<< | #279 ; Novaj kaj samtempe malnovaj estontecaj ideoj |
>> |
Estas varme dum mezsomero - multe da libera natura energio de Suno proponita - sed ĝenerale energio klare estas grava temo en la moderna mondo kaj certe ankaŭ en futuro. Homaro bezonas energion por hejtado, malvarmigado, por distraĵo, transporto, laborado, ŝatokupoj kaj tiel plu. Elektro estas unu publika formo de energio. Kredeble elektra energio estas provizore por mi la sola atingebla formo de energio. Aliaj formoj de energio kiel ekzemple hidraŭliko, pneŭmatiko kaj la teknikoj bazitaj al brulaĵoj estus tro komplikaj kaj multekostaj por praktikaj aplikoj.
Mi certe volas bone lerni pri elektro. Mi ankoraŭ ne estas legitima profesia elektristo, kaj tio estis por mi kiel inĝeniero ioma problemo. Eble mi tamen iam estos vera elektristo kiu oficiale rajtas manipuli hejme komunan tension 230 Voltoj de alterna kurento?
Loĝejo ja estas tre grava utilaĵo por ĉiuj homoj. Moderna hejmo enhavas multe da teknikaj aparatoj kaj multaj el ili funkcias per elektro. Almenaŭ la hejmaj aparatoj de pli granda efiko bezonas elektron de tensio 230 Voltoj. Jen iom pri Elektro en esperanta Vikipedio.
Nuntempe kelkaj tre multe interesiĝas pri elektraj aŭtoj. Mi ŝatas elektron, sed mi tamen ne tre multe ŝatas la ideon de elektra aŭto. La motoro de aŭto prefere estu (laŭ mia malnova vortaro) la tiel nomita "eksplodmotoro", kvankam mi ne volus ke la motoro vere eksplodus. Eblas produkti brulaĵon enlande. Brulmotoro certe estus multe pli bona nomo por motoro. La brulaĵo nome ne eksplodas forte same kiel Eksplodaĵo, sed nur brulas relative malrapide kaj sendanĝere.
Kiel junulo mi lernis iom pri elektro de malgranda tensio kaj malabunda efiko, pri elektroniko kaj poste mi certe multe laboris ekzemple kun komputiloj. Ĉiuj ja rajtas manipuli elektron de malalta tensio kiel 5 V, 12 V aŭ 24 V. Oni ne bezonan apartan licencon por tio. Tiaj malaltaj tensioj ne estas danĝeraj por homoj eĉ se oni tuŝas nudan tensian konduktilon.
Mia revo pri profesiaj elektristaj rajtoj do temas por ekzemple hejmaj aparatoj de pli granda efiko. Tiaj ja abundas en modernaj loĝejoj, ekzemple por mekanika klimatizado. Tiaj elektraj laboroj tamen estas rigore regulitaj.
Nuntempe oni ofte aŭdas iom pri "inteligenta domo" aŭ "inteligenta hejmo". Kredeble tio estas loĝejo kie oni tre multe utiligas novan teknikon. Kredeble la teknikaj solvoj por tia hejmo estas plejparte elektraj kaj elektronikaj. Estis iom malfacile por trovi rekte tian informon en Vikipedio, sed kelkaj alternativaj eblecoj en diversaj lingvoj estus ekzemple Jokapaikan tietotekniikka, Ubiquitous computing ... kaj Domo?
Provizore por mi eblas pritrakti la temon nur teorie, sed espereble mi ion belan tagon povos vere laŭleĝe fari kelkaj laboroj de profesia elektristo. Estus malfacile konstrui aparatojn se oni ne rajtas mem manipuli norman tension 230 Voltoj, kiu dum mia juneco estis nur 220 Voltoj, sed tamen iom granda.
Mi multe ŝatas la teorion de elektro kaj ĉi tiu projekto do ne estas por mi terura sufero. Inĝeriera fiziko estas unu aspekto de elektro, sed certe praktika elektra povoscio estas iom alia afero. Eĉ la elektra teorio por elektristoj estas iom alia ol inĝeriera fiziko de elektro. Elektraj motoroj por ekzemple por alterna kurento 230 V estas por mi klara aparta elektra temo. Oni ja bezonas iom fortaj motoroj por multaj intencoj, ekzemple pumpiloj de fluidaĵo.
