<<

#273 ; Konstrui novan ponton super malgaja akvo

>>

Mi provizore ne konstruis tre multe dum mia vivo. Somere 2009 mi tamen decidis por konstrui proksimume 5 metroj longan lignan ponton super malnova maloportuna elfoso kiu ne plu servis sian originan destinon.

Oni povus eble diri kiel poeto/kantisto "A bridge over troubled water"? Estis tamen nur malmulte da akvo en la elfoso.

Ĉi tie kelkaj fotoj pri la ponta projekto kio okazis antaŭ 12 jaroj. Mi konstruis la ponton sole en Suda Ostrobotnio. Kredeble la konstruaĵo estas relative korekta, kvankam mi ne estas profesia konstruisto.

Unue mi forigis humon el gravaj lokoj kaj metis krudan gruzon sur la apogilaj lokoj en la du finoj de ponto. Sube estis roko. Sur la gruzo mi metis 4 betonaj platoj kaj sur la platoj mi metis du dikaj traboj tiel ke ili ne tuŝas teron. Inter betono kaj trabo estas peĉa izolaĵo kiu blokas vojon de malsekeco de tero.

Certe estis unue iom malfacile por konfirmi ke la ponto estos sufiĉe perpendikla kaj ke la 4 apogilaj lokoj estas korektaj en ambaŭ flankoj. Klare la ponto ankaŭ devas esti iom bone horizontala.

Sekve mi metis 5 traboj proksimume 5 metroj longaj kiuj portu la longecon de tuta ponto. Ili estis pezaj kaj iom malfacilaj por munti. Mi uzis kiel provizora helpilo longaj taburegoj kiujn vi vidas en la dekstra foto sub la 5" traboj. La fundo de elfoso estas iom profunde. La 5-colaj taburegoj kuŝas sur la 6-colaj traboj simple, sen najloj.

Tiam jam eblis najli la multe pli facile manuzeblaj 2" * 4" taburegoj sur la 5" traboj kiel la kovrilo de ponto. Kaj jam estis tre facile por iri sur la ponto.

Ĉio la ligno estas saturita kontraŭ putrado. Mi tamen uzis ordinaraj ŝtalaj najloj. Ĉu eraro?

Tamen bona ponto bezonas ankaŭ bonaj gardreloj. Kaj en la suba parto de kovrilo ankaŭ estas bone por najli kelkaj tabuloj tiel ke oni ne facile falas el ponto. Piedo de iranto ja povus alie fali el kovrilo de ponto.

Fine la ponto estas iom alte super tero kaj tial oni prefere konstruu simplan ŝtupon por ambaŭ finoj de ponto.

En la dekstra foto vi vidas preskaŭ pretan ponton. La preta ponto estas la plej facila vojo kaj pasejo al ia malgranda insulo ĉe rivero.

En la fono de foto ni vidas malnovan muelejon. La elfoso estas malnova flueto por la muelejo. La akvo kiu turnis la muelŝtonon de muelejo, fluis tra la flueto. Ia insulo ekzistas pro la flueto de muelejo.

Nu, tio "ia insulo" kaj tio malnova muelejo havas specialan signifon por nia civito. La nomo de nia nacieto Mueleja Insulo fakte devenas ĝuste el tio muelejo kaj ĝuste el tio insulo.

Jes, temas pri la kimero de reala propra nacio. Estis mia hejmo. Estis hejmo de mia patro kaj lia patro. Patro mortis 2005 kaj mi estis la nova posedanto en 2006. Povas tamen okazi ke mi perdos mian realan nacieton. Eble nia kara Mueleja Insulo neniam estos reala?

Konstrui mi tamen volus. Espereble nia nacieto ion belan tagon havos realan propran lokon en la granda mondo.

Por tio valora revo mi forte batalu tra ekonomiaj malfacilaĵoj.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)