<<

#269 ; Tago de venko estos ankaŭ por nia nacio

>>

Rusuloj ree solenos kaj festos la tagon de venko. Nome ilia venko en la dua monda milito dum la 1940-aj jaroj. En Vikipedio estas esperanta informo pri Venkotago. Nia kara nacio Mueleja Insulo evidente ne partoprenis en la II monda milito, sed ankaŭ ni unu belan tagon gaje solenos nian propran venkon. Venkon en la kruela batalo de vivo.

Apude ni vidas kiel la pure rebrila granita memorsigno atendas vizitantoj en la tombejo de sovetiaj soldatoj en la apuda arbareto. La teksto sur la ŝtono estas kaj finne kaj ruse. Mi provas traduki la finnan tekston al nia kara lingvo Esperanto:

POR LA DUM JAROJ DE DUA MONDA MILITO
EN FINNLANDO FALINTAJ
CIVITANOJ DE SOVETUNIO

ĈI TIE ESTAS ENTERIGITAJ
EL SOVETUNIA ARMEO
319 SOLDATOJ

Kredeble estos pli da floroj tie morgaŭ. Mi kredas ke vivas iom multe da rusoj ĉirkaŭ Pori. Dum la virusa epidemio apenaŭ estos grandaj grupoj samtempe. Rusoj estas ĝenerale facilaj homoj, objektivaj kleruloj, neniaj danĝeraj perfortaj krimuloj.

Mi desegnis ian mapon pri ĉi tiu areo de Vähärauma por la artikolo #266. En la mapo ni vidas la tombejon de sovetiaj soldatoj kaj la grekan teatron apud lageto.

La greka teatro - fotita apude - estas konvena loko por sidi kaj ripozi aŭ mediti. La centro de teatro sube tamen estas malseka. Nivelo de akvo en la lageto estas nome ankoraŭ iom alta. Do oni apenaŭ povas tie prezenti teatraĵojn. Kaj fakte mi neniam vidis la teatron en vera uzo.

Apud la greka teatro estas ankaŭ ia memorsigno por la eksa "inĝeniera lernejo". Vidu la suban foton. La greka teatro estas iom videbla en la fono de foto.

La memorsigno estas peza malnova maŝino sur piedestalo. La maŝino estas vera uzita malnova maŝina martelo kun risorto. Kredeble oni uzis ĝin iam por forĝi varmegan ŝtalon. Ĉu ne bona memorsigno por la eksa inĝeniera lernejo? Mi kiel honesta maŝina inĝeniero certe tion akceptas.

Ekzistas memora ŝildo en la piedestalo, eble el 1960-aj jaroj same kiel la origina lernejo. La ege poema teksto de ŝildo estas jam tre malfacila por legi. Mi kredas ke la ŝildo estas el kupro, sed jam tre malhela. Gravuraĵoj de ŝildoj ofte estas nur malprofundaj kaj oni ilin ne prizorgas. Finne la malnova ŝildo parolas por ni instrueme serioze :

Ken työstään ei iloa saa eikä arvosta taattojen työtä,
on tuomittu nimettä kuolemaan, pois menee unhon myötä.
Ken taattojen taitoja kasvattaa ja niitä toisille jakaa,
häntä muistavi isänmaa, sen kansa ahkera vakaa.

Nu, estas eble iom malfacile por traduki tion al nia bona kulture neŭtra internacia lingvo Esperanto, sed mi tamen provas - iom rekte kaj tute sen belaj poemaj rimoj :

Kiu ne ricevas ĝojon el sia laboro kaj ne respektas agojn de patroj,
tiu estas kondamnita por morti sen nomo, iros for kun forgeso.
Kiu kreskigas la artojn de patroj kaj tiojn por aliaj distribuas,
lin memoras la patrujo, la popolo diligenta stabila.

Do, klare la teksto admonas, instigas kaj ordonas nin por disvastigi kaj plibonigi la bonan inĝenieran povoscion de patroj por junuloj.

En la nuna mondo estus la admono por junularaj inĝenieraj studantoj tamen kredeble iom alia. Mi skribos iom primitive amatore, humile kaj nur serĉhumore. Eble oni povus nomi ĉi tion eĉ ia Hiphopo aŭ eble Repo?

Himno de tordiĝa Ruĝa Serpento

- Unu eble iom sarkasma kaj pliakrigita, sed certe nuntempe jam tute realisma, instrukcio por bona vivkoncepto de junularaj inĝenieraj studantoj -


Ne plu gravas
pezaj malnovaj maŝinoj,
jam nur regas
tute novaj kapitalismaj ideoj.

Plej grava laborilo
- studanta helpilo neeviteble necesa -
nova inteligenta telefono,
nenia ĝojo
en malnova tombejo.
Jam mortis sovetuniaj militistoj,
ne plu helpas larmoplenaj enterigaj solenistoj.

NATO kaj Usono niaj novaj amikoj estu,
nur seka osto en mano de rusoj restu.
Pli da mono,
pli da ĝojo,
narkotiko kaj alkoholo.

Mia nova elektra aŭto,
bone lubrikita haŭto,
moderna modo,
tre laŭta muziko kaj pompa telefono.

Valoroj novaj kaj ritmoj bonaj
pli multe gravas ol pratempaj
- jam ridinde superfluaj -
vane ŝarĝaj tradicioj inĝenieraj.

Nur monda klimato por mi peza zorgo estu,
ĉu nur por mi sole
la grandega klimata tasko restu?
ĉu por mi sole vere
la klimaton de tuta mondo ripari kaj korektigi estu la tasko?

Greta Thunbergo, mia plej glora diino.

Ĉu mi jam mian spiradon
- por haltigi la sekrecion de malbonega karbondioksido -
tute interrompu?

Karbondioksido nian futuron ege minacas,
sed certe ni tamen mem kiel eble plej multe malŝparas.

Polucio en Ĉinio - tio tute ne estas nia propra problemo,
ĉar nur nia nova luksa titolo,
multe da bombono
dum mirinde facila vivo
estas nia propra estonteca deziro.

Preskaŭ ĉio ebla tekniko jam estas produktita eksterlande,
do apenaŭ por ni restas
pli ol rideti memcerte rolon ludante.

Klientojn ni fakturadi konstante,
tamen la tutan neekziston
de propra kompreno
- reala kono, vera scienco kaj bona scipovo -
dolore suferige klare
sciante.
...
Vosto
de
ser-
pen-
to.

( ... Oni tamen detenas rajton por ŝanĝoj ... )

Kiel vi vidas, mi aldonis novaj floraj fotoj de tombejo el la naŭa tago de majo. La nigra diplomata aŭto kun militiste aperantaj muskolecaj ambasadaj sinjoroj jam estis deiranta kiam mi fotis.

Certe kelkaj vizitantoj ankoraŭ venis kun siaj floroj post miaj fotoj. La tombaj kandeloj ankoraŭ bone brulis. La vetero estis jam iom nuba kaj tial la fotoj relative bone sukcesis malgraŭ la principe kontraŭa vespera suna lumo. La 319 sovetiaj mortintoj estis tute trankvilaj. Neniaj malkontentaj fantomoj videblaj.

La rilatoj de nia nacio Mueleja Insulo certe estas tute amikaj kaj neproblemaj kun Rusujo. Mi esperas ke la ambasadaj sinjoroj ne miskomprenis mian naturon. Mi havis dikan (sed nur malriĉan) monbiletujon en interna flanko de mia jako kaj ĝi iom pufigis la jakon eksteren.

La suspektemaj ambasadaj sinjoroj eble supozis ke mi portus pafilon aŭ alian armilon? Mi tamen estis tute nedanĝera kaj evitis ĉiojn minacajn movojn. Mi norme ne portas pafilon kune. Mi eĉ ne posedas eksplodaĵan veŝton kun grenadoj.

Ripozu en paco, maljunaj sovetiaj soldatoj. Ni neniam vin forgesos, kvankam plejparto de vi estas nekonataj, sen nomo. Kredeble tie estas virino kiu prizorgas la tombejon, almenaŭ la florojn.

Do la tago de venko estis ege pacema en Vähärauma. Neniaj militistaj paradoj kun novaj pezaj armiloj. En Moskvo evidente iom alia situacio. Vladimir Putin posedas pli da militista perforto.

Eble ankaŭ nia kara nacieto Mueleja Insulo ion belan tagon aranĝos militistan paradon, sed provizore ni povas nur revi pri tio. Ni nepre bezonus pli da rimedoj unue.

Norma vivo jam estas por mi granda batalo. Do ni konstante batalos de unu tago al alia tago kaj esperos la plej bonan.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)