<<

#262 ; Materiaj pensoj por la granda materialisma mondo

>>

Universitato kaj aliaj altlernejoj ja estas nuraj depremiĝaj senelirejoj kaj senesperaj sakstratoj, vanaj vojetoj sen racia kontinuaĵo. Tial mi certe jam bezonas novan strategion por elnaĝado, bonaj propraj projektoj por la estonta vivo. Vivo plue kontinuu, malgraŭ la senutila teknika universitato.

Ĥemio estas unu granda temo, mia junulara unua amafero. Certe jam povas temi nur pri teorio. Kiel junulo mi volis en praktiko konstrui bomboj kaj pretigi venenoj. Nun teorio tamen estos sufiĉa. Mi intencas nek eksplodigi la malbonan registaron de Finnlando nek venenigi la senutilajn "verde ruĝajn" politikistojn.

Mi volas pli bone lerni la elementojn kaj la bazan teorion de ĥemio. Klare mi jam antaŭe lernis ion pri la temo. En la inĝeniera lernejo oni tamen nur malmulte akcentis la aferon. Evidente oni opiniis ke ĥemio ĝenerale ne estas tre grava por ordinara maŝina inĝeniero. Ekzistas ja ĝenerale tre larĝa faŭkanta abismo inter praktiko kaj teorio, tre longa pado el ĉiutaga praktika vivo al sublima scienca teorio, aŭ ankaŭ kontraŭe.

Nuntempe oni kredeble preferas uzi la pli simplan formon kemio por ĥemio, sed ne ekzistas tre multaj aliaj eblecoj por uzi la belan esperantan literon Ĥ kiu estas relative malofta supersigno. Tial mi preferas la formon ĥemio.

Iom proksimaj temoj por pura ĥemio estas metalurgio, kristalografio kaj ĝenerala strukturo de materio. Ili estas iom komplikaj kaj malfacilaj por trakti akurate, sed certe principe gravaj por honesta maŝina inĝeniero. Tial mi volas ankaŭ ilin lerni kaj ilin pritrakti. En la materia mondo estas materio certe grava temo, almenaŭ principe. Feliĉe ekzistas por mi bonaj libroj pri la temo. Apude mi fotis multaj el ili. Bedaŭrinde la plej bonaj libroj tamen ofte estas nur en la angla lingvo, la falsa lingvo internacia.

En la proksimume 50 ... 80 jaroj aĝa agrikultura ĉirkaŭaĵo de mia patro estis la metalurgio de fero ankoraŭ iom simpla. Fero certe estis la plej grava kaj publika metalo. Oni diris ke ekzistas du aliaj tipoj de fero por agrikulturaj maŝinoj kaj strukturoj: gisfero kaj forĝfero.

Nur la ledecan forĝferon eblis forĝi por ĝin ekkulturi. Gisfero ne toleras fortaj frapoj, forĝadon, sed estas fragila kaj rompiĝas. La formo de gisfera objekto estis jam preta kiam oni fandis la feron al konvena formujo.

Nu, oni ja ĝenerale ne produktis feron en agrikultura vivo. La tradiciaj forĝistoj de "nigra fero" apenaŭ plu ekzistis. Plejparte oni bezonis scion pri metaloj nur tiam kiam io maŝino aŭ strukturo rompiĝis. Se oni volis veldi por ripari la rompitan parton, estis esence por scii ĉu la objekto estas gisfera aŭ forĝfera. Veldado estas ĝenerala - kvankam iom problemhava - metodo por kunigi metalaj objektoj. Forĝfero eblas veldi simple per elektra arko. Gisferan parton oni tamen devus veldi per gaso, per la varmega flamo de acetileno kaj oksigeno. Gisfero nome enhavas tiel multe da karbono ke estus tre malfacile por taŭge veldi per forta elektra kurento.

Nuntempe oni ne plu parolas pri forĝfero. Fero kun nur iom da karbono estas nomita ŝtalo. Ĥemie pura fero ne estas utila en praktika tekniko kaj oni prefere tute evitu la nomon "fero" en tekniko. Estas ŝtaloj. Ŝtalo estas plejparte fero, sed estas inter tio ankaŭ aliaj elementoj. La konsisto determinas la strukturon de kristaloj kaj ankaŭ grajnoj determinas la ecojn de metalo. Ĝenerale malmoleco de metalo signifas en praktiko la saman kiel firmeco de metalo, sed ne necese ĉiam. Malmola metalo povas esti iom nefirma.

Gisfero estas jam ofte konsiderata iom malnova tekniko, iom peza por multaj novaj maŝinoj. La moderna doktrino de metaloj estas tre komplika temo kaj estas malfacile por akiri tutan komprenon pri tio. Bona teorio helpas.

Eblas multe trakti materion teorie. Multe da detaloj en la doktrino pri metaloj. Mi tamen volas lerni kaj kredeble mi do forte batalu.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)