<<

#267 ; La misteraj ŝtonaj konstruaĵoj de norda arbaro

>>

Astronomie motivaj strukturoj min multe interesas. Ekzistas ja ekzemple la famega granda cirklo de ŝtonoj en Stonehenge en Britujo. Neniu scias kiuj konstruis la grandajn ŝtonajn rondojn miloj da jaroj antaŭe. En Finnlando tiaj antikvaj artefaritaj strukturoj preskaŭ ne estas videblaj en naturo. Eble oni konstruis ion tian ekzemple el ligno, sed en naturo kaj malseka klimato - en pluvo, varmo kaj frosto - neprotektita ligno povas disrompiĝi, putri kaj tute perdiĝi en nur kelkaj dekoj da jaroj.

En Egiptio la piramidoj certe bone konserviĝis en seka aero por multaj miloj da jaroj. En Finnlando estas la klimato multe pli malseka, sed ekzemple la pratempa malmola granita ŝtono estas fortika eĉ en malsekaj cirkonstancoj.

Iaj misteraj strukturoj oni tamen trovis en norda arbaro apud la (tiama) marbordo. Ili estas proksimume 4000 ... 5000 jaroj aĝaj. Nuntempe ili ne plu estas ĉe la maro, sed en interna lando, proksimume 30 kilometroj el marbordo. La tero nome iom leviĝis post la glacia epoko kaj tial la marbordo sin fortiris.

Finne oni nomas la iom grandajn ŝtonajn strukturojn ekzemple Jätinkirkko, esperante "Templo de giganto". Bedaŭrinde ne ekzistas esperanta teksto en Vikipedio pri la temo. Tiaj ne ekzistas en mia hejmloko Suda Ostrobotnio, ili situas pli norden. Apude estas foto de tia antikva arbara konstruaĵo. La ekzemplo ne estas kiel eble plej klara, sed oni supozas ke povus esti multaj plu troveblaj tiaj ŝtonaj formitaĵoj en finnaj arbaroj. Ili ne estas tre facilaj por trovi en arbaro, kie kreskantaj plantoj povas multe aliigi la pejzaĝon ekzemple jam dum nur cent jaroj.

Oni trovis proksimume 40 da ili. Ĝenerale la longaj aksoj por "Temploj de Diablo" estas en direkto okcidento - oriento. Ĉu vere temas pri temploj por antikvaj gigantoj? Oni ja iam kredis ke antikvaj uloj estis grandegaj, sed gigantuloj apenaŭ estus la solvo.

Oni ne scias tute certe kio estis la origina celo de tiuj ĝenerale ŝipformaj amasoj de ŝtonoj. Ŝtonoj estas nur tiom grandaj ke por unu viro eblas ilin porti. La konstruistoj vivis dum ŝtonepoko kaj ili do ne konis metalojn. Ili ne skribis dokumentojn, sed ili produktis ceramikaĵojn. Eble ili jam havis iom da agrikulturo.

Ekzistas multaj teorioj pri la formitaĵoj. Certe ili ne povas esti (tute) naturaj. Homoj kredeble ilin konstruis, sed por kio celo? Oni supozis dum jaroj ke ili povis vere esti antikvaj tombejoj, fundamentoj por loĝejoj, religiaj oferaĵaj lokoj, militistaj fortikaĵoj, malvarmaj stokoj por viando de foko, enfermejoj por boacoj, kaj tiel plu.

Plej interesa eble estas la teorio ke temis pri iaj primitivaj astronomiaj observatorioj. Relative nova esploro trovis en la formitaĵoj kelkaj samaj direktoj por gravaj jaraj leviĝoj kaj subiroj de Suno. La precizeco de direktoj estas proksimume ±5°, do ne tre bona. La ebleco estas interesa, sed ne tute konvinka. Kredeble maraj fokoj estis gravaj animaloj por la konstruistoj. Eble estis multaj celoj por la strukturoj samtempe?

Ekzistas kelkaj iom similaj konstruaĵoj en suda Eŭropo. La kialo por sekvi la direkton de Suno je horizonto kredeble ne estis pure astronomia. Agrikulturo estis la nova vivmaniero kaj por terkulturisto estas grave por sekvi la jarajn sezonojn. Oni volas ekzemple scii kiam estas la printempa ekvinokso kaj kiam la somera solstico, por povi semi la semojn konvene frue (sed ne tro frue) antaŭ somero kaj por rikolti la rikoltaĵon aŭtune antaŭ vintro. Vetero ofte povas esti varia, sed la Suno estas akurata indikilo de sezono. Do la "Kasteloj de Diablo" eble estis sunaj kalendaroj, krom io alia pli monda kaj praktika celo.

Se mi iam mem konstruos grandaj astronomie motivaj strukturoj, estos ili multe pli bombastaj ol la apartaj ŝtonoj de Norda Ostrobotnio. La konstrua materialo estos per ŝtalo fortigita betono. Ŝtalo ja ne rustas ene en betono. Nome la pH -valuo ne estas konvena por rustado en betono.

Nu, kredeble la pli fajnaj sindetenaj akademianoj ne kuraĝas la sekvantan opinion diri laŭte, sed mi ne estas tiel fajna kaj tial mi povas diri. Por mi la antikvaj arbaraj strukturoj iom similas en formo la virinan generilon, la virinan seksan organon, kvankam estas pli grandaj kaj malmolaj. Estas ja bone konataj tradiciaj virinaj terminoj kiel "Suomi-Neito" aŭ "Suomo-junulino", "Luonto-Äiti" aŭ "Patrino-Naturo", "Äiti-Venäjä" aŭ "Patrino-Rusujo", kaj eĉ la sveda "Svea-mamma". Kial la strukturoj do ne estus antikvaj simboloj de fekundeco! Certe naturo povus esti virina. Certe virina naturo povus posedi virinan generilon.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)