<< | #280 ; Malgraŭ ĉio nia propra nacio estas la solvo |
>> |
Baldaŭ estos en Finnlando la oficiala festo de Johano, la 26-a tago de monato junio, 26.06.2021. La vera mezo de somero, nome la somera solstico, tamen okazis jam pli frue, la 21-a tago vespere proksimume je 18 horoj finna somera tempo (UTC + 3 horoj). Vera kaj oficiala malĝoje ofte estas tute malsamaj en la granda mondo. Finnlando jam perdis la originan, la naturan. Bona ordo en kalendaro estis por burokratoj pli grava ol la vero de naturo.
La komenco de nia kara nacio Mueleja Insulo okazis oficiale je 21.12.2012. La tempo estis nestabila. Multaj malesperaj homoj jam atendis finon de tuta mondo ĉe tio kurioza dato. Fino de mondo tamen trompis nin, denove foje. La fino de tuta mondo ne okazis. Eble oni tamen povus diri ke humana, racia kaj prudenta mondo jam - plej malfrue - finiĝis kaj ĉesis ĉe tio tempo.
En Finnlando oni tradicie opiniis ke la lando estus kiel "Pohjoismainen lintukoto", esperante proksimume "Norda hejmo por birdidoj" kaj evidente la finnaj civitanoj do estus kvazaŭa same bone protektitaj kiel la idoj de birdoj en la nesto, Finnlando. En la moderna mondo de kruda internacia kapitalismo kredeble la esprimo ne estas kiel eble plej bone priskriba.
Problemo de vivrimedoj, akiro de porvivo estas daŭre granda problemo por la ordinara homaro. La futuro estos eĉ pli malserena, eĉ pli problema. Aŭtomatigo en grandaj fabrikoj ne produktas pli bonan estontecon por tiuj kiuj ne estas riĉuloj.
Ĉirkaŭ la jaro 2012 mi estis certa ke bona tekniko estas la solvo por nia nacio. Mi ankoraŭ opinias tute same. Bona tekniko estas la solvo por nia propra nacio. Nia propra nacio Mueleja Insulo estas tre bona solvo en la ventega, furioze ŝtorma, tumulta maro de vivo. Nia propra kara ŝtato estas la fundamenta ŝtono, la greftobazo de vivo.
Ĉirkaŭ la jaro 2013 mi opiniis ke teknikaj altlernejoj estus la solvo por lerni pli bonan teknikon. Tion mi tamen ne plu kredas. Mi eraris. Altlernejoj estis malbona solvo, surprize ili ne konas la teknikon. Mi kaj altlernejoj krome tute ne estas akordiĝaj. Miaj propraj projektoj ne plaĉas por finnaj altlernejoj. Por mi finnaj altlernejoj produktis nenian veran utilon. Prefere ni do iru laŭ aliaj vojoj.
Tekniko ne estas kulpa. Tekniko estas bona kaj utila. Lernejoj tamen estas malbonaj. Burokratoj, subtenantoj kaj senkritikaj JES-personoj de burokratismo eraris. Burokratismo ne savos la mondon. Burokratismo nome volus detrui la malriĉajn civitanojn. Burokratismo do estas malamiko de civitanaro.
Spiriton de tradicia tekniko oni trovas en malnovaj manlibroj. La germana teknika manlibro HÜTTE estas pli maljuna ol mi mem. Oni presis la libron en jaro 1955. Klare manlibroj ne estas kiel eble plej bonaj lernolibroj. Lernolibro estas iom alia. Klare ĉiuj malnovaj solvoj ne estas la plej bonaj por la futuro. Nu, eĉ ĉiuj novaj solvoj ne estas tre bonaj kaj ĉiuj malnovaj solvoj tute ne estas malbonaj.
La finnaj altlernejoj evidente volas esti specialistoj pri monda klimata krizo, ideologia internacieco kaj samseksemuloj. Nu, eble ili estas tiaj, sed mi ne kredas ke finnoj povus savi la tutmondan klimaton. Speciale por finnaj infanoj estas seneble por savi klimaton de tuta mondo. Oni lasu infanojn kreski en paco kaj ludi libere. Oni tenu infanojn bone protektitaj. Miaopinie almenaŭ teknikaj altlernejoj prefere iom sciu kaj estu konsciaj pri tekniko.
Internacia lingvo estas grava - se estas kulture tute neŭtra same kiel nia kara komuna lingvo Esperanto - sed ideologian internaciecon kaj samseksemulecon mi ne subtenas. Finnaj altlernoj selektis sian propran vojon kaj mi certe selektas tute alian vojon. Mi selektas la lokajn valorojn, la tradician lokan kulturon.
Nia propra sendependa nacio estos 10-jara en decembro 2022. Provizore la atingoj de nia kara ŝtato estas nur malgrandaj. Mi povas nur esperi ke dum estontaj jaroj ni atingos ion realan kaj signifan rezulton. Aliaj solvoj ol propra civito tamen ne ekzistas.
Se mi posedus 50000€ da mono, mi volus aĉeti por la propra nacio novan aŭton kies plano estas apude. Estas malgranda sed praktika ekskursa aŭto por 2 personoj. Eblas entute transporti 4 personoj, sed ekzistas litoj nur por du. La longo estas nur 540 centimetroj (5,4 metroj) kaj tial eblas parki la aŭton en norma parkeja fako. Ĝi estas sufiĉe malgranda kaj mallonga por veturigi en malvastaj urbaj lokoj kaj tamen sufiĉe granda por esti utila dum praktika vivo.
Malgraŭ la ioma malgrandeco proponas la ekskursa aŭto multaj eblecoj. Eblus tie ekzemple loĝi, dormi, manĝi, ami, ripozi, trinki, aŭskulti radion, rigardi televidilon, studadi, pensadi, lerni, eksperimenti, testi, ami iom pli, sekve ripozi kaj konversacii. Kaj certe eblus ankaŭ transporti iom da personoj kaj varoj. Estus tre bona unua paŝo kiel vera reala ambasado de nia kara memstara ŝtato. Lavi la veston tamen estus malfacile.
Do mi nun afable petas el Fortuno, el mia propra elfo de feliĉeco, almenaŭ 50000€ da kapitalo por la bona civito Mueleja Insulo. Nu, certe la bona Fortuno ekzistas, sed mi ne scias ĉu ŝi nun aŭskultas. Povas ja esti ke ŝi somerumas. Eble ŝi havas longan ferion, ekzemple 10 jaroj?
Malfacila estas la batalo de vivo, sed nia propra civito estas ege bona ideo. Nia propra - eĉ virtuala - sendependa lando nin helpos por renkonti la monstrojn, afliktojn, krizojn kaj burokratajn malhomojn de vivo. Ni neniam kapitulacios. Mortu la malamikoj! Putradu iliaj malbenitaj korpoj sur la sangoplenaj batalaj kampoj de vivo!
Vivo estas nura batalo. Do vivo estu batalo. Do ni batalu kontraŭ misintenca finna burokratismo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |