<< | #263 ; Kredeble estas jam komenco de printempo |
>> |
La 17-a tago de monato aprilo estis jam iom varma printempa tago en Pori, okcidenta Finnlando. Ĉiuj svedaj Greta Thunbergoj kaj aliaj ŝirkriantaj klimataj histeriuloj ĝojas. Ili ja klare pravas, kvankam la pasinta vintro ne estis tre varma. Nun ili nur devas paroli antaŭ la centra komitato de komunisma partio de Ĉinio kaj esprimi sian malaprobon pri la afero. Estas ja tute vane kaj erare por kulpigi ekzemple la finnajn infanojn pri la "klimata katastrofo".
Ĝenerale oni kredeble opinias ke printempo estas sezono feliĉa. La printempo de jaro 2021 tamen eble estas iom funebra pro la viruso kaj la iom malbonaj konsekvencaj rezultoj por la socio. Studantoj kredeble suferas speciale multe pro la epidemio. Politikistoj kaj burokratoj tamen ĉiam fartas tre bone.
Mi jam vidis kelkaj kriantaj gruoj kaj cignoj flugi norden super mia kapo. Ili ja estas iom grandaj kaj majestaj birdoj. Estis neeble vidi ĉu ili eble ridetis. Birdoj ja havas malmolan bekon kaj estus malfacile por rideti per la solida beko. Kredeble ili tamen ne flugis la longan vojaĝon el distancaj landoj ĉi tien por pli multe suferi.
Mi multe funebris pri la universitato. Por multaj dekoj da jaroj mi supozis ke universitato estus la plej nobla kaj sublima establo en la mondo. Politikistoj estas malhonestaj kaj koruptecaj. Klare. Burokratoj estas malbonvolaj kaj malbenignaj. Klare. Ĉiuj jam scias tion. Sed estis surprizo ke ankaŭ instruistoj en universitato povas esti malbonaj. Eble oni selektas la instruistojn per politika motivo. Do bone konata komuna fenomeno: profesia valideco ne gravas, politika konveneco venkas. Do prefere selektu negron ol finnan blankhaŭtulon kiel instruisto.
Ne eblos por ekzameniĝi el universitato. La sekvanta monato majo estos por mi la lasta ekonomie ebla monato por studado. Studanto ne povas esti senlabora kaj senlaborulo ne rajtas studadi oficiale. Mi tamen jam tute perdis mian estimon kaj konfidencon por universitato. Oficiala studado estas jam morta. Altlernejoj havas nenion valoran por prezenti. Oficiala studado ne valoras por mi.
Lernejoj jam mortis. Lernejoj estas nenia solvo. Industrio ne plu bezonas multe da novaj homoj kaj certe fabrikoj preferas junuloj. Por 55-jaruloj kaj pli maljunaj la norma labora vivo en Finnlando estas morta.
Certe mi opinias ke la socio bezonus pli humanecan solvon por estonteco de popolo. Lernejoj devus esti pli utilaj, ankaŭ por aliaj ol junuloj. Kreskanta senlaboreco estas neevitebla konsekvenco se ĉiuj laboristoj devas multe produkti. La celo de aŭtomatigo estas por anstataŭigi homaj laboristoj per aŭtomatoj. La tipa finna solvo estas por transigi produktadon al distanca lando se la finnaj laboristoj estas tro multekostaj.
Kredeble la granda mondo daŭrigos al la sama malnova nehumaneca direkto, ĝis la disfalo de tutmonda ekonomio. La naturaj rimedoj de nia planedo Tero ja estas limigitaj. Se la tutmonda politiko estas por kontinue reproduktiĝi kaj por daŭre konsumi pli kaj pli, la fino sur nia limigita planedo povas esti nur unu malbona: bankroto, disfalo, kaoso, pereo, detruo.
Mia diveno por la fino de mondo: proksimume la jaro 2050. Eble mi tion vidus se mi vivus ĝis 90-jarulo same kiel mia avo Salamoni. Do por mi tio estas tute indiferente. Kredeble aro da Greta Thunbergoj kaj aliaj histeriuloj tiam ankoraŭ krios pri la klimato en siaj fajnaj novaj elektraj aŭtoj kaj tute ne komprenos la veran kialon: tro multe da homoj, tro multe da konsumado, ekzemple tro multe da elektraj aŭtoj en nia limigita mondo.
En nia loka malgranda mondo ni tamen fortege batalos por humaneca vivo, sane honesta civitaneco, utilaj scipovoj por ĉiuj, vera kontinua studado. Mono ne povas esti la sola alta valoro en nia propra socio. Bona povoscio kaj humaneca vivo por la popolo, tiuj estas multe pli gravaj valoroj ol la kiel eble plej granda avantaĝo por la granda kapitalo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |