<<

#277 ; Rusujo kaj la rusa lingvo estas por ni karaj

>>

Multaj okcidentaj landoj klare ne ŝatas Rusujon. Ankaŭ en Finnlando estas Rusujo ĝenerale tre multe malamata kaj timata. Nia nacio Mueleja Insulo tamen havas objektivan kaj amikan rilaton kun la vasta orienta najbaro. Estus nepraktike por malami najbaroj. Prefere oni malamu kiel eble plej distancaj landoj, ekzemple Ĉinio, Novzelando aŭ Usono. Estas relative sendanĝere por malami speciale Novzelandon ĉar ili apenaŭ alvenos ĉi tie por interbatiĝi kun nia lando.

Bedaŭrinde estas la rusa lingvo iom malfacila por lerni bone. Mi provis dum multaj jaroj lernadi la lingvon, sed provizore la rezultoj ne estas tre grandaj. Esperanto certe estas multe pli facila lingvo por skribi ekzemple ĉi tiaj artikoloj. Eĉ la rusa alfabeto estas iom speciala kaj kurioza. Postulas jam iom da studado por lerni la alfabeton.

La rusa lingvo havas multe da susuraj sonoj, kioj estas iom strangaj por finnaj oreloj. La originoj de finna kaj rusa lingvo estas tute aliaj. Finna lingvo situas kiel sur insulo inter "germanaj" kaj "slavaj" lingvoj. Tamen oni ofte trovas iom similaj vortoj en rusa kaj finna lingvo, ekzemple la finna vorto "savotta" (arbarlaborejo) iom similas al rusa vorto ЗАВОД kio signifas fabrikon kaj kion oni proksimume prononcas [zav'ot].

Unue rusa teksto aperas kvazaŭ ia alloga sekreta lingvo. Vidu la iom vastan informon en Vikipedio pri la Cirila alfabeto

Jen en ordo la grandaj rusaj literoj: А Б В Г Д Е Ё Ж З И Й К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Щ Ъ Ы Ь Э Ю Я

Kaj la korelativaj malgrandaj literoj: а б в г д е ё ж з и й к л м н о п р с т у ф х ц ч ш щ ъ ы ь э ю я

Proksimume tiuj rusaj literoj respondas en ordo al okcidentaj A B V G D JE JO ŽH Ž I J K L M N O P R S T U F H TS TSH SH SHSH - Y - E JU JA

Kelkaj literoj en kursivo estas iom aliaj kaj rusa belskribado (mane) certe ankaŭ postulas sian propran lernadon. Mi iom eksperimentu kun kursiva teksto: Mia finna nomo en rusaj literoj estu Вэса Вэикко Пэтяыс ; la litero por "T" estas iom alia en rusa kursivo, preskaŭ kiel okcidenta "m" kaj la litero por "I" aperas en rusa kursivo preskaŭ same kiel okcidenta "u". Kredeble "Я" estas la ordinara respondo por skandinava litero "Ä" kaj la alian komunan skandinavan literon "Ö" oni kredeble skribus kiel "Ю" per rusaj literoj en finna nomo.

En Rusujo oni cetere havas nomon de patro inter la antaŭnomo kaj la familia nomo. Ĝenerale oni ne plu sekvas ĉi tiun stilon en Finnlando, sed mi tamen havas nomon de patro kiel mia dua nomo kaj ankaŭ mia patro havis nomon de avo kiel lia dua nomo.

Kelkaj rusaj literoj ŝajnas insideme samaj kiel tute aliaj okcidentaj literoj. Kelkaj homoj provas legi vortoj kun rusaj literoj kiel ili estus per okcidentaj literoj. La rezulto tamen ne estas tre bona. Ekzemple la rusa vorto РЕСТОРАН (restoracio) ne estas per okcidentaj literoj "PEKTOPAH" kiel kelkaj finnoj kredas, sed pli bone "RESTORAN", prononcata kiel [ristar'an], akcento de vorto en fino. La neakcentitaj vokaloj havas alian prononcon. La mallongigo de fama granda nacio СССР ne estis per okcidentaj literoj "CCCP", sed pli bone "SSSR".

Unu problemo por studanto estas ke akcento ofte influas al prononcado de vortoj. Akcenton oni ne enskribas por norma rusa teksto, ĉar la rusoj bone scias la korektan akcenton de siaj vortoj. Lernanto de lingvo tamen bezonas enskribojn de akcento por diri la vokalojn korekte - laŭ la "ortodoksa" rusa (aŭ Moskva) stilo - kaj tial lernolibroj de rusa lingvo havas la akcentojn enskribitaj. En Ukrajno la stilo kredeble estas iom alia. Mi kredas ke tie la akcento ne influas prononcon de vokaloj.

Se mi nur scias la proksimuman prononcadon de vorto, estas por mi iam malfacile por trovi la vorton en vortaro. Ĉu la vokaloj de vorto havas akcenton aŭ ne? Ankaŭ konsonantoj estas iam iom komplikaj.

Por skribi rusan tekston per komputilo oni certe bezonas bonaj novaj rimedoj. La okcidenta aŭ finna klavaro ne estas kiel eble plej bona por skribi rusajn literojn. Mi uzas simplan "copy & paste" -teknikon por aldoni la literojn kun supersignoj ( kiel ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ ) por Esperanta teksto, sed tiu "copy & paste" -tekniko estus iom teda kaj laciga por skribi uzante rusaj literoj. Por Esperanto estas la specialaj literoj iom maloftaj, sed por rusa teksto mi ja devus uzi la menciitan iom penigan teknikon por ĉiuj literoj de teksto!

Oni bezonas uzi Unicode signojn en komputila teksto por rusaj literoj, sed la supersignoj de Esperanto jam postulas ke la teksto ne estu nur per simplaj ANSI -signoj, sed Unicode, ekzemple UTF-8 kio estas ŝparema kaj risorta kun norma teksto.

Kredeble la dua monda milito kaj la milito kun Sovet-Unio kaŭzis ke finnoj ankoraŭ timas rusojn. Ekzistas tamen ankaŭ nova timo de rusoj. Multaj finnaj politikistoj preferus kiel eble plej proksiman amikecon kun NATO anstataŭ Rusujo. Fakte mi kredas ke ĉiuj iom grandaj finnaj politikaj partioj timas Rusujon, kaj maldekstrularo kaj dekstrularo. Politike Rusujo estas en Finnlando kiel varmega terpomo, tro varmega por manĝi kaj tro varmega eĉ por teni en mano.

Laŭ mi timo tamen ne helpas. Geografio ne ŝanĝiĝos, sed retos la sama. Rusujo restos en sia propra loko kaj se oni vivas proksime al Rusujo, oni prefere estu amika kun Rusujo. Rusujo ja posedas fortaj nukleaj armiloj kaj grandan armeon. Miaopinie Finnlando estus geografie eĉ natura parto de Rusujo. Pli ol 1000 kilometroj da komuna landa limo kontraŭ Rusujo estus malfacila por defendi perfekte dum milito. Mi kredas ke dum okazo de granda milito inter okcidenta kaj orienta Eŭropo (Rusujo kaj NATO) estus la konsekvencoj katastrofaj por Finnlando, sendepende de tio kio duono venkus.

Nature la rusa lingvo ne havas grandan estontecon en Finnlando. Ankaŭ la vera kulture neŭtra internacia lingvo Esperanto evidente ne havas bonan futuron en Finnlando. Sed jes, mi forte batalu por lerni la interesan rusan lingvon. Provizore estus por mi tro malfacile por skribi ĉi tie per rusa, sed espereble ion belan tagon tio por mi sukcesos. Estus jam tre bone se mi povus kanti la sekvantan belan rusan kanton per rusaj vortoj. La finnaj vortoj jam estas por mi konataj. Fakte estas multe da tradicia muziko en Finnlando de rusa origino. Ofte tradiciaj rusaj kantoj estas iom melankoliaj, en minoro, konvenaj por la finna animo kaj spirito. Malluma estas la nokto ...

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)