Homa vivo neniam estos sen problemoj. Ofte la aferoj ne okazos laŭ planoj kaj deziroj. Oni tamen devas vivi kaj esperi. Vivi el tago al alia, revi kaj labori. Sen revoj kaj bona espero estus la tuta vivo vana. Ĉiuokaze estas permeso por labori kiel elektristo por praktika konstruisto multe pli utila ol 3-jara frustracia kaj senfrukta studado en la dekadenca teknika universitato.
Mi ricevis la unuan vakcinon kontraŭ la viruso kaj mi ne mortis. Estis vakcino Pfizer Biontech Comirnaty. La duan vakcinon mi ricevos nur je fino de monato aŭgusto. Kredeble oni jam ĝenerale atendas la trian ondon de viruso. Eble ni estonte bezonos novan vakcinon ĉiujare, same kiel por esti bone protektitaj kontraŭ forta Gripo. Jen esperanta informo pri niaj karaj amikoj Kronvirusoj en Vikipedio. Vakcinoj kontraŭ la por homoj ĝenerale problema viruso tamen jam ekzistas kvankam Vikipedio rakontas "Ne estas vakcinoj nek kontraŭvirusaj drogoj..."
Mi nepre volas jam viziti kuraciston. Dum multaj jaroj tio ne eblis. Mi havis kanceron proksimume 20 jaroj antaŭe kaj ricevis radioterapion en urbo Turku. Mi volas testi ekzemple tiroidon kio ricevis iom da radiado. Tiroido nome povas malfunkcii pro forta radioterapio. Mi ankaŭ havas diabeton, dua tipo. Antaŭe mi havis medikamentoj pro alta sangopremo kaj nun mi volus uzi novaj medikamentoj. Do espereble mi baldaŭ povos viziti kuraciston, sed somere tio estas neverŝajne. Somere kuracistoj libertempos.
Mi estos 63-jara aŭtune je fino de venonta septembro. Mi ja jam estas oficiala ŝtata ingeniero de nia bona nacio Mueleja Insulo. Espereble mi ion belan tagon estos ankaŭ la oficiala ŝtata elektristo de nia kara nacio. Estus pli facile por mem konstrui propraj aparatoj por la propra ŝtato.
Aĝo de norma pensiiĝo ne estas tre distanca. Mia venonta pensio (la mono) ne estas tre malgranda, kvankam mi nun estas senlabora, ĉar mi laboradis en diversaj entreprenoj por proksimume 30 jaroj. Kredeble mi povus esti feliĉa pensiulo jam post 2 jaroj, iom antaŭ la 65-a naskiĝtago. Provizore mi tamen devas forte bataladi kaj laboradi. Du jaroj estas longa tempo en labora vivo.
Certe la monata mono por pensiulo estus pli granda se mi kapablus laboradi ekzemple ĝis 69-jarulo, sed tio estas neprobable. Maljunaj viroj ne estas tre multe demanditaj en finna labora vivo kaj tial nova laboro - nome iom postulema profesia laboro - estus en praktiko malfacila por trovi. Fabrikoj kredeble min tute ne bezonas.
Mi multe aŭdis el buŝoj de finnaj politikistoj pri severa manko de labora forto, pri manko de homaj laboristoj, sed neniam observis tian mankon en vera praktika vivo. Mi ofte aŭdis ke junuloj prefere havu laboron, sed mi neniam aŭdis la deziron ke mia propra jara kontingento havu ion novan laboron. Certe multaj volas teni la nunaj laboristoj en siaj malnovaj laboroj kiel eble plej longe, sed novaj maljunaj laboristoj oni apenaŭ deziras.
Kaj eĉ se mi estos en pensio, tio ne signifas finon de vivo kaj agado. Ankaŭ por pensiulo la vivo povas esti daŭra malkompata batalo. Do ni tenace bataladu dum la kruela batalo de homa vivo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |