu la elektromagneton 1/8. Se ni volus turni dekstre, ni aktivigu la elektromagneton 7/8. Ambaŭ tioj elektromagnetoj estas nur 1/8 da angulo (nome angulo inter cirklaj magnetoj) el plej proksima cirkla magneto, dekstre kaj maldekstre.

Oni povas turni la cirklon 1/32 da tuta rondo 360° el pozo (0/8) de desegnaĵo aktivigante sinsekve la elektromagnetojn 1/8, 2/8, 3/8, 4/8, 5/8, 6/8, 7/8 kaj 0/8 denove. Por la alia direkto de rotacio la ordo estus kontraŭa: 7/8, 6/8, 5/8, 4/8, 3/8, 2/8, 1/8, 0/8. Post tiuj pulsoj aperus la cirklo principe la sama, sed intertempe ĝi turnis angulon 360° / 32 = 11,25° en 8 malgrandaj paŝoj.

Kiam ni aktivigas sinsekve la elektromagnetojn 256 fojoj - ĉion el 8 elektromagnetoj 32 fojoj - turnas la cirklo tutan rondon 360°. La elektrajn pulsojn en 8 konduktiloj oni povas formi en mikrokomputilo kaj simplaj fortigiloj. Komputilo estas bona por formi pulsoj kaj fortigilo povas doni la fortan elektran kurenton por peli la elektromagnetojn, unu pofoje.

Jes, miaj elektromotoraj ideoj eble estas iom simplaj, sed elektro kaj motoroj estas grava temo. Por la granda mapo de ĉielo mi bezonas nur relative malgrandan efekton. La ĉielo rotacias nur malrapide kaj la granda cirkla plato estas en ekvilibro ĉirkaŭ la centra akso. Sekve nenio granda forto bezonata.

linia motoro

Cetere oni povus ankaŭ helpi la movadon tiel ke oni renversas la polarecon de elektromagneto en simila motoro. Vidu la apudajn 3 bildojn. Ni bezonas H-pontojn por tio.

Ni havas ekzemplon de linia elektra motoro. La movo nome estas linia kaj ne aksuma.

Ni havas multaj fortaj magnetoj lokitaj regule en movebla rekta stango. La 8 fortaj elektromagnetoj estas sub la stango en fiksa bazo.

Jen mi montras la polarecon de magnetoj per koloroj. Ekzemple ruĝa estu S (suda) kaj blua N (norda). Samaj magnetaj polaroj puŝas unu la alian kaj aliaj magnetaj polaroj altiras unu la alian.

En la unua bildo ni vidas ke elektromagneto 0/8 estas aktiva kaj altiras magneton C tiel ke la pozo de movebla stango estas stabila. Aliaj elektromagnetoj ne estas plej proksime al io magneto.

Ni volas movigi la stangon iom maldekstre tiel ke la elektromagneto 7/8 estu plej proksima al magneto K.

La dua bildo montras ke ni kuplas norman kurenton por elektromagneto 7/8 tiel ke ĝi altiru la magneton K. Aliaj magnetaj polaroj ja altiras unu la alian. Estas ruĝa koloro apud blua koloro.

Se ni havas H-pontojn en la sistemo, samtempe ni povas provizore ankaŭ kupli renversan kurenton ekzemple por elektromagneto 2/8 tiel ke ĝi puŝu la magneton E al sama direkto. Estas ja ruĝa koloro de magneto E apud la ruĝa koloro de elektromagneto 2/8.

La tria bildo indikas ke la movebla stango iom movis maldekstre. Nun estas magneto K plej proksima al elektromagneto 7/8 kaj la elektromagneto 2/8 ne plu bezonas helpi. La elektromagneto 7/8 tenas la pozon stabila.

Ni ja nomas en kompaso N la duonon de indikilo kio montras al nordo kaj S la duonon kio montras al sudo. Kial do la pinglo de kompaso montras al nordo? Samaj polusoj ja ne altiras unu la alian. Aliaj polusoj altiras unu la alian. Nu, fakte devas ja esti tera magneta poluso S en nordo kaj tera magneta poluso N en sudo. Iom komike, sed vere.

Niaj magnetoj tamen estas multe pli fortaj je malgranda distanco. La magneta kampo de planedo Tero estas nur proksimume 50 μT kaj por tre fortaj kaj proksimaj magnetoj la magneta kampo povus esti preskaŭ unu Tesla.

Somere mi revis pri rajtoj kaj rajtigoj de profesia elektristo, sed mi ne plu scias ĉu vere estus nepre aŭ eĉ necese. Ankaŭ sen profesia licenco de elektristo oni povas libere kupli tensioj malpli altaj ol 50 Voltoj kaj tio tensio jam estas iom forta. Mi ne disreviĝos multe se oni min ne selektos por la edukado. Ankaŭ tion nur ioman misaventuron mi estos preta por renkonti trankvile. Ĝi ne kaŭzos malbelan grataĵon sur mia ŝildo de bona inĝeniero kaj konstruisto. Nenio problemo.

Mi ja estas jam viro maljuna kaj kredeble ne povus vere labori en industrio. La bonaj 50 Voltoj proponas tre multaj eblecoj por miaj propraj projektoj. Vasta estas la mondo de tekniko. Mikronacio ne bezonas altaj tensioj. Malgranda estas bona kaj bela.

Tro varme, jes. Por multaj maljunuloj kaj malsanuloj estas la varmego troa ŝarĝo. La tutmondan klimaton mi tamen ne akuzas.

La politike verdajn homojn mi tute ne apogas. Lastatempe la politike verdaj plendis por savi la arbaroj de EU. Ili opinias ke Finnlando estu ia rezervujo de arbaroj por landoj kiel Germanio kio jam antaŭ longe bruligis siajn proprajn arbarojn (kaj dum la dua monda milito ankaŭ iom da arbaroj de aliaj landoj, ekzemple en finna Laponujo). Tamen ekonomio kaj eksporto de Finnlando multe baziĝas sur industrio kio bezonas kaj uzas arbarojn. Mi ne posedas arbaron mem, sed miaopinie arbaroj de Finnlando tute ne estas arbaroj de EU. Oni ne kredu la klimatajn histeriulojn. Ili jam perdis sian tutan konfidencon per sia ridinda kaj famaĉa konduto. La politike verdajn faŝistojn ni tute ne konfidu.

Nu, esperante EU estas nomita Eŭropa Unio kaj Finnlando bedaŭrinde estas membro. Nia kara mikronacio Mueleja Insulo tamen ne apartenas al EU, certe ne, tute ne. Kelkaj homoj en Finnlando subtenas EU kaj NATO, sed aliaj ne. Same kiel multaj landoj estas Finnlando lando krute dividita.

Ni kontinuos por batali kun kaj motoraj problemoj kaj ankaŭ aliaj. Ni neniam kapitulacios.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)