<<

#266 ; Mia provizora plej proksima loka mondo

>>

Antaŭ 6 jaroj, januare 2015, mi fine ricevis malgrandan loĝejon en Vähärauma kiel studanto en Pori. Mi tiam studadis en inĝeniera lernejo SAMK, kio konstruaĵo - laŭdevene el 1960-aj jaroj - tamen nuntempe - post ampleksaj riparaj laboroj - estas Winnova. La inĝeniera lernejo SAMK baldaŭ formovis al novaj spacoj en centro de urbo. Mi tamen plu loĝas ĉi tie en Tekunkorpi kio kredeble origine estis ia loĝejo por ekzemple inĝenieraj studantoj. Eble mi restos ia inĝeniera studanto por la resto de mia vivo?

Jen malnova mapo kies ĉiuj detaloj ne estas tre akurataj kaj modernaj. Mi tamen markis kaj skribis sur la mapo kelkaj gravaj nomoj, ekzemple Tekunkorpi, la apudan arbareton kaj la lagetoj.

Tre malgranda estas mia nuna mondo. Mi certe eluzas plejparton de mia tempo en ĉi tiu areo de mapo. Trafikilon mi ne havas kaj tial mi iras piede ekzemple al vendejo, kio estas iom pli malproksima. Mi uzos buson se mi havas aferoj en la centro de urbo kies distanco estas proksimume 5 kilometroj, iom longa distanco por piediri. Mia dekstra genuo ne estas tre bona.

La nomo de proksima busa stacio estas iom stranga "Tiedepuiston hubi". Ĉiuj busoj de "Meri-Pori" iras tra ĉi tiu stacio kio estas sen domo.

Mi certe ne estas bona natura fotisto aŭ fervora rigardanto de birdoj. Hodiaŭ - la lasta tago de monato aprilo - tamen iu malnova aŭtista paro alproksimiĝis min apud lageto (la teksto NOVAJ BIRDOJ en la mapo). Virino diris por mi ke estas paro da iaj violaj subakviĝaj akvaj birdoj ĉe la bordo de lageto, malantaŭ salikoj. Nu, mi neniam vidis violaj akvaj birdoj kaj tial mi volis ilin nepre trovi kaj foti per mia simpla fotilo se eble. Ĉu fenikopteroj? ("flamengoj", certe ne en Finnlando!)

La birdoj tute ne estis facilaj por trovi. Ili estis malgrandaj kaj ili multe plonĝis. La lumo de Suno estis renkonte, tre frustracie. La birdoj estis malantaŭ iom densaj branĉoj.

Ĉu estis violaj akvobirdoj? Certe ne nur violaj! Mi opinias ke estis multkoloraj relative malblondaj malgrandaj akvobirdoj. La kontraŭa lumo tamen estis malfacila kaj mi ne vidis bone iliajn kolorojn.

Klare la birdoj jam konstruas sian neston. La viglaj birdoj portis materialon per sia beko. Mi vidis ke unu el birdoj klare staris sur la branĉoj proksimume 5 metroj el bordo. Mi supozas ke ili konstruis ian apogilon por la branĉoj sub la akvo. Mi nome ne kredas ke eblus stari sur la branĉoj en lageto - eĉ por tia malgranda birdo - se ne estas apogilo sube. Malgrandaj branĉoj ne flosas tiel bone.

Do klare du birdaj animoj trovis unu la alian kaj decidis por konstrui por si propran hejmon. Eble ili forigos la apogilon sub la nesto post la demeto kaj kovado de ovoj, kiam la idoj ne plu la neston bezonas. Eble ili lasos la neston droni kaj subakviĝi kiam ili tion ne plu bezonas? Kial donaci sian bonan hejmon por aliaj! Aliaj konstruu sian propran!

La nesto estas proksima al la bordo, sed baldaŭ multaj arboj kaj arbetoj havos novaj verdaj folioj kaj la nesto fariĝos malfacila por vidi el proksima bordo. Somere la nesto estos bone protektita kontraŭ scivolaj okuloj per densaj folioj. Eblos foti nur el pli distanca bordo, ekzemple el la bordo apud la tombejo por sovetiaj militistoj de dua monda milito.

Mi nur malbone konas akvaj birdoj kaj ne estas certa pri la ĝusta nomo de speco. Ĉu estus ia grebo? Eble eĉ tufgrebo? Tufgreboj havas iom da oranĝa koloro en kapo. Ĉu mi eble eraris pri la koloro? Ĉu la virino eble diris 'oranĝa' kaj ne 'viola'? La birdoj tamen estas tro malgrandaj por esti tufgreboj.

Plejparte birdoj min interesas nur kiel ĉasisto. Multaj birdoj tamen estas protektitaj kaj oni ne rajtas ilin ĉasi. Kaj ni memoru ke dum nesta periodo estas ĉiuj animaloj protektitaj. Oni ne rajtas ĝeni aŭ obstakli reproduktiĝon de animaloj. Ili libere reproduktiĝu dum venonta somero. Nur aŭtune oni rajtas ĉasi la kelkajn permesitajn birdojn.

Monato majo estos kredeble iom malvarma, sed herboj jam bone kreskas. Greta Thunbergoj kaj aliaj klimataj histeriuloj sendube funebras pri sia perdita estonteco, sed ni ne volas perdi nian propran vivon por senutila funebrado.

Por ĉasi, jes! Brava tradicia vireca aktiveco, preskaŭ kiel militi? Ho ve! Moderna klerula laŭleĝa ĉasado tamen ne povas esti milito kontraŭ naturo.

Por mia patro estis ĉasado grava afero, kvankam ne profesio. Estus kredeble tre malfacile por sin vivteni per ĉasado. Li ne estis riĉulo. Li estis filo de terkulturisto preskaŭ tutan sian vivon.

Nu, kredeble ankaŭ mi mem estas filo de terkulturisto kaj mi do volus esti ĉasisto. Almenaŭ mi volas scii pri ĉasado, kvankam eblecoj por praktiko estas tre limigitaj.

Miaj scioj pri ĉasado estas nur malmultaj. Mi plenumis la ĉasistan kurson antaŭ longe kaj mi havas principan permeson por ĉasi, finne nomita "Riistanhoitomaksu", esperante "pago por prizorgo de ĉasaĵo". La oficiala permeso kaj licenco por ĉasi estas fakte nur permeso por lerni kaj sin ekzerci en aferoj ĉasadaj. Estas multe por lerni. Kaj certe oni aldone bezonas ankaŭ permeson aŭ rajton por ĉasi en io reala areo.

Prudenta ĉasisto certe scias jam anticipe kion animalon li aŭ ŝi volas kapti. Oni ne iras en arbaron por pafi nekonatan specion. Oni agu sisteme kaj zorgeme. Mi ne malamas naturon. Ni ne volas vundi animalojn.

Oni ja mortigas la ĉasaĵon por ĝin manĝi. Oni tamen volas agi humanece kaj laŭleĝe. Oni ne rajtas turmenti aŭ malbonetrakti la ĉasaĵon. Oni mortigu kiel eble plej rapide kaj sendolore, sed certe ni volas ke restos iom por manĝi, alie ja estus sencele. Ĉasado ne estas milito kontraŭ animaloj, sed estas nobla sporto kun multaj reguloj, ne nur furioza buĉado. Oni nepre havu respekton por la naturo kaj por la ĉasaĵo. Oni volas agi sekure.

Surprize multaj naturaj animaloj estas malsanaj. Ĉio ne estas tre bela eĉ en naturo. Certe bona celo de ĉasado estas por forigi malsanaj animaloj el naturo kaj vana suferado.

Neniaj kornoj de cervo sur miaj muroj. Nenia viando de alko sur mia tablo. Nenia felo de leono antaŭ mia (neekzistanta) kameno. Sed vivo kaj batalo kontinuu. Kaj certe, se nia propra nacio Mueleja Insulo iam havus kamenon kaj felon de granda kato, estus interese provi refreŝiĝe sovaĝan seksumadon sur la felo antaŭ la varmiga fajro de kameno.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)