<< | #265 ; Printempaj ideoj je la torenta fluo de vivo |
>> |
En la antaŭa artikolo mi menciis la eksan inĝenieran lernejon en Vähärauma. Jen sube iom mallerta kombinaĵo el du fotoj el unu flanko de tiu lernejo. La fota angulo estis tro granda por unu foto. Plejparte estas videbla nur la ekonomia duono de nuntempa Winnova maldekstre. Tamen estas relative granda kaj vasta lernejo en la lokaj cirkonstancoj.
Jes, jam printempo, kvankam kredeble la vetero estos baldaŭ iom malpli varme printempa. Post kelkaj tagoj estos pluvo kaj vento, eble eĉ iom da neĝo? Unuaj tusilagoj aperis, salikoj multe floras kaj malgrandaj birdoj jam diligente kantas, ĉirpas, pepas kaj kvivitas en la apuda arbareto.
Tusilago estas speciala staŭda (plurjara) planto. Jen iom da esperanta informo pri tusilago en Vikipedio. Ĝi floras post vintro frue printempe tute sen folioj.
Printempe ekzistas nur la malnova radiko, nova trunketo kaj la floroj kiuj puŝiĝas el tero supren kiel teleskopa anteno. La floroj baldaŭ malaperos. Nur poste tusilago havos verdaj folioj, en formo de ĉevala hufo. Malfrue dum somero la folioj povas esti iom grandaj, sed la planto estas jam tute sen floroj.
Eble estus por tusilago tro malfacile por konkuri kun aliaj floroj mezsomere. Do tusilago prefere floras frue kiam ne ekzistas konkurantaj floroj kaj poste la planto kolektas someran sunan forton por la sekvanta printempo. Tusilago sekve aperas aŭtune tute alia ol printempe. Do eble oni povus diri ke tusilago trovis sian propran ekologian "niĉon" en la natura batalo de planta vivo. Ĝi estas planto ege ruza, floro insideme spekulativa.
Unujaraj floroj ja ne povas sekvi ĉi tiun strategion ĉar ili vivas nur unu jaron kaj printempe ili devas unue ĝermi el malgranda semo, kreskigi radikoj, trunkon kaj folioj por kolekti energion. Do ili bezonas iom multe da tempo antaŭ ol eblas flori. Kaj certe estas malfacile por trovi bonan novan lokon por kreski. Batalo estas severa en la planta mondo. Sub la tero radikoj batalas kontraŭ aliaj radikoj pri spaco kaj akvo kaj super tero ĉiuj batalas pri suna vivon alportanta radiado.
Ĉi tiuj tusilagoj trovis novan kreskan lokon kie oni fosis teron por konstrui novan parte subteran rubejon. Aliaj floroj ankoraŭ ne venis al la asketa minerala loko. Ofte la trunko de tusilago tamen unue devas penetri tra tavolo de aliaj plantoj kaj malnovaj aŭtunaj folioj por atingi la lumon de Suno kaj bonan videblecon de floroj por la afable polenaj insektoj.
Fakte ekzistas tre multaj aliaj specoj de saliko. Ĉi tie en Vähärauma kreskas laŭ mia memoro nur 6 aliaj specoj de saliko.
Floroj de salikoj ja estas nesensaciaj, iom modestaj, sen petaloj aŭ florfolioj, sed floroj de saliko estas la tradicia signo de printempo kaj nova akvo. Ankaŭ saliko havos novaj folioj nur poste. Salika arbo havas multe da malnova forto, sed estas ja pli prudente por flori sen folioj. Betulo tamen ne estas same prudenta kiel salikoj, ĝi floras samtempe kiel kreskigas folioj.
La pasinta vintro estis tempo tre peza. Mi longe suferis pri paraliza laceco, sed espereble mi reviviĝos. Vintro ofte estis sezono malfacila. Estis monato januaro kiam mia patro mortis en jaro 2005, kaj mi kredas ke estos vintro ankaŭ kiam mi mem mortos. Vintro estas bona tempo por morti.
Mi tamen min sentas scivola kiel sciuro sur picea branĉo. Eble mi neniam fariĝos "preta", sed estas grave por studadi, eksperimenti, lerni kaj plani.
Certe mi volas fariĝi bona inĝeniero. Kvankam estas iom malklare kion tio fakte signifas akurate kaj detale. Kia estus norma nuntempa inĝeniero? Kion la inĝeniero devus scipovi? Kio estus la vera kerno de inĝeniera povoscio - se tio eĉ ekzistas? Kiom bona devus inĝeniero esti, ĉu geniulo, inventisto, pompa direktoro, altranga intelektulo? Ĉu inĝeniero estu sankta duondio, ege inteligenta matematikisto aŭ eble nur humila sklavo de pretaj ĉiosciaj tute neeraremaj ordonoj?
Nu, kredeble ekzistas diversaj inĝenieroj. Novaj junaj senspertaj inĝenieroj oni iam ludeme kaj ŝerceme nomas "infano-inĝenieroj". Tamen neniu ja povas scii kaj povi ĉion eblan. Eĉ sciuroj ne scias ĉion! Ekzistas ioma peza socia ŝarĝo sur la titolo "inĝeniero". La atendoj estas tre altaj, eble iam tro altaj. Tekniko, la inĝeniera scienco, tre vasta kampo, malfacila por mastri en ĝia tuteco.
La angla/usona libro "Standard HANDBOOK of Engineering Calculations", Tyler G. Hicks, dua eldono el jaro 1985 (kaj la unua 1972) donas la sekvantan recenzon:
This is a handbook of specific engineering calculation procedures that presents to its users more than five thousand direct and related calculation procedures for solving almost all routine, and many nonroutine, problems met in everyday engineering practice in twelve important technical fields...
Ĉu tiel simple? Mi tamen kredas ke povus esti iom pli postulema la moderna komplika kaj tre vasta mondo de tekniko. La pli ol 5000 instrukcioj kaj ekzemploj eble ne plu sufiĉas por ĉiuj bezonoj de inĝenieroj.
Certe la libro - pli ol 35 jaroj aĝa - estas jam iom nemoderna, sed kredeble ekzemple mekanika inĝeniero povus trovi iom da bona enhavo en ĝi. Civila, arkitektura kaj mekanika inĝeniera arto konsistigas plejparton de enhavo kaj la principoj de tiuj kredeble ne aliiĝis tre multe dum kelkaj jardekoj. Do iom por pensi por la scivola sciuro!
Laŭ mi la plejparto de laboro por inĝeniero estas nur rutinaj taskoj. Novaj laborlokoj en industrio tamen estas nur por junuloj kaj tiuj ne estas tre multaj. Do mia ebla profesia kariero apenaŭ estos en fabrikoj. Por mia propra jara kontingento novaj laborlokoj estus tre malfacilaj por trovi en fabrikoj, fakte preskaŭ neeblaj por vere akiri.
Kia estos la labora situacio post la virusa epidemio - se ni brave supozas ke la epidemio vere iam finiĝos - tion mi ja ne scias. Ĉu nia mondo kontinuos same kiel antaŭe? Ĉu estos ioj notindaj ŝanĝoj? La solvo restos por vidi dum la sekvantaj jaroj.
Mi lernis ke la viruso estas malsano por la homa cerbo. Povas okazi ke estos pli da mensmalsanoj pro la viruso. Eble estos multaj kazoj de daŭra manka labora kapablo inter homaj laboristoj pro la viruso? Nu, kredeble multaj laborlokoj konvenas nur por aŭtomatoj kaj robotoj, do eble nenia granda problemo por la fabrikoj. Povas tamen esti iom granda problemo por la socio kaj por la koncernaj individuoj.
Kaj eble la transformiĝanta viruso eĉ fine fariĝos imuna por vakcinoj, same kiel HIV? Ekzistas por la viruso tre multe da eblecoj por sin bone ekzerci, uzante la tutmondan homaron kiel kreskejo. En tio kazo la virusa epidemio neniam ĉesos.
Norma instruisto mi kredeble neniam estos. Oni nome ĝenerale postulas el instruisto ideologian "internaciecon". Mi certe subtenas la kulture neŭtran internacian lingvon Esperanto, sed tute ne la ideologian "internaciecon".
Mi do ne estas akceptebla pedagogisto. Mi ne estas politike sufiĉe "verde-ruĝa". Kaj certe nur la malbenita angla lingvo estas akceptita kiel internacia lingvo en stultaj finnaj lernejoj. Do ne estas vera "internacieco" sed nur senkritika "anglismo & USonAnismo & NATO-ismo".
Certe mi devas aldoni ke mi estas jam iom elektema pri laborloko. Mi ne plu akceptos neinteresan kaj por mi nekonvenan laboron. Mi estas preta por batali. Oni jam min sufiĉe diskriminis en labora vivo dum dekoj da jaroj. Mi ne plu estas juna kaj senfine fleksa. Mi krome jam havas iom da profesia fiereco. Mi klare tute ne plu kredas al norma stulta tradicia industria laborloko.
Nu, fakte mi ankaŭ ne plu tre multe kredas - aŭ fidas - al tradicia aŭtomatigo, anstataŭigo de homoj per maŝinoj, anstataŭigo de norma porvivo per nura manko de mono, anstataŭigo de bona homa scipovo per industriaj sekretoj, anstataŭigo de laborista avantaĝo per la avantaĝo por la granda kapitalo. Antaŭe oni diris ke aŭtomatigo signifas pli altan vivnivelon, pli multe da libera tempo, pli bonan vivon por ĉiuj. Nun mi tamen ne plu fidas ke vere estus pli bona vivo por ĉiuj, la tuta homaro. Estos nur pli multe da mono por tiuj kiuj jam multe da mono posedas. Kaj malmulte por aliaj.
Do la futuro en labora vivo estas iom obskura. Eble mi povus havi propran firmaon, sed mankas la mono kaj estus provizore tre malfacile por produkti porvivon eĉ por mi mem. Sed ĉiuokaze longe vivu bona inĝeniera arto! Ni vivu potage, el unu tago al alia. La celo estas iom distanca kaj obskura, sed ni persisteme progresu.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |