<< | #276 ; Pli da praktiko kun la programo VNC Viewer |
>> |
Ni kontinuu praktikadon kun nia 3D-fotila projekto kaj la ege grafika programo VNC Viewer, sed nun ni uzu Raspberry Pi ( mallongigo RPi ) kiel nia loka "tria" komputilo. Ni antaŭe praktikadis PC/Windows kiel nia loka komputilo en artikolo #274 kaj unue ni renkontis la programon VNC Viewer jam en artikolo #245. Se vi bezonas konsilon pri tio kiel trovi la propran IP-adreson de loka komputilo, la artikolo #235 eble vin helpos.
La unuaj du RPi -komputiloj ja estas en la distanca 3D-fotilo. La programo VNC Viewer estas jam en RPi preta por uzi, sed oni bezonas la IP-adresojn kaj sekretajn vortojn de distancaj komputiloj. Kaj certe VNC -konekto devas unue esti akceptita en la distancaj komputiloj per ilia loka uzanto.
Jen maldekstre estas foto de nia loka "tria" RPi -komputilo kun la iom bona diametre 15,6 -cola CrowVi -ekrano kaj sendrata ZOMBEE -klavaro.
Mi jam fotis mane tra VNC Viewer - kaj komandaj fenestroj de distancaj komputiloj - per ambaŭ fotiloj de distanca 3D-fotilo kaj la pretaj fotoj estas videblaj en la du fenestroj de VNC Viewer en la loka ekrano.
Dum fotado la fotoj estas videblaj nur en la ekranoj de distanca 3D-fotilo, sed tute ne en la VNC Viewer -fenestro de loka "tria" ekrano. Tion kredeble kaŭzas la iom speciala fotila arkitekturo de RPi. Raspberry Pi -komputilo uzas nur sian propran lokan ekranon por la fotila funkcio preview.
Mi fotis en komandaj fenestroj de distacaj komputiloj simple per supozaj aranĝoj kiel raspistill -o maldekstrafoto.jpg
kaj raspistill -o dekstrafoto.jpg
per respektivaj fotiloj. La nomoj de 2 fotoj estas aliaj tial ke mi volas poste transigi ( fakte nur por kopii ĉar la samaj originaj fotoj restos ankaŭ en la distancaj komputiloj ) la fotojn el distancaj komputiloj al la loka "tria" komputilo. Se la nomoj de fotoj estus samaj, kredeble la fina rezulto estus nur unu foto en la loka komputilo, aŭ maldekstra aŭ dekstra foto depende de ordo de kopiado.
Provizore la fotoj restas nur en la korelativaj distancaj komputiloj, sed ni vidas ilin en la loka "tria" komputilo tra VNC -konekto en la du fenestroj de VNC Viewer -programo.
La fotoj estas fakte tre grandaj ĉar mi fotis per supozaj aranĝoj. Ni vidas la mezurojn de fotoj en ekranoj en proksimume triono de veraj mezuroj, ĉar la fotoj estas tro grandaj por vidi tutaj en ekrano en origina grando. La supozaj fotoj de eĉ la malnova vario 1.3 de fotilo estas en punktoj aŭ rastrunuoj iom grandaj 2592 x 1944 kiel vi vidas en malnova artikolo #236. Certe tamen eblas por foti pli malgrandaj fotoj.
Kaj en la dekstra foto vi vidas kiel aperas samtempe la distanca 3D-fotilo kun siaj du ekranoj. Ni vidas en la du ekranoj de du distancaj komputiloj la saman bildon kiel en la fenestroj de ekrano de loka komputilo. Ekvilibro en lumigado inter la ekranoj kaj la fono tamen estas malfacila por atingi. La fulmo de fotilo lumigis la relative proksimajn ekranojn tro multe.
Certe la impreso de profundeco estas nur malforta en ĉi tiu paro de malgrandaj fotoj. La profundeco de ene lumigita tergloba globuso ne estas tre granda.
Kredeble por ĉiuj homoj tute ne sukcesas por vidi bildparon kiel 3D, eĉ se la bildparo estas tute perfekta stereoskopa bildparo. Oni bezonas iom da praktikado. Certe estas malfacile se la distanco inter la bildparo estas tro granda, aŭ la distanco el okuloj al la bildoj estas tro malgranda.
Mi mem vidas tri bildoj kiam mi sukcesas por unuigi la du fotoj de stereoskopa bildparo per miaj okuloj. La bildo en la centro havas la efekton de profundeco. La bildoj en randoj estas nur malfortaj. Certe indas rigardi nur la centran bildon kaj sin koncentri nur al tio. Ni akceptu ke samtempe aliaj objektoj aperas neklaraj.
Mirinda estas la homa cerbo. Principe oni rigardu la maldekstran bildon per la maldekstra okulo kaj la dekstran bildon per la dekstra okulo. Eblas vidi stereoskopan bildparon kiel 3D eĉ se la bildoj estas iom multe malsamaj, tute ne perfektaj, eble en iom alia pozo.
Por komputilo la tasko tamen estas iom pli komplika. Tamen la komputilo nepre devas kapabli pritrakti fotoj kiuj estas nur parte samaj.
La fotoj do provizore restas nur en la respektivaj distancaj komputiloj. Mi tamen volas uzi ilin en la loka komputilo. Tial mi devas transigi la fotojn al la loka komputilo, sed mi kredas ke ne eblas per la programo VNC Viewer. Tial mi bezonas SSH same kiel por la malnova artikolo #248.
En la komanda fenestro de loka komputilo ni povas uzi ekzemple por la maldekstra fotila komputilo pi@169.254.131.235
la programon sshpass
kaj doni la sekretan vorton de distanca komputilo 'sekretoL'
( ĉi tiu tamen estas nur ekzemplo ; mi neniam publikigas miajn verajn sekretajn vortojn! ) samtempe por kopii per programo scp
la distancan foton maldekstra.jpg
al nia loka komputilo:
sshpass -p 'sekretoL' scp pi@169.254.131.235:maldekstra.jpg /home/pi/Kuvat/
Kaj respektive por la dekstra distanca fotilo, kiu tamen havas alian IP-adreson, sekretan vorton kaj nomon de foto. Sekve la ambaŭ fotoj estos en nia kara loka "tria" komputilo kiel 2 datumoj en /home/pi/Kuvat/
Do la du fotoj, la maldekstra foto kaj la dekstra foto, estas en nia loka komputilo kaj eblas ilin vidi rekte, sen la programo VNC Viewer, kiel la apuda foto montras.
Iom pri la diferenco inter SSH kaj VNC :
Por aŭtomatigo de distanca 3D-fotilo ŝajnas SSH klare la pli bona solvo. Tamen multe ankoraŭ restas por labori kun la 3D-fotila projekto. Klare la ambicia celo estus tute aŭtomata funkciado en ĉiuj cirkonstancoj. Nun ni uzis la 3D-fotilon nur mane kaj vidis la rezulton nur per niaj propraj okuloj. Mi tamen fakte devus instrui por la komputilo por "vidi" en 3D. Almenaŭ ĝi devus kapabli por kalkuli proksimumaj distancoj de objektoj el la du fotoj kiam ni scias la distancon inter la fotiloj.
Okazis jam kelkaj reakcioj dum la projekto, kaj kredeble ankaŭ estonte okazos misaventuroj. Iom post iom la 3D-fotila projekto tamen progresos.
Mi ne estas tute certa pri la detaloj de nuntempa efektivigo. Mekanike la 3D-fotilo ne estas tute preta. Mi eble volus ŝanĝi la du fotiloj. La infraruĝa vario de fotiloj NoIR
estus pli interesa. Koloroj estos aliaj en IR-lumo, sed veraj koloroj en fotoj ne estas por mi tre gravaj. Multe da tempo por uzi. Ekzistas ja ne (plu) ia urĝo. Jes, mi klare estas maljuna, sed mi tamen ne intencas morti en la proksimaj tagoj. Mi laboru trankvile unu tagon pofoje, trankvile kiel rinocero. Kaj unu belan tagon nia nacieto Mueleja Insulo estos ege scipova, forta kaj fortika.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |