<< | #278 ; Kelkaj novaj pensoj por malnovaj projektoj |
>> |
Malluma ofte estas la nokto, kvankam mezsomere ne tre malluma en Nordo. La plej malluma nokto, la vera meza nokto, okazas en okcidenta Finnlando laŭ oficiala malbenita somera tempo proksimume 01:30 anstataŭ 00:00, nome +1 horo pro somera tempo kaj +½ horoj pro okcidenta geografia longitudo. Kaj ĉirkaŭ somermezo, festo de Johano, la nokto ne estas tre malluma. En alta geografia latitudo la Suno restos tro malmulte sub horizonto.
Mi nun pensas pri kelkaj utilaj aldonoj por mia 3D-fotila projekto. Nun estas abunde da lumo, sed iam ni bezonas pli da lumo.
Maldekstre vi vidas diagramon por io LED kiu radias nevideblan IR-lumon. La diagramo rakontas kiom da elektra kurento fluas per ioj elektraj tensioj 1,0 Voltoj aŭ pli. Ekzempe je 1,2 Voltoj
fluas 20 mA = 0,020 Amperoj
da kurento tra la LED. Tio jam estas iom multe da kurento por tio malgranda komponanto.
La elektra efekto de tio LED tiam estas nur P = U * I = 1,2 V * 0,02 A = 0,024 W
sed estas jam relative multe da IR -lumo por proksima objekto. La LED estas tre bona por transformi elektran energion al luma energio.
Ĉarma estas la IR-lumo ĉar estas nevidebla por la homa okulo. Eblas foti eĉ en natura tuta videbla mallumo per artefarita IR-lumo kaj NoIR -fotilo proksimaj objektoj. Vikipedio afable rakontas esperante iom da informo pri LED aŭ Lum-eliganta diodo, pri IR-radiado aŭ Infraruĝa radiado kaj pri Nokta vidkapablo.
( Vi notu ke en Vikipedio eblas selekti alian lingvon por akiri pli da informo. La teknikaj paĝoj de Vikipedio estas ofte iom koncizaj en Esperanto. )
Mia ideo estas por uzi facile haveblan tension 5 Voltoj por lumigi per IR-LED. Kredeble mi konektos ekzemple 4 da ili en serio, tiel ke la tuta tensio trans la LEDoj estas 4 * 1,2 V = 4,8 V
. La sama kurento fluos tra ĉiuj seriaj komponantoj. Por stabiligi la sistemon mi bezonas reostaton en serio tiel ke la kurento ne kreskos al pli granda valuo ol 20 mA. Do 5,0 V - 4,8 V = 0,2 Voltoj
da tensio perdiĝu en la seria reostato. Do la reostato kredeble devus esti en valuo proksimume R = U / I = 0,2 V / 0,02 A = 10 Ω
La kvar LEDoj produktos preskaŭ tutan 0,1 Ŭatoj da IR-energio. Mi kredas ke la fotota objekto estos proksima kaj relative bone lumigita.
Komunikado ja estas grava afero ekzemple kiam sistemo konsistigas el multaj partoj. Bonaj kaj fortikaj - ĉu mi diru "mekanikaj" - solvoj estas utilaj por elektra konstruisto.
Ethernet-kablo kun RJ45-konektiloj estas bona por komunikadi inter komputiloj. Vikipedio nin denove ilustruu pri la grava temo Eterreto. Ekzistas ja 8 konduktiloj en Ethernet -konektilo por signaloj. Eblas komunikadi per kruce konektita kablo inter du komputiloj. Se estas pli multe da komputiloj, ili povos interkomunikadi per rektaj kabloj kaj malmultekosta Ethernet-konektilo kio havas sufiĉe da pordoj. Eterreto estas fidinda kaj rapida, eĉ se ne estas la plej rapida ebla.
Krome la literoj RJ signifas angle "Registered jack".
Tamen mi volus uzi ankaŭ ioj pli simplaj rimedoj de drata komunikado. Ekzistas du interesaj teknikaj solvoj: SPI kaj I2C. La apuda bildo montras ion pri la uzo de SPI, la "Serial Peripheral Interface". La sekvantaj fontoj bedaŭrinde estas en angla lingvo.
Certe indas poste pli multe paroli pri tioj gravaj teknikoj de simpla komunikado inter aparatoj.
En SPI -sistemo ekzistas Master aŭ "Majstro" kaj Slave aŭ "Sklavo". Majstro ordonas kaj la Sklavo obeas. Estas pli simple kiam estas bona ordo. Jen iom da informo pri la 4 signaloj de SPI:
Mi havas malnovan sed ankoraŭ bonan telefonan kablon kun RJ11 -konektiloj kaj mi esperas por utiligi tion en miaj projektoj. La telefona kablo havas nur 4 konduktiloj, sed tio jam estas sufiĉa kvanto por multaj intencoj. Eble la telefona kablo ne estas kiel eble plej bona solvo, sed interesa, eksperimentinda. Maldekstra foto estas ekzemplo pri tia telefona kablo iom grandigita.
Ekzistas konektiloj por plilongigi telefonan kablon per RJ11 -konektiloj. Dekstre estas foto de tia kablon plilongiga konektilo.
Kiam oni rompas tian konektilon al 2 partoj, oni ricevas 2 konektiloj kiujn eblas konekti al ambaŭ finoj de telefona kablo kun RJ11-konektiloj. Eblas facile ekzemple por luti la konduktilojn de tia konektilo por io elektra aparato. Produkto de lutado estas fiksa kaj la du inaj-konektiloj restos je siaj aparatoj, sed la RJ11 -konektilojn de drato eblas facile malfiksi.
Dum la moderna tempo de sendrataj telefonoj ekzistas eble jam multe da malnovaj kaj forlasitaj telefonaj kabloj kiujn oni povus utiligi laŭ ĉi tiu metodo?
Do eblas facile konstrui kablon kun 4 konduktiloj inter du aparatoj. La kablon oni povas facile malfiksi sen rompi ion, dankon al la RJ11 -konektiloj.
Ĉi tiu simpla ideo espereble min estonte helpos por konstrui iom pli bonan 3D-fotilon.
Eble la 3D-fotilo povus gvidi ion iom distancan aparaton tra telefona kablo kaj SPI tra nur 4 signaloj en 4 konduktiloj. La distanco tamen ne estu tro longa.
Kredeble eblas uzi ekzemple SPI en Arduino Uno kaj Raspberry Pi por konstrui simplan komunikadon inter diversaj aparatoj.
Lerni, plani, eksperimenti, malbenadi, suferi kaj batali, jes.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |