<<

#282 ; Kulpulojn oni ĉiam serĉu kiel eble plej efike

>>

Akvaj birdoj havis idoj. En la maldekstra foto ni vidas kiel la ino provas nin erarigi. Ŝi kvazaŭe estas tute sola kaj volas veki nian atenton. Samtempe la idoj tamen sin kaŝas en ombrejo ĉe bordo de lageto malantaŭ arbedo, kiel la dekstra foto montras.

Do oni ne plu povas fidi eĉ en akvaj birdoj. Ili havas sekretoj, ili volas nin erarigi. Kredeble ili havas skrupuloj de konscienco aŭ eĉ severaj konsciencriproĉoj. Oni povas nur imagi kiojn terurajn akvbirdajn krimojn ili faris. Plej verŝajne ili estas kulpaj je akvbirdaj krimegoj. Eble ili estas membroj de io granda morna krima organizaĵo aŭ malvirta sindikato por akvabirdoj?

Ĉiuokaze estas la vetero jam tro varma. Finnaj lokaj infanoj tamen ne estas kulpaj pro tio. Kulpa estas la granda tutmonda kapitalo, la internacia granda mono sen patrujo.

Estis precize la granda kapitalo kio bezonis bruladon de amasoj da fosilia karbo dum multaj jardekoj por kolekti pli da mono. Ĉu la famaĉaj Greta Thunbergoj de granda mondo tamen akuzas grandan senvizaĝan monon pri klimata krizo? Certe ne, ili prefere akuzas kaj insistigas malgrandajn infanojn.

Nu, la klimato tamen estas kio ĝi estas, ni ne povas la aferon helpi. Ne indas plori nek plendi. Ĉu la akvaj birdoj eble kulpiĝis pri klimata krizo, tio tamen restas ankoraŭ nefermita demando. Ilia evitema konduto estas tre suspektinda. Oni devus zorgeme ekzameni la kazon de akvbirdaj fiagoj!

Sube vi vidos foton de tusilago, nur iom grandaj folioj. Antaŭe ni vidis foton de tusilago en artikolo #271 kaj foton de printempa tusilago nur kun floroj en artikolo #265. Estas la sama speco de planto, sed la fotoj aperas tute aliaj. Poste dum somero la folioj estos eĉ pli grandaj.

Dum mia infaceco la naturo estis stabila. Animaloj estis nur bestoj, sen homaj trajtoj. Herboj uzis el tero nur tiojn substancojn kaj ŝtofojn kiojn ili nature bezonis. Almenaŭ tiel la libroj por ni rakontis. La naturaj bestoj ne bezonis servojn de veterinaro. Sovaĝaj animaloj estis sanaj. Oni ne provis ŝanĝi animaloj al homoj. Sovaĝaj bestoj zorgu pri si mem. Estis simpla kaj klara mondo.

Nuntempe bestoj evidente jam estas pli valoraj ol kelkaj homoj. Naturo pli valora ol ordinara homa vivo?

Dum mia infaneco estis la leĝoj en Finnlando laŭ la popola sento de justeco. Antaŭe la leĝoj estis ĝustaj. Nuntempe multaj modernaj leĝoj tamen estas tre strangaj. Popolo ne plu povas kompreni kaj respekti novajn leĝojn. Ankaŭ la juro en praktiko estas kurioza. Evidente la finna popolo ne plu havas liberecon de pensoj kaj vortoj?

Antaŭe la homa kulturo estis unueca ekzemple en Finnlando. Tio ne plu estas la kazo. Ĉu Finnlando ne plu apartenas por la finna popolo? Diversaj grupoj da homoj vivas en siaj propraj "bobeloj". Ni ne plu havas samaj opinioj. La nacioj iel perdas signifon kiam oni volas ke ĉiuj nacioj estus la tute samaj.

Kelkaj finnoj volus ke Finnlando estu membro en la okcidenta militista organizaĵo NATO. Multaj tamen opinias ke tio estus tre danĝera situacio por Finnlando. Ĉu finnoj vere volus ke ilia patrio estus la batala kampo inter oriento kaj okcidento, Rusujo kaj NATO? Mi kredas ke milito inter NATO kaj Rusujo estus tre detrua por Finnlando, sendepende de tio kio parto la militon venkus.

Stranga estas la nova mondo. Tradiciaj bonaj valoroj multe disfalis dum lastaj jaroj. Tradiciaj grandaj nacioj kredeble baldaŭ disfalos. Nenio nacio plu estos unueca. Nenio granda popolo estos unueca. Nur mikronacioj prosperos.

Ĝenerale oni kredas ke junuloj tre multe zorgas pri pura naturo. Miaj observoj en urbo Pori tamen estas iom aliaj. Junuloj ofte uzas naturon kiel neoficiala rubejo. Multaj junuloj klare malamas naturon. La fama junulara amo por naturo estas fakte nur mito.

Nia kara bona mikronacio tamen konservos la bonajn tradiciajn valorojn kaj batalos kontraŭ dekadenco.

Ekzistas ankaŭ aliaj karaj kaj valoraj aferoj por batali. Ekzemple elektromagnetismo. La pli bona doktrino pri elektromagnetismo uzas vektorojn kaj analizon kune, integraĵojn kaj derivaĵojn de vektoroj. Oni povas prezenti elektran kaj magnetan kampon per vektoroj kiuj havas kaj valoron kaj direkton. Principe eblas pritrakti komplikaj kazoj. La bazaj formuloj de elektromagnetismo enhavas multaj supozoj kaj ili validas nur proksimume kaj por la plej simplaj kazoj.

Mi cerbumas ĉu eblus vere uzi la matematikajn teoriojn por modeli ekzemple praktikan funkciadon de elektra motoro. Elektra kampo ne estas tre grava faktoro en motoro. Estas multe pli energio en magneta kampo. En Vikipedio estas informo esperanta pri matematika analitiko kaj vektora kalkulo.

Ekzistas multaj entuziasmigaj temoj por batali. La vivo daŭras. Mi tute ne forlasis revon pri elektroniko kaj radio. Elektromagnetismo havas interrilatoj kun strukturo de materio, lumo, elektroniko, komunikado. Multe por pritrakti kaj multe por batali.

Klare la labora kampo de elektromagnetismo estas tre vasta kaj postulema. La senco de vivo tamen precipe estas por batali. Sen batalo, nenio vera vivo. Venkinto jam venkis, do evidente li ne plu bezonas batali. Fakte mi opinias ke vivo de venkinto estas neutila ĉar li ne plu batalas. Se finiĝis batalo, samtempe finiĝis vera vivo.

Do mi prefere estas provizore perdinta, sed konstante batalanta inĝeniero.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)