<<

#281 ; Ĉu ni jam estas perdintoj aŭ venkontoj?

>>

En la granda kapitalisma mondo la plej grava afero estas por venki. Neniu ja volas esti "lozer", perdinto. La granda mondo estas por venkintoj. Nepre iuj tamen devas perdi por ke aliaj povu venki. Fine nur unu povas venki kaj ĉiuj aliaj estos perdintoj. Kaj, sendepende de tio ĉu ni estas perdintoj aŭ venkintoj, ni ĉiuj fine neeviteble mortos. Kiom tio do signifos ekzemple post 100 jaroj?

Longaj jam estas herboj en naturo je fino de monato junio. Se pluvis, estas la herboj malsekaj kun akvo. Se mi promenas inter longaj malsekaj herboj, estos ankaŭ miaj ŝuoj kaj mia vesto baldaŭ malsekaj.

Oni ankoraŭ ne falĉis la fojnon sur kampo apud lageto. Prefere oni tie promenas tial nur je seka vetero.

Ĉu estas perdintoj aŭ venkintoj la naturaj herboj? Efemera estas la vivo de herbo el homa perspektivo. La herboj tamen somere plenumas multaj taskoj. Ili kreskas, ili polenas kaj ili formas semoj. Ili svingiĝas en facila vento. Ili proponas ripozan lokon por insektoj. Por alergiaj homoj ili sendas ĉiusomere siaj plej koraj salutoj.

Malbonema persono povus eble aserti ke mia sola profesia talento estas por produkti multe da teksto pri nenio, por skribi multe da vortoj por priskribi malplenan, ke mi fakte estas nur senutila nenifaranto. Nu, tio tamen estas tro hasta konkludo.

Klare mi estas maljuna kaj certe mi jam perdis multaj gravaj mejlŝtonoj de norma kapitalisma vivo. Por multaj sangavidaj burokratoj kaj pompaj direktoroj mi kredeble estas nur kompatinde senespera perdinto, junulare dialekte finne: LUUSERI.

Mi tamen ne volas pensi pri la multaj bruldoloraj perdoj. Prefere mi pensu pri la estonta vivo, novaj eblecoj kaj pri la bonaj futuraj tagoj. Mi ja ankoraŭ ne estas muso morta kaj ĉapitro tute preta. Nature mi jam perdis multe da bona sentemo de juneco, sed mi plue vivas.

Bone por mi estas ke mi ne estas ia burokrato aŭ direktoro. Tio estas afero de honoro por mi. Burokratojn kaj direktorojn mi malamas sen supera limo. Plej koran dankon por la vivo: Mi ne fariĝis burokrato! Malgraŭ ĉio mi konservis la humanan homaranisman spiriton! Dankon pro tio!

Jes, estos monato julio, la plej senutila monato de tuta jaro. Monato tro varma, monato tre izola. La tempo kvazaŭ haltas en julio. Ĉu oni prefere tute forigu la monaton julio el kalendaro, ĉu estus utila decido? Ursoj dormas vintre tutan tempon por ŝpari energion, ĉu ni dormu tra tuta julio por savi niajn nervojn?

Cetere la finna nomo por monato julio estas "heinäkuu", kion mi povus traduki esperante "monato de fojno". Tradicie julio estis tempo de fojnado en agrokulturo. Oni kulturis fojnon en kampoj kaj en julio kiam la herboj estis plenkreskaj, oni falĉis, sekigis kaj kolektis la fojnon kiel vintra furaĝo por dombestoj (kiojn oni nuntempe eble nomus "produktobestoj") kiel bovinoj. Multe da mana laboro somere. La fojno devas esti seka tiel ke ĝi ne putru en fojnejo. Sekigi kaj iom saligi la fojnon estis antaŭe la sola metodo por konservado.

La problemoj de persona vivo estas grandaj. Estas malfacile por pensi pri nia kara civito Mueleja Insulo. Ni tamen devas havi fortojn por progresi, por elporti tra malfacilaĵoj.

Kio mi do estos, kiam mi estos plenkreska? Dum infaneco mi eble iam volis fariĝi policisto kiel ĉiuj knaboj? Mia patro estis filo de terkulturisto kaj ankaŭ mi volis fariĝi terkulturisto. Mi ankaŭ volis samtempe vivi kiel bona ĉasisto ĉar patro ĉasis. Tioj kredeble estas profesiaj okupoj kiujn aliaj por mi proponis. Mi estis obeema infano kaj mi humile obeis.

Dum infaneco mi tamen havis ankaŭ mian tute propran profesian modelon: kamentubisto. Tion miaj gepatroj ne proponis por mi. La kamentubisto nome estis viro iom malpura, pro fulgo. Tiam oni nomigis kamentubiston finne "Nokikolari", kio signifas ion purigiston kaj forigiston de fulgo.

Mi vivis ĉe vilaĝa lernejo kiel infano dum la 1960-aj jaroj. Oni tiam multe hejtis per hejtligno en multaj fajrejoj. Tial kamentubisto devis ĉiujare purigi la kamentubojn post vintro. Estas necese por preventi fulgan incendion ene en kamentubo. La tegmento de granda lernejo estis iom alta kaj mi admirante rigardis kiel la kamentubisto laboradis sur la ege alta kaj kruta tegmento. Li klare estis la viro plej brava kaj kuraĝa! Li riskis grimpi kaj suprenrampi sur la iom alta tegmento de lernejo.

Kiel mi nun fariĝu la kuraĝa kamentubisto por la resto de mia vivo? Kiojn altajn kamentubojn mi purigu? Kiojn terurajn tegmentojn mi suprenrampu? Kion eventuale danĝeran fulgon mi forigu?

Por multaj homoj mi eble aperas kiel arbo falinta, malĝoja vivaĵo malsukcesa, kazo jam tute senespera. Mi tamen ne vidas la situacion tiel pesimisme. Mi konservis la homaranisman sintenon tra dura vivo. Mi ne fariĝis parto de io malbonvola maŝino aŭ membro de malica organizaĵo. Mi estas anime relative pura. Mi restis relative senkulpa viro. Mia konscienco estas relative trankvila, mi havas neniaj severaj konsciencriproĉoj. Mi vivis el tago al alia. La vivo min mortigos, sed mi tamen spertis, batalis kaj venkis.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)