<< | #28 ; Rusa lingvo kaj la potenca lando Rusujo |
>> |
Rusio estas - kaj ankaŭ estos - al ni grava lando. Rusujo ankoraŭ leviĝos al nova potenco, nova grandeco. La geografio ne ŝangiĝas, sed restas la sama. Rusujo ĉiam restos nia proksima najbaro. Ekzemple militema USA neniam estos nia samlimulo. Ni ne forgesu la geografion. Rusio estas apuda, sed USA tre distanca. "Amikoj proksimaj, sed malamikoj - se oni tiujn devas havi - prefere kiel eble plej distancaj"
La rusa lingvo tamen estas malfacila por lerni. Tiel multaj longaj vortoj, tiel multaj diversaj formoj, tiel kompleksaj parolturnoj, tiel multaj diversaj ŝuŝaj sonoj ( Ж, З, С, Ц, Ч, Ш, Щ ), tiel konfuzigante rapida babilbruo. En komeco eĉ la literoj ŝajnas ĝenaj. Oni devas tamen klopodi por pli bone kompreni la rusan lingvon. Kaj krome oni devas ankaŭ lerni pli bone kompreni la landon.
Al Rusujo aliĝas en animo de Finnlanda popolo multaj ŝarĝoj. Ni batalis dum jaroj multaj militoj kontraŭ nia orienta najbaro. Multaj finnoj evidente ankoraŭ timas nian grandan samlimulon, precipe la svedlingvaj homoj en la okcidenta marbordo de Finnlando. Ili estas la plej minacantaj?
En Svedujo la homoj timas Rusujon eĉ speciale severe, kvankam sveda armeo apenaŭ partoprenis en militoj kontraŭ Rusio. Se la rusa armeo atakus al okcidento, Svedujo tamen verŝajne ne estus sia unua celo. Svedujo ĉiam estis en ŝirmejo malantaŭ la dorso de Junulino-Finnlando. Vi kvietiĝu, homoj svedaj!
Malnovtempe oni malestime nomis Sovet-Union kaj Rusujon "La mirinda lando de laboristoj". Sovet-Unio surprize ne okupis Finnlandon post la dua mondmilito. En Finnlando oni prefere rigardas nian partoprenon en la milito kiel iu sporada konflikto, tute aparta de dua mondmilito. Ni prefere forgesas ke ni kunlaboris kun Germanio dum milito. Ni prefere forgesas ke ni ne venkis en la milito. Sovet-Unio kaj USA estis kamaradoj kaj ni finnoj fakte estis en la alia flanko.
Parto de finnoj (sed ne mi) volis fariĝi parto de EU por resti en sekureco. Nuntempe EU volas puni Rusion. Multaj ludantoj volas konduki la situacion al perea krizo. Do la rilatoj inter landoj estas iom problemplenaj. Devas tamen ekzisti paca kaj prudenta daŭrigo.
Finnlando kredeble estus unu el la plej detruitaj kaj difektiĝaj landoj en okazo de nova milito. Oni ne volas batali en la dense loĝata Mezeŭropo. Tie estas tro multe sentemaj industriaj rimedoj. Pli grandaj okcidentaj landoj vidas Finnlandon kiel preskaŭ neloĝata regiono, oferebla, senvalora, konvena kampo por batalo kaj konvena ejo por radioaktiva nuklea rubo. Ĉu ni diru dankon pro tio?
Ni tamen volas resti en paco kaj konstrui pli bonan mondon. Ne ne deziras ke nukleaj armiloj eksplodu en nia lando, en nia hejmo. Se estas nukleaj armiloj de NATO aŭ armiloj de Rusujo, ne helpas. Rezulto estos la sama. Okcidentaj militemaj politikistoj ludas ludon tre danĝeran al ni. Eble estas milita avantaĝo al NATO antaŭeniri al la limo de Rusio, sed Finnlando ne profitos de tia aventura politiko.
Ni esperu ke militemaj ludistoj ne kaŭzos novan mondan militon. Militojn oni facile komencas, sed la konsekvencoj estas terure malbelaj kaj malfacile ripareblaj.
Mi lernis la rusan lingvon kun kelkaj libroj en skolo kaj hejmaltlernejo. Ne tamen eblos lerni en skolo tiel multe. La veran praktike valoran lingvoscion oni devas lerni sola, lerni mem.
Mia plej nova ebleco estas malnova lernolibro «Капуста Мастер 2» - prononciĝita kiel [kapusta master dva]. Ŝajnas en komenco iom malfacila. Ĝi estis forigita libro el nia skola bilblioteko. Sona disko "CD-ROM" ankaŭ espereble helpos en studado. En norma rusa teksto oni ne uzas akcentajn signojn, sed sen ili estas malfacile scii kiel prononci la vortojn korekte. Do en lernolibroj de rusa lingvo oni vidas akcentaj signoj, sed ne en ĵurnaloj.
Bedaŭrinde rusaj enciklopedioj, teknikaj, profesiaj kaj aliaj faktojn enhavantaj libroj estas tre raraj (maloftaj). En la urba biblioteko troviĝas en rusa lingvo nur libroj pri historio, kulturo, manĝaĵo, saneco, poezio ... sed neniaj rusaj inĝenieraj libroj. Rusa tekniko kvazaŭ ne ekzistas en la mondo!
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo