<< | #27 ; Aktualaj verdaj steloj de naturo |
>> |
Oni baldaŭ solenos kaj jubilos mezon de somero - "Festo de Johano" - en Finnlando. Fakte la tago de la plej alta deklinacio de Suno (δ = +23,5°) jam pasis kelkaj tagoj pli frue. La naturo estas freŝa kaj ĝi ŝajnas sufiĉe pura. Novaj verdaj folioj nome efike kovras la rubon kaj forĵetaĵojn.
Somermezo estas esperema momento de tempo. Antaŭvespero de Festo de Johano estas libera tago en Finnlando. Dum somermezo la finnoj kuraĝas vivi, eĉ sen oficiala permeso de aŭtoritatuloj kaj burokratoj. La somermezo estas escepta situacio. Post somermezo la popolo reiras al siaj senpoeziaj grizaj trivialaj rutinoj.
Dum somermezo oni tamen rajtas mediti kaj deziri kimerojn. Ĉi tiu kimerulo volas revi pri pli bona mondo, pli humana socio, pli nemateria kulturo, vivo sen vanaj burokratoj.
Multaj homoj vidas nur investon en kulturo, nur la monon. Kulturo estas produkto. Pli multekosta kulturo estas pli valora produkto ol iu malpli multekosta. Mono determinas ĉion. Oni aĉetas kulturon, oni metas kulturon en ŝranko, kaj tiam oni posedas kulturon. Riĉulo havas kulturon ĉar li posedas ĝin. Estas tre centra bezono posedi, esti riĉa, pli riĉa ol aliaj.
Propradire mono devus esti nur rimedo de interŝanĝo. Propradire estus utile interŝanĝi, ĉar interŝanĝo vivtenas kaj progresigas la vivon de popolo. Kolektado de posedaĵo ne vivtenas la popolon kaj tial ĝi ne estas socie valora ago. Posedi estas nek grave nek utile.
EU estas la mirakla lando de burokratismo, paradizo de burokratoj. La socio ŝanĝiĝas al pli kaj pli peza balasto. Burokratoj vidas la kreskantan burokratismon kiel la ekstrema solvo. Burakratoj tamen ne savos la mondon.
Mi volas revi pri iu malpli peza socio. Mi volas vidi socion kie la civitanoj estas necesaj, socion kie ili apartenas kiel bezonataj membroj.
Ekzistanta kolektivo de burokratoj estas tro kompleksa kaj nefleksebla. Burokratismo volas forpeli parton de civitanoj eksteren, ĵeti ilin for de socio.
Anstataŭ skribi novaj leĝoj oni devus senbranĉigi la leĝodonadon al pli simpla flulinia strukturo. Anstataŭ konstrui plian burokration oni indus sin koncentri al la veraj bazaj bezonoj de civitanoj. Anstataŭ rigardi al la pasinteco oni konus pensi pri la estonteco. Ne portu malnovajn ŝarĝojn en la vojo al nova socio.
Kulturo de produktoj ne povas esti la plej prudenta decido. Produktoj ne estas pli gravaj ol la civitanoj. Komercaj valoroj ne rajtas esti la solaj valoroj en la socio. Vivo de popolo ne konas formiĝi nur el konsumado de eksterlandaj produktoj, ĉar konsumado de eksterlandaj produktoj ne donas al ĉiuj membroj de socio laboron kaj meritan situon en la socio.
Socio konsistanta el kelkaj riĉuloj, dungitaj laboristoj kaj tre multaj veraj proletaroj estas socio de maljustaĵo, socio de sklavoj. Ĉiu civitano meritas sian propran prudentan situon en la socio. Tial la eksterlandaj produktoj devas esti anstataŭigitaj per enlanda produktado.
Nia socio ne estu socio de pretaj eksterlandaj produktoj. Ĝi estu socio de nia enlanda scio kaj lerteco, socio de nia propra kono kaj arto. Posedi ne estas grava afero. Vivi estas multe pli grava bezono. Kompreni, scipovi, trovi la vojon, saviĝi viva, multe pli grave.
Protektu nian propran enlandan konon kaj scion, nian propran produktadon. Eksterlandaj komercistoj nin ne helpos. Ni helpu nin mem. Tial ni ne transdonu kaj ne cedu nian scipovon, nian talenton kaj partoprenon en la socio.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo