<< | #275 ; Kelkaj rememoroj malnovaj, karaj kaj valoraj |
>> |
Jen supre iom da familia informo ( el Internet, jaro 2014 ) pri mia avo Salamoni kaj lia patro Sameli kaj iliaj edzinoj. Por mi karaj aferoj. Karaj memoroj helpas nin vivi, batali kaj prosperi. Ĉio malnova ne estas malbona. Loka mondo la plej grava.
Dekstre estas fotita parto de oficiala desegnaĵo de areo de muelejo (ruĝa) de Hiirikoski el jaro 1897. Kredeble la funkciado de muelejo tie komencis dum la jaro 1874. La avo Salamoni loĝis apud la muelejo ek de jaro 1911 kun lia familio. Lia domo situis origine en kolektiva grundo de vilaĝo. En io fazo oni partigis la malnovan kolektivan grundon inter muelejo kaj bieno. Estis multaj posedantoj por la grundo de muelejo.
Dum mia juneco, 1970-aj jaroj, la rivero Kihniänjoki jam aperis alia ĉe la muelejo. Plejparte la akvo fluis tra la radipfluo Hiirikoski ( esperante proksimume "rapidfluo de muso" ) kaj nur parte tra la muelejo. La rivero estis pli proksima al la muelejo. Oni apenaŭ plu uzis la muelejon por ĝia origina celo. Estis ankaŭ alia muelejo en la vilaĝo.
Nuntempe la fluo de akvo tra la muelejo devus esti eĉ nulo. Oni volis altigi la nivelon de akvo en la rivero. La malnova fluejo de muelejo tamen restas.
La muelejo estas kara memoro por mi, sed fakte ĝi estis siatempe - dum 1960-aj / 1970-aj jaroj - tre amara kaj premataka afero por mia patro Veikko kaj por la avo. La tragedio de muelejo multe efikis mian infanecon. La bieno estis nur malgranda kaj aliaj posedis la rapidfluon, la muelejon kaj la insulon de muelejo. Estis kvereloj kaj disputoj, interbatiĝo, koleremaj justaj procezoj.
Patro kaj lia sistro Sanelma estis eĉ en malliberejo pro la kverelo, alterne. Iuj ja devis tuttempe prizorgi la bienon. Do la oficiala vidpunkto estis ke ili estis kulpaj. La vero tamen apenaŭ estis tute simpla. Kelkaj atestantoj sub ĵuro eble parolis iom variitan veron, ĵurrompis. Rilatoj inter najbaroj estis iom streĉitaj. La ŝajne vana konflikto postlasis profundaj spuroj en interpersonaj rilatoj en la vilaĝo.
Temis pri limoj de domgrundo. La muelisto kaj liaj kunuloj asertis ke mia patro movis limŝtonon. Ili asertis ke duono de saŭno de nia bieno estis fakte konstruita sur la grundo de muelejo. Estis aliaj interpretoj pri la loko de limo inter la bieno kaj la muelejo. Kredeble la disputita limŝtono situis origine proksimume tie kie mi konstruis ponton somere 2009, aŭ tiel ili almenaŭ asertis. Mia avo - la mastro de bieno - kredeble ne estis tie kiam oni oficiale partigis la grundon, antaŭ longe. Li laboradis sur iom distanca agro.
Apude vi vidas nian proksimuman interpreton pri limo inter la domgrundoj de bieno kaj muelejo. Kiel vi vidas estas tiu limo samdirekta kun la muroj de muelejo kaj nia domo. Tiel aperas natura por mia okulo. Oni tamen certe ne sukcesus por konstrui ponton por la insulo apud la maldekstra muro de muelejo. Estas tro malmulte da spaco.
La interpreto de malamikoj estis ke duono de nia saŭno kaj duono de nia ĝardeno estas en la grundo de muelejo. Mi neniam vidis pruvon pri la mirinde mistika nian saŭnon al du partoj fendinta limŝtono.
( Krome, la foto estas el jaro 2009 kaj la truo por la pordo de muelejo bedaŭrinde estas tre granda kaj difekta. La ideo de patro estis por uzi muelejon kiel stalo por traktoro. Do la truo devis esti sufiĉe granda por granda traktoro. Kredeble estus malfacile por ripari la truon de pordo. )
Miaopinie la kialo por la amara disputo estis ke iu volis utiligi la insulon por sia profesio kaj bezonis pasejon al insulo por tio. Tial li volis ke la limo inter muelejo kaj bieno ne iru laŭ la drenilo apud nia saŭno, kio estis nia natura vidpunkto.
Iom poste iu ( eble la nova posedanto de muelejo, la vilaĝa komencisto Antti Puska? ) volis konstrui novan dometon sur la insulo, tute proksime al nia domo, preskaŭ sub la fenestro de avo. Por tio li tamen bezonis oficialan permeson de mia avo kaj la avo tion tute ne akceptis. Eble avo ne volis vidi ĉe lia domo unu el tiuj viroj kiuj malbonetraktis lin perforte?
La malamikoj volis limon pli malproksiman el la muro de muelejo, tiel ke estus eble por konstrui ponton por la insulo inter la laŭleĝaj limoj de mueleja grundo. Tio tamen ne okazis. Nia saŭno restis en sia loko. Mia konfidenco por la juĝejo tamen multe suferis.
Poste patro aĉetis la tutan domgrundon de muelejo kaj la muelejo estis kunigita kun la grundo de bieno. Do la problemo de limo ne plu ekzistas. La saŭno jam ne plu situas sur ia disputita limo. La limo inter grundoj ne plu estas en meza korto de bieno. Neniu alia posedas la grundon, nur mi sole.
Principe oni povus nun konstrui dometon sur la insulo de muelejo, ĝi estas nun ja nur parto de norma grundo de bieno, sed la insulo estas nur malgranda kaj kredeble ne eblas por konstrui domon en almenaŭ 50 metra distanco el rivero ie en la insulo. Norme oni nome ne plu rajtas konstrui domon tiel proksime al rivero. Oni bezonus esceptan licencon por konstrui sur la insulo kaj estus necerte.
Peza kredeble estis la vivo de avo. Ĉu li eble iam estis botisto? Ĉu eble forĝisto? Mi scias ke li estis muelisto kelktempe. Plejparte li tamen certe estis terkulturisto. Kiel juna viro li laboris, proksimume dum jaroj 1903 - 1910, en "Ameriko" kiel laboristo en granda segejo. Mi ne estas certa ĉu la "Ameriko" estis Usono aŭ Kanado.
La familio longe batalis pro la bieno. Vivo estas batalo. Tial ankaŭ mi devas forte batali pro la bieno, kvankam malnova dometo ne plu estas ekonomie valora. La finna kamparo jam komencis malpleniĝi dum mia infaneco en 1960-aj jaroj. Mono tamen ne povas esti la sola valoro. Ekzistas ankaŭ aliaj valoroj. Valoroj de prauloj. Valoroj ne humaneco.
La apude fotita relative moderna modelo de sunsistemo prezentis por mi altan valoron. Mekanike kaj ekonomie ĝi eble ne estis tre bona ideo. Skalo de sistemo ne estas natura. Bankoj, industrio kaj altlernejoj sendube ne aprobus ĝin.
Kio do plu estas valora en la nova virusa mondo? Ĉu nur granda mono kaj kapitalo? Mi kredas ke la virusa epidemio jam iom aliigis nian mondon de altaj valoroj. Lokaj valoroj estos favoritaj.
Kio estu valora por la ordinara homaro? Granda demando. Politikistoj kaj burokratoj sendube asertas ke nenio aliiĝis. Ili volas ke la granda mondo riĉa kontinuu la sama.
Certe la rusa Vladimir Putin estas ĝenerala demono kaj malbonulo. Ni ja bezonas eksteran malamikon por resti unuanimaj. Okcidento tamen estas bona kaj pura, sen problemoj. Usono estas la sankta ĉiela ŝtato. Dio benas la militojn de okcidentaj landoj. Ni ĉiuj kune parolu la anglan lingvon, la tradician lingvon de sklavigo, imperismo, kolonismo kaj NATO.
Ni tamen havas alian mondkoncepton ol la granda okcidenta kapitalo, nian propran lokan mondkomprenon.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |