<< | #274 ; Iom da komputilaj trivialaĵoj kun VNC |
>> |
Ni iom havigu praktikan sperton kiel labori per VNC ( Virtual Network Computing, artikolo #245 ) kun la 3D-fotilaj komputiloj tra Ethernet -kablo. La 3D-fotilo ja jam havas propraj ekranoj por la komputiloj kaj ni do ilin uzu. Mi uzas nun por ĉi tiu artikolo malnovan PC/Windows -komputilon kiel la loka tria komputilo por uzi la distancan 3D-fotilon. Mia revo por futuro estas uzi nur Raspberry Pi, sed provizore mi uzas ankaŭ kelkaj PC/Windows -komputiloj.
Estas facile por kontroli en la komanda fenestro de PC ("la tria komputilo") ĉu la distanca komputilo estas aktiva. En la komanda fenestro de loka komputilo ni uzu komandon ping kun la IP-adreso de tiu distanca komputilo - kaj ni ne bezonas sekretan vorton de distanca komputilo por tio:
C:\Users\Vesa>ping 169.254.131.235 Pinging 169.254.131.235 with 32 bytes of data: Reply from 169.254.131.235: bytes=32 time=1ms TTL=64 Reply from 169.254.131.235: bytes=32 time<1ms TTL=64 Reply from 169.254.131.235: bytes=32 time=1ms TTL=64 Reply from 169.254.131.235: bytes=32 time=1ms TTL=64 Ping statistics for 169.254.131.235: Packets: Sent = 4, Received = 4, Lost = 0 (0% loss), Approximate round trip times in milli-seconds: Minimum = 0ms, Maximum = 1ms, Average = 0ms
Kredeble oni povus - pro io stranga kialo - malpermesi la uzon de komando ping
sed en nia sistemo ĝi ne estas malpermesita.
Klare la konekto por la maldekstra komputilo de 3D-fotilo estas tre bona. La konekto por la dekstra komputilo estas same bona.
Meznombre la testoj por la distanca komputilo daŭris malpli ol 0,001 sekundoj. La distanco ja fakte estis nun nur kelkaj metroj, la longo de Ethernet-kablo, do ne tre longa. La simpla kablo tamen povus principe esti multaj dekoj da metroj longa. Kaj kun specialaj komputilretaj aranĝoj la distanca komputilo povus esti eĉ tre distanca.
Ekzistas fakte ia loka komputila reto kiam ni konektas kun la 3D-fotilo, dankon al la malgranda 5-porda Ethernet -konektilo ene en la 3D-fotila aparato. Dum mia longa studado en altlernejoj mi surprize malmulte lernis pri la ege utilaj Ethernet -konektiloj, sed ili fakte estas facilaj por uzi.
Norma Ethernet -kablo estas bona por hejma uzo. En pli malfacila medio oni uzu protektitan kablon. Ekzemple en fabrikoj aperas fortaj elektro-magnetaj kampoj pro grandaj kurentoj kaj ekzemple grandaj elektraj motoroj. En malfacila medio oni protektu la malfortajn signalojn kontraŭ severa elektro-magneta konfuzo.
Sekve ni startos la VNC -programon ( VNC Viewer ) en nia loka PC/Windows -maŝino kaj kontaktos la ambaŭ du distancaj komputiloj en siaj propraj fenestroj.
( La fotoj ne estas tre bonaj. Estas iom malfacile por foti la iom helan ekranon kaj la iom pli malhelan fonon, kun fulma lumo aŭ sen fulmo. )
Kiel la apudaj fotoj atestas, aperas la laboraj tabloj proksimume samaj kaj en la ekranoj de distancaj komputiloj de 3D-fotilo kaj en la ekrano de nia loka tria komputilo, la PC/Windows -komputilo.
Ni povas ekzemple vidi tra VNC el nia tria komputilo fotoj kiuj estas en la distanca komputilo. Ni povas uzi la programojn de distanca komputilo el nia loka tria komputilo tra VNC-konekto. Mi povus eĉ skribi la vastajn kaj tre interesajn rememoraĵojn de mia tuta vivo per la distanca RPi-komputilo tra VNC-konekto el la klavaro de mia malnova PC. Nun ni ja tamen havas tute alian, iom pli modestan celon.
La ekrano de distanca komputilo montras la saman kiel la korelativa fenestro de VNC en la loka tria komputilo. Certe ni volas ankoraŭ iom foti tra la VNC-konekto. Ni uzu la fenestron de VNC-programo kiu respondas la maldekstran komputilon kaj la maldekstran fotilon de 3D-fotilo.
Ni uzu la komandan fenestron en la distanca komputilo el la loka tria komputilo tra VNC-konekto. Ni do donas la komandon en la klavaro de PC, sed la distanca komputilo efektivigas la komandon ĉar ni uzas VNC-konekton por tio distanca komputilo.
Por la maldekstra distanca komputilo ni skribas en la komanda fenestro de tiu VNC-konekto:
raspistill -t 5000 -o koe.jpg -w 640 -h 400
Do la maldekstra fotilo de 3D-fotilo fotas iom malrapide - post 5 sekundoj - iom malgrandan foton kaj la nomo estas koe.jpg
. La nova foto situas en la distanca komputilo. Estis preskaŭ netravidebla ŝirmo antaŭ la objektivo de fotilo - senintence - sed la foto tamen ne estas tute malbona.
La foto estas iom pli malbona ol sen ŝirmo, sed la bone lumigita fotata persono apenaŭ povus vidi la objektivon de fotilo tra la ŝirmo. Li nur rigardus rekte al la amuze senorela dana maristo kaj ne komprenus la fotadon. La perfekta sekreta kaŝa fotilo?
Ni ne bezonas sekretan vorton de distanca komputilo por tio. Iel ni jam estas ene en la distanca komputilo kiam ni uzas VNC-konekton.
Nome ni jam donis la sekretan vorton de distanca komputilo kiam ni startis la VNC-konekton el nia loka komputilo.
Iom strange la foto estas videbla en la ekrano de maldekstra komputilo dum la nepra preview ("antaŭa rigardo", almenaŭ 2 sekundoj), sed tute ne videbla en la fenestro de VNC-programo dum fotado. Tion kaŭzas la iom speciala fotila arkitekturo de Raspberry Pi.
Ni tamen povas poste vidi la pretan foton de distanca komputilo tra VNC. La apuda foto montras ke la foto estas videbla en la ekrano de maldekstra distanca komputilo. Eblas vidi la saman tra VNC.
Ni povus estingi la distancan komputilon tra VNC ekzemple uzante komandan fenestron en la distanca komputilo kaj komandon shutdown
aŭ alternative ni povus uzi la komandon en la grafika sistemo de distanca komputilo tra VNC.
Ni tamen iom traktu la tempon en RPi, kvankam por la 3D-fotilo la afero probable ne estas tre grava. Norme la RPi-komputilo ne havas propran veran horloĝon kaj kalendaron, anstataŭ ekzistas nur programo kio imitas tiojn.
Se ni uzas Internet -konekton, povas la karta mikrokomputilo havigi por si informon pri tempo aŭtomate el la komputila reto. En alia okazo la RPi uzos la lastan tempon kion ĝi scias, la tempon kiam oni laste estingis la komputilon. La RPi-komputilo kalkulas tempon nur kiam ĝi estas maldorma.
Eblas tamen ankaŭ selekti mane novan tempon kaj tagon en la komanda fenestro per komando date
. Ni povas uzi la VNC-konekton por reformi la tempon en la distancaj komputiloj.
La fotilaj komputiloj ne plu havas konekton por Internet kaj tial mi volas doni por ili la nunan tempon. Unue ni donu monaton MM per 2 nombroj, sekve tagon TT de monato per 2 nombroj, sekve tempon HHmm
kiel HH
horoj kaj mm
minutoj. Se la jaro estis alia, ni sekve donus jaron JJJJ. Iom nelogike el finna perspektivo la monato estas unue.
Do la formo de komando estas date 'MMTTHHmmJJJJ'
kaj ekzemple 29.05.2021 je 21:00 la komando estas date '052921002021'
sed ni fakte ne bezonas novan jaron nun. La malnova "date" en RPi nome estis 04.02.2021 - jaro la sama - kaj sen somera tempo (+0200), UTC+2h.
pi@raspberrypi:~ $ date to 4.2.2021 12.35.12 +0200 pi@raspberrypi:~ $ sudo date '05292100' la 29.5.2021 21.00.00 +0300 pi@raspberrypi:~ $ date la 29.5.2021 21.00.05 +0300 pi@raspberrypi:~ $
Nun la RPi do scias la korektan tempon kaj komprenas ke ni - bedaŭrinde ankoraŭ - uzas la tiel nomatan "someran tempon" (+0300), UTC+3h. Ni batalu kontraŭ la malbenita somera tempo! Suno ne povas erari! Trategmenta sunhorloĝo per kiel eble plej kompleksaj speguloj estas la plej bona!
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |