<< | #271 ; La 20-a de majo memoru motorcikliston Jarno Saarinen |
>> |
La dudeka tago de monato majo ofte estis memorinda printempa tago. Jarno Saarinen estis iom fama finna motorciklisto dum ja 1970-aj jaroj, granda heroo de junularo. Esperantistaro ilin eble ne tre bone konas. Li mortis en Monza pro akcidento dum konkurso en jaro 1973. Mi estis tiam 14-jara. Certe herooj de tiu motorsporto ankoraŭ ne estis tre famaj tiam. Motorsporto estis relative juna kaj poste multe kreskis.
Por junularo de mia generacio motorcikloj reprezentis liberecon, vivemon kaj sendependecon. Aŭtoj kredeble estis ekonomie neatingeblaj. Mi neniam havis veran motorciklon, sed certe mi revis pri ili. Motorciklo estas vireca maŝino, brava trafikilo. Vintre duradaj trafikiloj tamen certe estas iom problemaj kiam la vojoj estas glitaj kaj la vetero ofte malvarma.
Eble mi neniam posedos motorciklon? Aŭto tamen estus pli praktika. Eble mi iam gajnos en ludo kaj venkos multe da mono tiel ke mi povos aĉeti ampleksan aŭton? Eĉ iom malgrandan transloĝiĝan kargon oni ja apenaŭ povus transporti per motorciklo.
Tusilagoj jam floris, pretigis semoj kaj malgrandaj folioj. Vidu la apudan foton. Eble tiuj semoj iam trovos konvenan novan kreskan lokon, sed konkuro en naturo estas tre severa. Eble vi volas vidi foton de tusilagaj floroj unu monaton antaŭe en artikolo #265 kiam la planto ankoraŭ estis sen folioj.
Multe da plenkreskaj insektoj jam ekzistas. Kuloj kaj burdoj flugas. Plenkreskaj insektoj ja ne plu kreskas en grando. Ili restos la sama grando por la fino de sia vivo. Ekzistas tamen ekzemple burdoj de alia grando, ĉar estas aliaj specoj. Mi sukcesis por foti kelkaj printempaj burdoj.
Mia plej granda atingo tamen estas la sube fotita printempa libelo. Ĝi ne estas tre granda. Ĝi sidas sur folio de betulo en arbareto. Mi ne vidis antaŭe libelojn dum printempo. Aŭtune libeloj ja estas ĉi tie ĝeneralaj apud lageto. Ili ĉasas sur la suna herbejo. Mi tre multe ŝatas libelojn.
Unu el miaj plej subtilaj libelaj spertoj okazis dum pasinta aŭtuno ĉe lageto. Du grandaj libeloj flugis ĉirkaŭ min kelkaj rondoj sur herbejo en sekura distanco de kelkaj metroj.
Estis ia praktika insekta ŝerco sur herbejo. Mi esperas ke ili perceptis ke mi sekvis kaj vidis ilin. Libeloj ja havas multe da okuloj kaj kredeble ili bone vidas. Ili provis vidi min el alia flanko, sed ili vidis nur unu flankon ĉar mi rotaciis kun ili. Mi esperas ke ili komprenis ke mi tute ne estas danĝera por libeloj, nur ŝercema. Danĝera mi tamen estas ekzemple por homaj burokratoj kaj por koruptaj, senmoraliĝaj profesoroj.
Libelo estas insekta rabobesto kaj pasigas sian junecon sub akvo kiel larvo. Kiel plenkreskulo multaj el ili vivas nur kelkaj tagoj. Kruela estas la vivo de libeloj, sed krueleco ja estas la dominanta normo en ĉio vivo. Nenio helpas. Batalu kaj konkuru. Manĝu aliajn aŭ estu mem manĝita.
Kredeble la monato majo estos baldaŭ iom pli malvarma. Mi ne tre multe ŝatas varmegon ĉar estas malbona ventolado en loĝejo. Dum sunbrilo kaj varmego povas la temperaturo en ĉambro atingi eĉ +30°C kaj tio estas nokte multe. Malfacile por dormi.
En monato junio estos baloto en komunumoj de Finnlando. Kredeble la politika partio ("La veraj/bazaj finnoj"), kiun mi subtenas, bone prosperos en baloto. La registaro de Finnlando multe suferos! Ni venkos!
Jes, estos somero, varma aŭ malvarma. Birdoj kvivitas, multaj herboj floras. Estos riskoj kaj eblecoj. Suno kaj nuboj. Beroj de mirtelo en arbaro en julio dum tradicia fojnado. Multe da herboj, floroj kaj arbetaj folioj. Multege da pikoj en arbaro. Varmego kaj malvarma pluvo.
Jen la tri aliaj burdoj kiujn mi trovis hodiaŭ en arbaro kaj sur herbejo:
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |