<< | #260 ; Surprize mi ankoraŭ estas vivanta |
>> |
Mi aŭdis ke por finnaj junaj virinoj la nuna tempo estas speciale peza kaj malfacila. Sociaj kontaktoj estas malpermesitaj. Multaj estas senlaboraj kaj vivas sole, sen espero pri pli bonaj tempoj. Studantoj ne rajtas renkonti unu la alian. Universitato tute ne portas sian respondecon. Ni vivas en socia izoliteco.
Nu, fakte mi tuj senpere ne scias kial la situacio de junaj virinoj estus tre multe alia kompare al junaj viroj en Finnlando. Eble junaj virinoj sentas ke ili kvazaŭ perdis sian propran virinecon, eblecon por patrineco? Kredeble virinoj estas pli emociaj kaj sentemaj ol viroj. Por ili la sociaj rilatoj eble estas pli gravaj kaj enhavaj. Tre bedaŭrinde, sed mi ne povas helpi aliaj, mi estas jam maljuna kaj mi ne havas tiaj superfluaj rimedoj por donaci. Mi nur provas helpi min mem. Eĉ tio estas iom malfacile.
La virusa epidemia tempo kaj la ĝeneralaj cirkonstancoj de vivo certe jam estas sufiĉe depremiĝantaj, sed ĉio tamen ne estas perdita. Krom ĉio ekzistas iom da nova espero. Restas multaj bonaj eblecoj. Mi havas ekzemple la projekton por nova natura religio, kiel mi skribis en la antaŭa artikolo. Ekzistas ankaŭ aliaj projektoj.
Rusa lingvo longe estis por mi interesa. Praktika lingvoscio tamen estas nur malforta. Fine mi nun volas vere lerni la lingvon senriproĉe, bone lerni uzi la rusan lingvon en praktiko. Tial mi denove komencas por lernadi la rusan lingvon el miaj malnovaj fontoj. Eble mi eĉ unu belan tagon vivos en Rusujo kiel feliĉa maljunulo? Oni ja ĝenerale ne ŝatas Rusujon en Finnlando tre multe, sed plivole mi loĝus en Rusujo ol en NATO-Finnlando. Mi ne volas malharmonii kaj militi kontraŭ Rusujo. Milito kontraŭ NATO male estus por mi nenia problemo. Mi tre volonte batalos kontraŭ NATO.
Vi vidas en apuda foto ankaŭ mian malnovan rusan notblokon de finnaj seriobildoj Kiroileva Siili, sed en la forta ostrobotnia dialekto. Esperante la nomo estus "Malbenanta Erinaco". La seriobildon desegnis Milla Paloniemi kiu naskiĝis en jaro 1983, laŭ informo en la libro maldekstre en la sama foto, esperante "Iom da enlandaj virinaj seriobildoj" (libro presita 2008).
Ŝi kredeble naskiĝis en mia hejma vilaĝo Alavalli (pli moderne skribita Ala-Valli) en malnova komunumo Jalasjärvi (nune parto de komunumo Kurikka) en Suda Ostrobotnio. Ŝi estas multe pli juna ol mi kaj mi ne memoras ŝin. Mia patrino Armi tamen instruis ŝin en la lernejo de vilaĝo, kredeble ĉirkaŭ jaro 1990 kiam ŝi estis 7 ... 8 jara. Mia patrino memoris ke ŝi desegnis tre rapide kaj iom "älävisteli" (farsis, arlekenis, mokis, klaŭnis) malantaŭ la dorso de instruistino. Eble ŝi estis frumatura, iom originala kaj enigma kiel infano?
Ŝi apenaŭ havas ion por fari kun la rusa lingvo, sed ŝi estas unu el la raraj famuloj de mia hejma vilaĝo, nomo libere tradukita "La suba remparo", kaj tial mi volas ŝin memori. Kredeble ŝi ne plu vivas en "Vallinkylä", esperante rekte tradukita "La vilaĝo de remparo", kiel oni ankaŭ iam neoficiale nomis la vilaĝon. Nu, mi tamen kredas ke tio "remparo" fakte estas nomo de domo kaj familio "Valli" (aŭ origine "Walli"), kio estis unu el la unuaj kaj plej malnovaj domoj en la vilaĝo, eble origine eĉ el 1670-aj jaroj? Do nenia fizika remparo en la vilaĝo. Pli bone la nomo estus esperante "La vilaĝo de Valli".
Rusa lingvo, jes, bone lernenda kaj lerninda. Kaj certe ekzistas ankaŭ multaj aliaj valoraj celoj por la resto de mia vivo. Diversaj materialoj estas interesaj, sed bedaŭrinde ne eblas facile ilin produkti. Ne eblas facile eĉ ilin esplori en praktiko. Certe mi kiel honesta maŝina inĝeniero tamen volas bone koni la ecojn de diversaj ŝtaloj kaj aliaj metaloj. Estas ja puntilio!
Mi volus konstrui propran domon, sed ekonomie tio estas provizore tute nerealisme. Estas tro multekoste por konstrui domon. Prefere mi klopodu kaj strebu por konstrui ion pli malgrandan kaj pli malkaran.
Elektroniko kaj elektro-magnetismo, certe promesa temo. Oni ja ĝenerale devas uzi pretaj komponantoj, sed eblas el ili konstrui novaj sistemoj. Eĉ la teorio estas kontentiga. Ekzistas multaj libraj fontoj por lernado kiel la apuda foto atestas. Libroj ne mortis. Scienco ne mortis. Futuro ne mortis. Espero ne mortis. Inĝeniera arto ne mortis.
Do nian propran domon mi apenaŭ kapablos por konstrui, sed vivo estas ankoraŭ vivebla kaj vivinda, malgraŭ multaj malfacilaĵoj. Ni nur persistu tra la peza tempo. Ni trovu novaj belaj floroj. Ni batalu novaj sangplenaj militoj. Eble ni pasante detruos kelkaj vanaj finnaj universitatoj ...
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |